Katalunaj konstitucioj

En Katalunio, la katalunaj konstitucioj (en kataluna Constitucions catalanes) estis promulgitaj fare de la Kortesoj de Barcelono de 1283 al 1702, ĝis 1716, kiam Filipo la 5-a publikigis la Nŭevaplantajn dekretojn, finiĝante kun la historiaj leĝoj de Katalunio. Tiuj konstitucioj estis kutime faritaj kiel reĝa iniciato, sed postulis la favoran voĉdonon de la Katalunaj Kortesoj, la mezepoka precedenco de la modernaj parlamentoj. Tiuj leĝoj havis, kiel la aliaj modernaj konstitucioj, superecon super aliaj leĝoj, kaj ili ne povus esti kontraŭdiritaj per nuraj dekretoj aŭ ediktoj de la reĝo.

Tria volumo de la kataluna kompilo de 1585

Eksteraj ligiloj redakti