Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

ÁRPÁSI Katalin [pr. a:rpa:ŝi], Gerstner estis hungara aktorino naskiĝinta en Pest la 3-an de oktobro 1854 kaj mortinta en Arado la 29-an de decembro 1932.

Katalin Árpási
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1854 (1854-10-03)
en Peŝto
Morto 29-an de decembro 1932 (1932-12-29) (78-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj rumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kariero redakti

Katalin Árpási debutis kiel dancistino en 1869 en Koloĵvaro. Ŝi estis populara operet- kaj popoldram-kantistino kaj komikulino. Post perdo de sia kantvoĉo ŝi transiris al dramaj roloj.

Roloj redakti

  • Babuska (Lehár F.: A drótostót);
  • Göre Gáborné (Gárdonyi G.: A bor);
  • Eulália (Kövesi A.: Goldstein Számi);
  • Veronika (Bayard: Az eleven ördög);
  • Rebeka (Szigligeti E.: A cigány).

Fonto redakti