Kataluna Esperanto-Junularo

nacia junulara esperantista asocio

Kataluna Esperanto-Junularo (katalune: Joventut Catalana d'Esperanto) estas la junulara Esperanto-organizo en Katalunio. Neformale fondita fine de la 1970-aj jaroj, ĝi formale ekfunkciis en 1985 kiel sekcio de Kataluna Esperanto-Asocio kaj ekeldonis la "revujon" Kata Luno. En 1988 fariĝis Landa Sekcio de TEJO. Inter 1990 kaj 1993 ĝi publikigis la revuon Freqüències (Revista de llengües i pobles) en la kataluna.

Post vigla aktivado ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, ĝi stagnis ĝis ĉirkaŭ la jaro 2000, kiam nova estraro estis elektita kaj kelkaj klopodoj revigligi la asocion kaj eldoni novan revuon estis organizitaj. En tiu senso kelkaj renkontiĝoj estis organizitaj, interalie kun la kunlaboro de trinkejo Badlands en Barcelono. Poste, ekde 2005, nova generacio de aktivuloj el Katalunio kaj Valencilando relanĉis la organizon, organitzante interalie pliajn kaj tre sukcesajn renkontiĝojn.

Nuna estraroRedakti

  • Estraro: Antoni Gimeno, David Ruiz, Maria Sánchez i Jesús García

PrezidintojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti