Katedralo Sankta Patriko (Novjorko)

La Katedralo Sankta Patriko aŭ en angla The Cathedral of St. Patrick (plej ofte nomita St. Patrick's Cathedral) estas novgotika romkatolika katedrala preĝejo en Usono kaj elstara rekonilo de Novjorko.

Katedralo Sankta Patriko
St. Patrick's Cathedral
katolika katedralo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novgotiko vd
Arkitekto James Renwick Jr. vd
Estiĝo 1858
Malfermo 25-a de majo 1879
Lando Usono vd
Situo Manhatano
Situanta sur Kvina Avenuo
Poŝtkodo 10022
Situo
Geografia situo 40° 45′ 31″ N, 73° 58′ 35″ U (mapo)40.758611111111-73.976388888889Koordinatoj: 40° 45′ 31″ N, 73° 58′ 35″ U (mapo)
Katedralo Sankta Patriko (Novjorko)
Katedralo Sankta Patriko (Novjorko)
DEC
Katedralo Sankta Patriko
Katedralo Sankta Patriko
Situo de Katedralo Sankta Patriko
Map
Katedralo Sankta Patriko
Retejo https://saintpatrickscathedral.org/
vdr
Foto el 1913 de la katedralo
Vido de la katedralo el Rockefeller Center (Majo 2006)
Detalo de la katedrala fasado (Septembro 2006)
Detalo de la katedrala enirejo (Oktobro 2007)
Vido de la katedralo el tra la Kvina Avenuo, kun la bronza statuo de Lee Lawrie de Atlaso dekstre (Marto 2005)

Ĝi estas la sidejo de la Ĉefepiskopeco de la romkatolika Arkidiocezo de Novjorko, kaj paroĥopreĝejo, situanta ĉe la orienta flanko de la Kvina Avenuo inter la 50a kaj la 51a Stratoj en Meza Manhatano, Novjorko, Novjorkio, rekte tra la strato el la Rockefeller Center kaj specife antaŭ la Atlasa statuo.

Plinovigo redakti

Laŭ la Catholic News Service (CNS, Katolika Novaĵservo) kaj la Catholic News Agency (CNA, Katolika Novaĵagentejo), la kardinalo Timothy Michael Dolan, fama Ĉefepiskopo de Novjorko, anoncis antaŭ ĉeestado de la urba parado dum la Tago de Sankta Patriko 2012 ke la katedralo suferos amasan kvinjaran, trifazan, plinovigon kontraŭ 175 milionoj da dolaroj pro diseriĝo de brikoj, mishejtado, kaj acida pluvo kaj poluado kiu formanĝis la marmoron el Tuckahoe el la 135-jaraĝa preĝejo. Donacintoj el la Ĉefepiskopeco kaj la Patronoj de la Katedralo jam kunigis 45 milionojn por la unua fazo, komence fine de Marto. Tio inkludas reparadon, restaŭradon, kaj purigadon de la fulgokovrita ekstero, kaj etendan purigadon de la eksteraj kaj internaj surfacoj de la makulitaj vitraĵoj. La katedralo restos malferma dum la plinovigaj verkoj kaj funkcios dum mesoj laŭ la katedrala rektoro, Monsinjoro Robert T. Ritchie.[1][2] Ĉe Decembro 2014, la tuta plinovigo estis ĉirkaŭ dutrione kompleta.[3]

Referencoj redakti

  1. Restoring St. Patrick's Cathedral to cost $175 million, take five years. Arkivigite je 2012-07-26 per la retarkivo Wayback Machine Catholic News Service. 19a de Marto, 2012. Konsultita la 4an de Septembro, 2012
  2. Cardinals launch drive to restore St. Patrick’s Cathedral. Catholic News Service. 20a de Marto, 2012. Konsultita la 4an de Septembro, 2012.
  3. http://nypost.com/2014/12/13/st-patricks-unveils-its-immaculate-facelift/

Bibliografio redakti

  • Farley, John Murphy. (1908). History of St. Patrick's Cathedral Society for the propagation of the faith.

Eksteraj ligiloj redakti