Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Katalin KÖLLŐ [koeloe:j] estas rumania hungara ĵurnalistino, teatrokritikistino. Ŝi naskiĝis en Călărași (Cluj) la 7-an de februaro 1958. De 1978 ŝi vivas en Kluĵo. Ŝi estas anino de Színházi Kritikusok Céhe (Gildo de Teatrokrikistoj) de Hungario.

Katalin Köllő
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1958 (1958-02-07) (66-jaraĝa)
en Călărași
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo ĵurnalistokritikisto
vdr

Kariero redakti

Katalin Köllő diplomitiĝis pri teatroscienco en UBB de Kluĵo, kaj ŝi estis de 1999 redaktorino, de 2005 kultura rubrikestrino de ĵurnalo Szabadság de Kluĵo. Ŝi laboris inter 1985–1997 ĉe la Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo, inter 1998–2002 ŝi estis raportistino de Kluĵo de hungarlingva radioelsendo de Bukareŝto, inter 2002–2006 programgvidantino-redaktorino de Radio Agnus de Kluĵo. Ŝi publikigis en gazetoj enlandaj Látó, Korunk, Székelyföld, Filmtett, kaj en gazetoj de Hungario: Színház, Zsöllye, KonTextus.hu, Kisvárdai Lapok, Játéktér.

Libroj redakti

  • Orosz Lujza vivkariera intervjuo, Polis Kiadó, 2004,
  • Csiky András vivkariera intervjuo, Korunk–Komp-Press Kiadó, 2008.

Premioj redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti