Malfermi la ĉefan menuon

Kata Kalivoda, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kalivoda Kata estis hungara pentristo, karikaturisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Sándor Antalné.

Kata Kalivoda
Memportreto de Kata Kalivoda
Memportreto de Kata Kalivoda
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1877 (1877-04-06)
en Letenye
Morto 11-an de majo 1936 (1936-05-11) (59-jara)
en Szurdokpüspöki
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr

Kata Kalivoda [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1877 en Letenye, ŝi mortis la 11-an de majo 1936 en Szurdokpüspöki.

BiografioRedakti

Kata Kalivoda studis gimnazion en Reĝa Modela Desegna Lernejo de Budapeŝto (1895–1899), poste en pentrista lernejo por virinoj en la sama urbo, fine en Munkeno kaj Parizo. Ŝiaj plej signifaj instruistoj estis Gyula Aggházy, Lajos Deák-Ébner kaj Jean-Paul Laurens. Ekde 1907 ŝi prezentis en ekspozicioj ĝenrojn, baldaŭ ŝi pentradis ankaŭ pejzaĝojn kaj portretojn. En 1913 ŝi establis pentristan lernejon por virinoj. Ŝiaj karikaturoj ofte aperis en gazetoj kaj ŝi kreis ankaŭ afiŝojn.

Elektitaj ekspoziciojRedakti

  • Budapeŝto (1911, 1918, 1928, 1930)

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Memportreto (vidu la supran bildon!)
  • Templomba menők
  • Kendőpróbálók
  • Búcsúsok a templomban
  • Első áldozás
  • Szt. Margit Liliomok között
  • Nagybányai udvar tavasszal
  • vidu la malsuprajn bildojn!

FontojRedakti