Katarzyna Tempczyk

pola esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Katarzyna TEMPCZYK estas pola esperantistino, magistro pri matematiko kaj doktoro pri teologio.

Katarzyna Tempczyk
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1973 (1973-10-31) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi vivas en Varsovio. Krom Esperanto ŝi esploras la movadojn de aliaj planlingvoj, precipe volapuko, ido kaj interlingvao. En siaj teologiaj studoj ŝi traktas ankaŭ la rilatojn inter kristanismo kaj Esperanto kaj la kristanan Esperanto-Movadon. Inter 2008 kaj 2009 ŝi studis kadre de sia doktora studo pri teologio per la programo Erasmus en la Katolika universitato de Loveno.

Verkoj redakti

Interlingvistikaj redakti

  • Czy święci mówią w esperanto? (Ĉu sanktuloj parolas Esperanton?) Katarzyna Tempczyk [red. Eduardo Kozyra]. Malbork. 2005. 124 paĝoj, 21 cm.
  • Krótka Historia Volapüku (Mallonga historio de Volapuko)
  • Kiamaniere mi venkis en beleckonkurso aŭ, kiujn sukcesojn ofertas la malsukcesaj planlingvoj. En La Ondo de Esperanto No. 149. Olsztyn. 2007. Laŭreato de Liro-2006 en la branĉo Originala prozo. Rete legebla
    • Como io ha vincite in un concurso de beltate o, qual successos offere le insuccessose linguas planificate. Traduko en interlingvao. Rete legebla
  • Mariawityzm a esperanto (Mariavitismo kaj Esperanto). En Praca nad sobą (malperiodaĵo mariavita), numero 28, Kraków marto 2003
  • Esperantyzm: od ruchu społecznego do diaspory językowej. En "Kultura i Historia", numero 22, 2012 rete legebla: http://www.kulturaihistoria.umcs.lublin.pl/archives/4207
  • Autoidentyfikacja grupy użytkowników języka esperanto: od ruchu społecznego do diaspory językowej. En: Tożsamość wobec wielojęzyczności, red. E. Golachowska i A. Zielińska, Warszawa 2012, p. 193-209.
  • Od syjonizmu do homaranizmu. Rola tożsamości żydowskiej w działalności Ludwika Zamenhofa w świetle pism twórcy esperanta. En: Żydzi i judaizm we współczesnych badaniach polskich - t. V, Kraków 2010, p. 231-246.
  • Bahaizm a esperanto. En: “Ex Nihilo” numero 4, 2010, p. 86-108.

Ceteraj redakti

  • Nowe przymierze uczynił Pan z nami...” Teologia Kościoła Katolickiego Mariawitów, Wydawnictwo Naukowe Semper, Warszawa 2011.