Katalin Simkó
Katalin Simkó [ŝimkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simkó Katalin estas hungara aktoro.
Katalin Simkó | |
---|---|
Katalin Simkó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1983 (40-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Katalin Simkó[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1983 en Miskolc.
Biografio redakti
Katalin Simkó maturiĝis en teatroarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 2002, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2006. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Andor Lukáts kaj Tamás Jordán (aktoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok). Depost unu jaro ŝi estis membro de pluraj teatroj (ekzemple Nacia Teatro (Miskolc) (2013), Teatro József Attila). Baldaŭe ŝi ne ligiĝis al teatrejo. Ŝi ricevis premiojn en 2007 kaj 2014.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Pukk
- Trojlo kaj Kresida - Ajax
- Henrik Ibsen:
- A vadkacsa - Hedvig
- Peer Gynt - Solvejg
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Irina
- Bertolt Brecht: La Bonulo de Siĉŭano - nevino
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Eŭripido:
- Elektro - koruso
- Hipolito - Fedro
- Ernő Szép: Patika - Rebeka
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- A vadkacsa (teatra transpreno, 2008) - Hedvig
- Koller Éva bátorsága (mallonga filmo, 2018) - tajpistino
- Szünet (mallonga filmo, 2020) - Ágnes (instruistino)
- en eksterlandaj filmoj kelkfoje hungaraj voĉoj[3]