Katalin Sólyom
Katalin Sólyom [ŝOjom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sólyom Katalin estas hungara aktoro, altlerneja instruisto, deklamisto. Ŝia bofilo estis Ferenc Köles.
Katalin Sólyom | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sólyom Katalin |
Naskiĝo | la 18-an de marto 1940 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Katalin Sólyom [1] [2] naskiĝis la 18-an de marto 1940 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKatalin Sólyom frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis rifuzita en Teatra kaj Filma Altlernejo, tial ŝi akiris kemian-fizikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964. Dum la studentaj jaroj en 1961 ŝi partoprenis en fondo de amatora universitata trupo. Post la diplomo ŝi estis lektoro en eldonejo, sed ŝi ankaŭ daŭre ludis en la universitata trupo. En 1968 ŝi akiris aktoran statuson en Nacia Teatro (Pécs). En 1981 ŝi akiris plian diplomon pri teatroteorio en la menciita altlernejo. Ŝi estis nomumita "eterna membro de la teatro" en 2000, sed ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1965-2017. Ŝi ankaŭ instruas en Universitato de Pécs.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Gertrud
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- Mihály Csokonai Vitéz: Özvegy Karnyóné - titolrolo
- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig - Nyilas Misi (knaba ĉefrolo)
- István Örkény: Macskajáték - Egérke
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - avino
- Molière: Tartufo - S-ino Pernelle
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Patro (filmo) (1966)
- Tűzoltó utca 25. (1973)
- Mephisto (1981)
- A napfény íze (1999)
- Universitas (2004)
Elektitaj kontribuaĵoj
redakti- Egyedül a pódiumon (1975)
- Örök magyar versek (redaktoro, 1994)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- [3]
- [4] Arkivigite je 2017-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
- videointervjuo Arkivigite je 2017-04-23 per la retarkivo Wayback Machine