Kasuelo (Casuela) estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de sveda esperantisto Gustaf Henrik Lundquist sub plumnomo Sébastien VOIROL, en 1922 (Parizo) kaj reprezentita en 1927 (Torino). La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Li estis kunrespondanto de Giuseppe Peano. Casuela estas en meza vojo inter Latino sen fleksio kaj Interlingvao.

Ekzempleto: "De ziente internacionala lingues cognita, la mas simpla e eleganta estaz sine dubito La Casuela".

Traduko: "El centoj de internaciaj lingvoj konataj, la plej simpla kaj eleganta estas, sen dube, la Kasuelo".