Catherine Elizabeth Macready Perugini (denaske Dickens; 29a de oktobro 1839 – 9a de majo 1929) estis angla pentristo de la Viktoriana epoko kaj la dua filino de la angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine. Brian Stewart & Mervyn Cutten (1997). The Dictionary of Portrait Painters in Britain up to 1920. Antique Collectors' Club. ISBN 1 85149 173 2.

Kate Perugini
Persona informo
Naskonomo Catherine Dickens
Naskiĝo 29-an de oktobro 1839 (1839-10-29)
en Londono
Morto 9-an de majo 1929 (1929-05-09) (89-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Bedford College
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens, la filoMary DickensWalter Landor DickensFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Edz(in)o Charles Allston Collins • Charles Edward Perugini
Okupo
Okupo pentristo
vdr

En 1855 Charles Dickens portis siajn du filinojn al Paris. Li diris al sia amikino Angela Burdett-Coutts, ke lia intencon estis havigi al Mary (tiam 17-jaraĝa) kaj al Kate (tiam 16-jaraĝa) "iom da Pariza poluro". En Francio ili ricevis dancinstruadon, artoklasojn kaj lingvan trajnadon. Ili ricevis ankaŭ instruon de itala el la ekzilito Daniele Manin.[1] Ŝi ankaŭ aktorinis en la amatoraj teatroludoj organizitaj de lia patro.

Kiam liaj gepatroj separiĝis, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn, inter kiuj Catherine, zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto.

Dora, de Kate Perugini (1892).

Ŝia unua edzo estis la artisto kaj verkisto Charles Allston Collins, juna frato de Wilkie Collins; ili geedziĝis en 1860. Post lia morto pro kancero en 1873, Kate edziniĝis al alia artisto, nome Charles Edward Perugini. Ŝi iĝis sukcesa pentristo de portretoj kaj ĝenrismaj pentraĵoj, foje kunlabore kun Perugini.

Notoj redakti

  1. Mary 'Mamie' Dickens Arkivigite je 2012-10-26 per la retarkivo Wayback Machine en 'Spartacus Educational' Arkivita la 26an de oktobro 2012 en Wayback Machine