Katalin Ágoston
Katalin Ágoston [Agoŝton], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ágoston Katalin estas hungara aktoro. Ŝia frato estas Péter Ágoston (aktoro), kantisto.
Katalin Ágoston | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1986 (38-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Péter Ágoston (aktoro) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |

Katalin Ágoston sur scenejo
Katalin Ágoston[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1986 (laŭ hungara Vikipedio la 21-a) en Eger.
Biografio
redaktiKatalin Ágoston maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, dum lernado ŝi lernis ankaŭ muzikon (bekfluto, violono) kaj dum la gimnaziaj jaroj ŝi ricevis malgrandajn rolojn en la Teatro Gárdonyi Géza. Ŝi akiris muzikpedagogian diplomon en Universitato de Miskolc en 2009. Intertempe ŝi frekventis kurson de Operetoteatro (Budapeŝto), kie ŝi estis ankaŭ korusano. Post la diplomo ŝi havis rolojn en pluraj teatroj kaj province kaj ĉefurbe. Ŝi ricevis premiojn ekde 2014.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Géza Radványi-Béla Balázs-György Korcsmáros: En Eŭropo ie (2002) - ?
- Ŝolom Alejĥem-Joseph Stein: Violonisto sur la tegmento (2004) - Sprince
- Fred Ebb-Bob Fosse-John Kander: Chicago - Roxie Hart
- Woody Allen: New York-i komédia - Juliet
- Miklós László: Illatszertár - aĉetanto
- William Shakespeare: Makbeto - sorĉistino
- Sándor Petőfi-Károly Bakonyi-Pongrác Kacsóh: János vitéz - Iluska (ina ĉefrolo)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Társas játék (televizia filmo, 2013) - kelnerino
- Kertvárosi Mese (mallonga filmo) - Mariann