Kastus Kalinoŭski

nobelo, politika aktivulo, ĵurnalisto, januara ribelanto

Kastus Kalinoŭski, Vincent-Konstanteno Kalinouski (beloruse: Кастусь Каліноўскі, ruse: Константін Каліновскій, pole: Wincenty Konstanty Kalinowski, litove: Konstantinas Kalinauskas; 2-an de februaro 1838 - 22-an de marto 1864) estis pola-belorusa politika aganto, publicisto, poeto. Unu el estroj de Januara ribelo sur teroj de Belorusio kaj Litovio. Nacia heroo de Belorusio, Litovio kaj Pollando.

Kastus Kalinoŭski
Persona informo
Wincenty Konstanty Kalinowski
Naskiĝo 21-an de januaro 1838 (1838-01-21)
en Mostowlany
Morto 10-an de marto 1864 (1864-03-10) (26-jaraĝa)
en Vilno
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Rasos Cemetery vd
Etno belorusoj vd
Lingvoj belorusarusapola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Svislač gymnasium • Faculty of Law, Saint Petersburg State University vd
Familio
Dinastio Kalinowa vd
Gefratoj Wiktor Antoni Kalinowski vd
Amkunulo Maria Jamant vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikisto • revoluciulo vd
Verkado
Verkoj Letters from Beneath the Gallows vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kastus Kalinoŭski/Wincenty Konstanty Kalinowski, 1862
Kastus Kalinoŭski/ Konstanty Kalinowski, 1863

Biografio redakti

Infanaj kaj junaj jaroj redakti

Kastus Kalinoŭski naskiĝis en vilaĝo Mostowlany (distrikto Białostocki), en familio de malriĉa nobelo. Post fino en la jaro 1852 de lernejo, li kelke da jaroj vivis en patra bieno Jakuŝoŭka, kie aŭtodidaktis sin. Granda influo je Kastus Kalinoŭski havis lia pli aĝa frato Viktor, kiu studis en Moskva universitato kaj esploris laŭ peto de Vilna arkeologia komisio antikvajn belorusajn manuskriptojn.

Revolucia agado redakti

En la jaro 1856 li ekstudis je jura fakultato de Peterburga universitato. Dum studado li partoprenis en agado de kaŝrezistaj studentaj rondetoj, kune kun frato kontaktis kun kaŝa militrevolucia organizacio de oficiroj de ĝenerala stabo.

Baldaŭ post ricevo de universitata diplomo, somere de 1861 li revenis hejmen kaj ekfondis revolucian organizon. Kalinoŭski veturis tra lokaj vilaĝoj kaj urbetoj kaj agitis kamparulojn por ribelo.

Laŭ siaj ideoj li estis revolucia demokrato, li elstaris pro detronigo de caro, likvido de bienoj. Li pensis, ke nur vasta partopreno en estonta ribelo de kamparuloj ebliĝos venko kaj en ĉi tia tendenco li agitadis.

Somere 1862 Kalinoŭski kune kun subtenanto el sia revolucia organizacio komencis eldonon de Kamparula vero - unua en historio gazeto en belorusa lingvo. Estis eldonitaj 7 kajeroj. En la gazeto oni kritikis politikon de imperia registaro, klarigis situacion en la lando, alvokis kamparulojn al ribelo. Ĉiu kajero de "Kamparula vero" estis subskribita per plumnomo de Kalinoŭski "Jasĉjo-senjoro el-apud Vilno".

Estrado per ribelo redakti

En la jaro 1862 Kalinoŭski jam membris en Litva provincia komitato (LPK) - ĉefa organizacio pri preparo de ribelo sur teritorioj de Nordorienta lando (nun teritorioj de Litovio kaj okcidenta Belorusio). Somere de la sama jaro Kalinoŭski ekgvidis ĝin. Li apartenis al tia parto de ribelantoj kiuj diference de liberaluloj ("blankaj") nomigis "ruĝaj". Ĉi tia tendencio celis al demokratia respubliko, transdoni teron al kamparuloj, ŝtata memdecido de popoloj de eksa Polujo. "Blankaj" vidis ĉefan celon en restariĝo de Polujo en limoj de la jaro 1772.

Sed Kalinouski estris en revolucia komitato kurttempe. Post komenco de la ribelo, varsovia centro kaj lokaj bienuloj penis likvidon de LPK. Kalinoŭski estis direktita al Grodna regiono kiel komisaro.

Pro aktiva agado de Kalinoŭski ĉi tia ribelantoj havis pli militkapablan organizadon, estis alligitaj multaj kamparuloj. Aliaj historiistoj pensas, ke kazo de ĉi tio estis pli granda kvanto de pola loĝantaro ĉi tie. Pli oriente kamparuloj ĉefe ne subtenis ribelojn kaj eĉ estis fonditaj kamparulaj trupoj por kontraŭstaro al ribelantoj.

En junio de la jaro 1863 pro sukcesoj de ŝtata armeo kaj arestoj de ribelantoj Kalinoŭski estis devita reveni en Vilno, kie li agadis sub kaŝnomoj Makareviĉ, Ĉarnecki, Ĥamoviĉ, Ĥamucius. Provante reviviĝi ribelon, li publikis "Ordono al popolo de tero litova kaj belorusa", sed estis tro malfrue: ribelo estis ĉefe deprimita kaj ĉefaj fortoj de ribelantoj estis venkitaj de ŝtata armeo kun helpo de belorusaj kamparuloj.

