Kataluna Esperantista Federacio

Kataluna Esperantista Federacio estis Esperanto-asocio kuniganta esperantistojn el Katalunio kaj Majorko. Ĝi estis fondita en 1910 kaj malaperis en 1939 pro la venko de faŝismo post la enlanda milito. Ĝia funkciado estis interrompita inter 1928 kaj 1930, kiam la guberniestro de Barcelono, generalo Milans del Bosch, postulis, ke la asocio ĉesu nomi sin 'kataluna' kaj aliĝu al Hispana Esperanto-Asocio kaj monpunis ties prezidanton, Delfí Dalmau, pro kio asocia kunveno decidis malfondi la asocion kaj atendi pli favorajn tempojn.

KEF eldonadis la gazeton Kataluna Esperantisto, organizis la Internaciajn Florajn Ludojn kaj ĉiujarajn kongresojn. Mejloŝtono de ĝia agado estis la publikigo de la Kataluna Antologio en 1925.

En 1936, dum la milito, ĝi kreis la Kontraŭfaŝistan Esperantistan Komitaton de Katalunio, kiun kunlaboris kun la kataluna registaro en la ellaborado de materialo en Esperanto.

Ekde 1980 ĝia posteulo estas Kataluna Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti