Kata Dobó

hungara aktorino

Dobó Kata (25-a de februaro 1974 en BudapeŝtoGyőr) estas hungara aktorino, vivanta longtempe en Usono, kun produktisto Andrew George Vajna.

Kata Dobó
Persona informo
Naskonomo Kovács Katalin
Naskiĝo 25-an de februaro 1974 (1974-02-25) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Infano 1
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • filmreĝisoromodelo
vdr
Kata Dobó

Nomo redakti

Ŝia vera naskiĝa nomo estis Katalin Kovács, sed tiu familia nomo estas tro ofta inter la hungaraj familiaj nomoj (la nomon Katalin Kovács portas jam famaj kajakistino kaj kantistino (tiu lasta en formo de Kati Kovács ), tiel ĝi ŝanĝis tion al pli ekskluziva nomo, DOBÓ Kata (Kata estas hungara karesformo de Katrina, cetere DOBÓ Katica estis fama fikcia hungara persono de la mezepoko.)

Vivo redakti

Dobó Kata patroprenis en la aĝo 17 en modelulina konkurso – je propono de sia instruisto -, kie ŝi gajnis krompremion. La junulino iĝis serĉata modelulino ne nur en Hungario, sed en Germanio, kvankam ŝi estis alta 168 cm, kio estas malalta staturo en la modelindustrio.

Li sensukcese provis eniri Pedagogian Altlernejon. Post kelkaj jaroj – kiel sukcesan aktroinon – oni akceptis en la Aktorarta Universitato, kie li studis nur unu jaron.

La modela laboro en Germanio daŭris ne tro, ĉar ŝi volis hejmeveni. Ŝi venis al Hungario kaj surprenis hostesajn laborojn, vizitis rolludajn elektojn. Ŝi aperis surekrane en 1995, en la junulara televida serio „Éretlenek” (Malmaturiĝuloj). La veran sukceson kaj konatecon portis por li la filmo „Miniszter félrelép” (1998 ~ La ministro mispaŝas (do fraŭdas)). La produktisto de la filmo estis Andy Vajna, kiu konatigis, popularigis ŝin.

Ŝi abrupte sukcesis en la hungara filmindustrio, sed post kelkaj jaroj forlasis ĝin por pli grandaj sukcesoj en Usono, Halivudo, apud Andy Vajna. Kvankam li rolis en Hungario eĉ ĉefrolon, en Usono ŝi ricevis nur kelkajn epizodajn rolojn (spite al helpo de Vajna).

En 2006, ŝi estis ĉefrolulino en filmo pri la hungara revolucio de 1956. Tio alportis por ŝi sukceson. Post la filmo, ŝi restis en Hungario, la amafero finiĝis kun Vajna.

Ĉefaj filmoj redakti

  • Éretlenek (1995),
  • A miniszter félrelép (1998)
  • Ámbár tanár úr (1999)
  • Európa Expressz (2000)
  • Amerikai rapszódia (2001)
  • 15 perc hírnév (2001)
  • Rollerball (2002)

Ekde dua duono de la 1990-aj jaroj ŝi vivis kun Andy Vajna en Usono ĝis 2005-06.

Eksteraj ligiloj redakti