Katedralo de Berno

Katedralo de Berno

La protestantisma katedralo de Berno (germane Berner Münster) estis konsekrita en la malfrua mezepoko al Sankta Vincenco de Zaragozo kaj estas la plej granda kaj grava malfru-mezepoka preĝejo en Svisujo. Ĝi estas konstruita laŭ gotika arĥitekturo kaj apartenas al tiuj gotikaj preĝejoj, kiuj estis finkonstruataj nur en la 19-a jarcento post apero de la historiismo. La katedrala ĥorejo konservas vitralaron devenantan el la 15-a jarcento, kiu validas kune kun tiu de la iama monaĥopreĝejo Königsfelden kiel plej grava de Svisujo. Sude de la preĝejo direkto al Aro, troviĝas parko.

KonstruhistorioRedakti

 
La katedralo de Berno proks. 1800

La konstruo de la katedralo komenciĝis en 1421. Sur la loko antaŭe staris ekde la fondado de la urbo proksimume 1190 kapelo, kiun oni en 1276 novkonstruis laŭ romanika arĥitekturo. La katedralon oni konstruis horloĝdirekte ĉirkaŭ la malnova preĝejo, uzante regionan sabloŝtonon, ecepte la supran parton de la turo.

Konstruigantoj de la katedralo estis la urbo Berno kaj la ordeno de germanaj kavaliroj. La kapelojn kaj la ĥorfenestrojn financis bonhavaj familioj el Berno, gildoj kaj frataroj.[1][2]

Unua konstruestro de la nova katedralo estis Matthäus Ensinger. Laŭ sudgermana kutimo li komencis nur unu okcidentan turon laŭ larĝo de la tuta navo. Dum kiam liaj modeloj (katedralo de Ulm, katedralo de Freiburg kaj katedralo Sankta Nikolao en Friburgo) nur akcentis la mezan pordegon, kunigis ĉiujn tri okcidentajn portalojn al triparta, abunde ornamita antaŭkonstruaĵo. Inter 1460 kaj 1480 ŝtontajlisto Erhart Küng verkis la figurojn de la ĉefa antaŭhalo same kiel la monfaman katedralan portalon. En 1521 oni interrompis la konstruon de la turo sur la alteco de la malsupra oklatero pro malfortikaj fundamentoj. Nur en 1893 la turo atingis sian plenan altecon da 100,6 metroj.

Arĥitekturo kaj priskriboRedakti

La katedrala portaloRedakti

 
Katedrala portalo

La 234 delikate verkitaj sabloŝtonaj figuroj de la katedrala portalo bildigas la Lastan Juĝon kaj estas mondfamaj. Pro la aerpoluo en la 20-a jarcento la 47 nature grandaj figuroj devis esti anstataŭataj per kopioj. La originalajn figurojn oni riparis kaj nun ekspozicias en la historia muzeo Berno. Gvidas anĝelo, vestita kiel diakono, la saĝajn virgojn, kies pompo fianĉina memorigas pri nederlanda arto; lia skribrulaĵo entenas la vortojn:

Vorsichtig, keusch und wis (weise), wyl Ihr gewesen sind, gehnd herin, Freunde süss, zu Eurem Brütigam, Mariens Kind. [Ĉar vi estis atentemaj, virgaj kaj saĝaj, dolĉaj amikinoj, eniru al via fianĉo, filo de Maria]

Dekstre la malsaĝulinoj, kun urĝaj mangestoj kaj en stranga vestaĵo:

Ach und Weh, dass wir nicht Ochle hand (haben), Gehnd uns zu kauffen, dass wir mit Euch ine gahnd. [Ho ve, ke ni ne havas oleon, ni iru aĉeti ĝin, por ke ni kun vi eniru.]

Interna ekipaĵoRedakti

 
Vitralo Dek mil kavaliro (ne komplete konserviĝinta).
 
