Katalunaj Kortesoj

La Katalunaj KortesojĜeneralaj Kortesoj de Katalunio (Corts catalanesCorts general de Catalunya en kataluna; Cortes Generales de Cataluña[1] en hispana) estis la politika korpuso de Katalunio el la 13-a al la 18-a jarcentoj. La kortesoj estis formitaj de ĝis tri branĉoj aŭ tavoloj: nome la armea stabanaro kiu inkludis reprezentantojn el la nobelaro, la eklezia tavolo kiu enhavis reprezentantojn el la religia hierarkio kaj la reĝa tavolo kiu havis reprezentantojn el la municipoj.[2] La Kortesoj estis kunvokitaj de la reĝo kiu malfermis ilin per reĝa proklamo dum la grupoj respondecis pri la leĝofarado, ĉiam kun la subteno de la monarko. Se la aprobitaj leĝoj devenis el la reĝo ili ricevis la nomon de "konstitucioj", se ili devenis el la tavoloj, "Kortesaj Ĉapitroj". Se la reĝo pasis leĝon unuflanke ĝi estis nomita "Aktoj de Kortesoj" kaj postulis ratifon fare de la Kortesoj.

Notoj redakti

  1. Désirée Kleiner-Liebau. (2009) Migration and the Construction of National Identity in Spain. Iberoamericana Editorial, p. 68.
  2. Catalonian Parliament - The "Corts generals" or Parliament of Catalonia. eRepresentative. Alirita 21a de Januaro 2013.

Bibliografio redakti

  • Fernández Álvarez, Manuel. (2001) Carlos V, el César y el hombre, (hispane). Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 84-226-8919-7.