Por samtitola artikolo vidu la paĝon kataro.

Kataro (el la greka kata = "desupre", rho = "mi kuras") estas muka elfluo kaŭzita de inflamo de la koncerna mukozo. La naza kataro nomiĝas korizo (rinito), la intesta nomiĝas disenterio, kaj la vezika nomiĝas blenoreo.

La fojnokataro estas akuta kataro de la nazaj kaj okulaj mukozoj periode ekaperanta ĉe iuj pacientoj en la tempo de la graminaca florado. Oni nomas ĝin ankaŭ somera astmo aŭ science „perioda spasma korizo”.

La naz-kataremulo ofte ternas.

Vidu ankaŭ redakti