Katalunaj landoj

(Alidirektita el Kataluna Landaro)

Katalunaj LandojKataluna Landaro (katalunlingve Països Catalans) estas fakvorto por nomi la teritoriojn, kie oni parolas la katalunan lingvon. Oni uzas ĝin por identigi teritorie la ĉeeston de lingva komunumo dividita en malsamajn landojn aŭ regionojn. Ekzistas, krome, aliaj alternativaj nomoj kiel Katalunlingvaj Landoj aŭ simple Katalunlingvio.

Teritorioj, kiuj kunformas la Katalunan Landaron
Paisos catalans.svg
Ŝtato Regiono
Flag of Spain.svg Hispanio Flag of Catalonia.svg Katalunio
Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencilando
Flag of the Balearic Islands.svg Balearaj Insuloj
Flag of Aragon.svg Aragono (en la Aragona Strio)
Flag of the Region of Murcia.svg Murcio (en El Carxe)
Flag of France.svg Francio Flag of Roussillon.svg Orientaj Pireneoj (en Rusiljono)
Flag of Italy.svg Italio Urbo L'Alguer
Flag of Andorra.svg Andoro tuta

La tuton de teritorioj de la katalunlingva komunumo formas:

Ne ĉiuj loĝantoj en la menciitaj teritorioj konsentas kun tiu nocio; precipe en Valencilando multaj homoj konsideras, ke la Kataluna Landaro estas parto de kataluna naciisma idearo. Tiuj homoj foje preferas la konsideron de la valencia kiel aparta lingvo. Tamen, defendantoj de la esprimo Katalunaj Landoj ofte argumentas, ke ilia ideo estas kultura kaj lingva, sed ne politika.

Vidu ankaŭRedakti