Kataluna malfrugotiko

Kataluna malfrugotiko estas gotika arĥitekturstilo, kiu elformiĝis en Sicilio de la 15-a jarcento sub la regeco de Aragono (Katalunujo) kaj tie akiris vastan influon. Tiu ĉi stilo jam ekkonigas transiron al fruaj formoj de la renesanco.

Suda portiko de la katedralo de Palermo
Portalo de Palaco Abatellis

Karakterize por la kataluna malfrugotiko estas, ke la pintarkoj de pordoj kaj fenestroj ne plu suprenstrebas kiel en la altgotiko, sed estas pli etendemaj laŭlarĝe. Alia distingilo estas la florornamaro.

Klaran ekzemplon por kataluna malfrugotiko en Palermo prezentas la suda portiko de la katedralo de Palermo, sur kiu la florecaj elementoj kaj la premitaj pintarkoj estas bone ekkoneblaj. Je la enirportalo de la Palaco Abatellis en Palermo la transpaŝo al renesanco estas plenumita jam tiom, ke ne plu estas uzita arko, sed horizonta lintelo.

Alia ekzemplo por kataluna malfrugotiko estas la portiko de la preĝejo Sankta Maria de la Kateno en Palermo.

Literaturo redakti

Brigit Carnabuci: Sizilien. Griechische Tempel, römische Villen, normannische Dome und barocke Städte im Zentrum des Mittelmeeres (= DuMont Kunst-Reiseführer). -a, aktualigita eldono. DuMont Reiseverlag, Ostfildern 2011, ISBN 978-3-7701-4385-6.