Katedrala kapitulo

Katedrala kapitulo (de lat.: capitulo = kapeto) estas en la romkatolika eklezio la direktanta korporacio de episkopa preĝejo pri administraj kaj liturgiaj problemoj. Laŭ moderna kanona juro ili estas la klerikoj, al kies taskaro apartenas la administra kaj liturgia direktado de katedralo. La klerikoj elektitaj en kapitulon nomiĝas kanonikoj, kapitulanoj aŭ katedralestroj. Se la katedralo samtempe estas metropolitejo, la nomo estas metropolita kapitulo, ĉe kolegiata preĝejo la ekvivalento estas kolegiata kapitulo.

Kapitulo de la katedralo je Bruĝo

Eksteraj ligiloj redakti