Laŭlonga domo en direkto al la ĥorejo

ĤorfenestrojRedakti

La ĥorejo de la katedralo entenas ses grandajn, kvarbendajn, malfrugotikajn ornamriparajn fenestrojn vitralohavajn. La plej gravaj devenas el la mezo de la 15-a jarcento kaj estas donacoj de Bernaj nobelaj familioj de la malfrua mezepoko. Ili ekestis inter 1441 kaj 1451. Tri vitraloj preskaŭ origine konserviĝis. Du fenestroj, la pasiono- kaj la dekmilkavaliro-fenestro, perdis pli ol la duono de iliaj originaj vitroj. Tiujn konserviĝintajn restaĵojn oni pli malfrue unuigis el la meza fenestro kaj kompletigis ilin per pluaj vitroj. Ĉefe kaŭzis ĉi tiujn difektojn du gravaj hajloŝtormoj, kiuj komence de la 16-a jarcento plagis Bernon, je kio la vitroj sur la suda flanko estis klare pli difektataj ol tiuj de la norda flanko. Alia fenestro jam dum la unua grava hajloŝtormo estis plene detruata. En 1868 oni kompletigis la ensemblon per du novaj fenestroj sur la suda flanko. La vitroj de la 19-a jarcento ja imitas la komponaĵojn de la pli malnovaj fenestroj, sed ili klare kontrastas per siaj viglaj koloroj kaj alta realismo de la prezentataj figuroj de la mezepokaj.

ĤorseĝaroRedakti

La ĥorseĝaron verkis inter 1522 kaj 1525 Jacob Ruess kaj Heini Seewagen. La bildprogramo montras ĉe la dorsflankoj brustbildojn de la apostoloj (norda flanko) same kiel de la profetoj (suda flanko). Sur la eksteraj vangoj de la ĥorseĝaro troviĝas bibliaj scenoj, dum kiam la figuroj ornamantaj la seĝojn, bildigas homojn el la ĉiutaga vivo.

KapelojRedakti

Ĝis la reformacio la private aŭ fratare financitaj kapeloj estis separitaj disde la flanknavoj per bariloj. La donacintaj familioj, gildoj kaj frataroj solenis en siaj kapeloj privatajn mesojn kaj diservojn. La kapeloj estis ekipitaj per altaroj, blazonoj, vitraloj kaj aliaj artaĵoj.[3]

OrgenojRedakti

 
Granda orgeno, orgenbalkono

Ĝis la reformacio en la katedralo de Berno ekzistis du grandaj kaj tri malgrandaj orgenoj. La du grandaj orgenoj estis hirundonestaj orgenoj. Ili pendis ĉe la norda muro de la meznavo kaj de la ĥorejo. Iliaj starejoj ankoraŭ nun estas diveneblaj per fermmasonitaj malfermaĵoj en la muroj. Kadre de la reformacio oni forigis la orgenojn el la katedralo. Laŭ opinio de Zwingli ili ne havas lokon en la diservo: "La orgeno estas la sakfajfilo de la diablo, per kiu li lulas la seriozecon de la meditadoj".[4]

Nun en la katedralo de Berno ekzistas kvar orgenoj: La granda katedralorgeno sur la okcidenta balkon, la hirundonesta orgeno ĉe la suda flanko de la ĥorejo same kiel du malgrandaj esplororgenoj[5].[6]

TuroRedakti

La konstruo de la turo estis interrompata en 1521je alteco de la malsupra oklatero (preskaŭ 61 metrojn) kaj nur finkonstruata de 1889 ĝis 1893 al finfina alteco de pli malpli 100 metroj, kio faras ĝin la plej altan preĝejturon de Svisujo. Je tio oni ne uzis sabloŝtonon el la regiono, sed pli veterrezistema sabloŝtono el Malsupra Saksujo en Germanujo.

222 ŝtonaj ŝtupoj kondukas helike al la unua turgalerio en alteco da 46 metroj kaj pluaj 90 ŝtupoj al la dua galerio sur alteco da 64 metroj, kiu ankaŭ estas alirebla por la publiko. Ĝi ebligas grandiozan superrigardon super la historian urbocentron, la rivermaŝo de Aro, la Bernaj Alpoj kun la montoj Eiger, Mönch kaj Jungfrau en la sudoriento kaj la montara ĉeno de Ĵuraso en la nordokcidento.

GalerioRedakti

KomentojRedakti


ReferencojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Christoph Schläppi, Bernhard Furrer et al.: Schweizerische Kunstführer GSK, Band 538/539: Das Berner Münster. Berno 1993, ISBN 3-85782-538-3.
  • Tedy Hubschmid (eldoninto): Die neue Orgel im Berner Münster. Münstergemeinde Bern 1999.
  • Heinrich Türler: Die Altäre und Kaplaneien des Münsters in Bern vor der Reformation. En: Neues Berner Taschenbuch auf das Jahr 1896, pj. 70-118. Rete
  • Roland Zoss: Jimmy Flitz die Schweizermaus. Kinderbuch und Hörspielreihe zur Münstermaus, rikiverlag, Interlaken 2010, ISBN 978-3-907799-43-7.

LigojRedakti