Aresto kaj puno redakti

Aŭtune 1863 Kalinoŭski koncentriĝos je koncentrado de fortoj por daŭrigi la ribelon somere. Sed li estis perfidita de komisaro de Mahiloŭa gubernio Vitaŭt Parfjanoniĉ, kaj estis arestita nokte je 29-an januaro 1864 en Vilno, kie li kaŝadis sub nomo de Ignat Vitaĵenec.

Dum esploro kaj juĝo Kalinoŭski abolis kunagadi kun esploristoj. Donante atestojn pri sia agado, li malakceptis doni informon pri aliaj homoj, kiuj interesigis esploristojn.

Ŝtata juĝo kondamnis Kalinoŭski al pendumo. Li estis publike pendumita sur komerca placo Lukiŝki en Vilno. La 22an de novembro okazis la solena entombigo de polaj kaj litovaj herooj kaj gvidantoj de Januara Ribelo kontrau Rusia Imperio interalie de generalo Zygmunt Sierakowski kaj Kastus Kalinoŭski / Wincenty Konstanty Kalinowski. Dum la jaroj 1863 kaj 1864 sur la placo Likiski en Vilno okupanta armeo de Rusia Imperio ekzekutis 21 gvidantojn kaj partoprenantojn de la Januara Ribelo. Post 150 jaroj arkeologoj trovis la postrestajhojn (ostojn) de la ekzekuitaj polaj kaj litovaj ribelantoj. El prizono li transdonis je libero siajn verkojn sub nomo "Leteroj el-sub pendumilo".

Nomo redakti

Wincenty Konstanty Kalinowski en ĉiuj siaj personaj dokumentoj uzis voknomon "Wincenty". Tamen en belorusa historiografio estas kelkiam nomata "Kastuś". Unuafoje uzis ĝin en sia Karotki narys historyi Biełarusi Usevalad Ihnatouski – belorusa historiisto, membro de Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Belorusio, unu el gvidantoj de kontraŭpola partizanaro en 1920. Ihnatouski verkis sian laboraĵon dum la tempo, kiam estis engaĝita en la batalon kontraŭ poloj kaj laŭ opinio de profesoro Anatol Hryckeviĉ tio influis alrigardon al la silueto de Kalinowski. Laŭ li Ihnatouski opiniis, ke la nomo "Wincenty" havas tro polan kaj maltro belorusan karakteron. Por eviti impreson, ke Kalinowski estis polo, la historiisto decidis alinomi lin. Krome, Ihnatouski provis prezenti la januaran ribelon kontraŭ Rusia Imperio en 1863 sur teritorioj de Grandprinclando Litovio kiel kamparanan ribelon. Tial li transformis la nomon "Konstanty" al "Kastuś", kio devus atribui al li ka kamparanan karakteron, adekvatan al la bildo de gvidanto de tia ribelo.

Taksoj redakti

Parto de belorusa komunumo taksas Kalinoŭski kiel nacia heroo. Sed pri lia nacia aparteneco (pola, belorusa aŭ litova) ofte oni diskutas. En Polio, okazintaĵoj de Januara ribelo en Belorusio kaj Litovio ne alvokas saman atenton kiel okazintaĵoj en Polio mem, kaj persono de Kalinoŭski distingas pro lia elstareco, sed liaj opinioj pri nacia demando klasifikas kiel polaj aŭ "provinciaj".

Inter belorusaj historiistoj dum la jaroj 2000, grado de sciencaj esploroj de ribelo kaj persono de Kalinoŭski kiel antaŭe, estas malforte bazitaj sur arkivaj fontoj kaj tendencieco kaj politikeco por malutilo al scienceco.

Revolucia agado de Kalinoŭski oni taksas kiel superradikala.

La nomon de Konstanty Kalinowski de 2006 akceptis stipendia programo de pola registaro por belorusaj studentoj forigitaj de siaj studoj post la "ĝinza revolucio".

Elterigo kaj solena funebro redakti

En 2017 dum arkeologiaj laboroj oni hazarde trovis neidentigitajn homajn postrestaĵojn. Genetikaj esploroj permesis fiksi ilian identecon – ili apartenis al ekzekutitaj komandantoj de Januara Ribelo en Grandprinclando Litovio, inkuzive al generalo Zygmunt Sierakowski kaj Konstanty Kalinowski.

La 22-an de novembro 2019 estis solene entombigita en la tombejo Sur Rossa en Vilno kune kun Zygmunt Sierakowski kaj 18 aliaj ribelintoj. En la funebraj solenaĵoj i.a. ĉestis de la pola flanko prezidanto de Pollando Andrzej Duda, ĉefministro Mateusz Morawiecki, ministro pri nacia defendo kaj vicmarŝaloj de Sejmo kaj Senato, de la litova flanko preizdento Gitanas Nausėda, de la belorusa vicĉefministro Ihar Petriŝenka, kaj ankaŭ reprezentantoj de la regopovoj de Ukrainio kaj Latvio. Religiaj solenaĵoj en la Arkikatedralo Baziliko de Vilno kaj ĉe Dipatrino de Aŭrora Pordego en Vilno okazis en tri lingvoj: pola, litova kaj belorusa, kaj sur la stratoj estis polaj flagoj kaj belorusaj blankaj-ruĝaj-blankaj flagoj kune kun historiaj flagoj de Grandprinclando Litovio.