Malfermi la ĉefan menuon

Katedralo de Brunsvigo

Brunsviga katedralo kaj Brunsviga Leono
Vidaĵo de sudoriento kun absido dekstre, ĥorejo en la centro kaj turoj en la fono

La katedralo de Brunsvigo (germane Braunschweiger Dom) estas la plej grava preĝejo en Brunsvigo. Henriko la Leono, duko de Bavarujo kaj Saksujo, ekkonstruigis ĝin en 1173 kiel kolegiata preĝejo vidalvide al sia Kastelo Dankwarderode honore al Sankta Blazio kaj Johano la Baptisto kaj destinis ĝin maŭzoleo sia kaj de sia dua edzino Matilda Plantaĝeneto.

Kvankam ĝi ne estas pure gotika katedralo, ĝi enhavas gotikajn elementojn, kiaj fenestraro intertura.

Ekde 1543 ĝi estas protestantisma, antaŭe romkatolika.

OriginoRedakti

La konstrulaboroj komenciĝis en la jaro 1173 post la reveno de Henriko el la Sankta Lando, kien li estis pilgriminta. Por la jaroj 1182 ĝis 1185, la jaroj de la ekzilo de Henriko al Anglujo, oni povas supozi interrompon de la konstrulaboroj. Supozeblas, ke la orienta flanko de la konstruaĵo estus finkonstruita en 1188 (la jaro de la konsekrado de la Maria-Altaro ankoraŭ nun troviĝanta en la katedralo. Kvankam en 1195, mortojaro de Henriko la Leono, forbrulis la tegmento de la preĝejo, ankaŭ la laboroj ĉe la laŭlonga domo same kiel de partoj de la turetaĝoj estus finiĝintaj.

Kiam Henriko mortis en 1195, li estis entombigata apud sia dua edzino Matilda, mortinta jam en 1189, en la ankoraŭ ne preta katedralo. La komuna tombomonumento estis donacata proksimume 1230 kaj estas pruveble sur ĉi tiu loko ekde la mezepoko.

La nomon „katedralo“ la konstruaĵo ricevis plej verŝajne jam en la 14-a aŭ 15-a jarcento. Laŭ mezepoka kompreno tio tamen ne intencis la preĝejon de episkopo, sed pli tiun de kolegiato. Ĝis en la 19-a jarcento la katedralo de Brunsvigo tial nomiĝis „kolegiata preĝejo“.

La 29-an de decembro 1226 la katedralo estis konsekrata kaj Thomas Becket elektita kiel tria patrona sanktulo de la katedralo. Ekde 1543 la katedralo de Brunsvigo estas protestantisma preĝejo.

ArĥitekturoRedakti

 
Meznavo orienten. Malfone la tombomonumento por Henriko la Leono kaj lia dua edzino Matilda Plantaĝeneto.
 
Norda flanknavo laŭ rektangula gotiko

Notoj pri la komenco de la laboroj je la romanika konstruaĵo kaj la komisiitaj konstruestroj ne plu ekzistas. Kiel indikiloj uzeblaj estas nur la konsekradoj de la multaj altaroj de la katedralo, pri kiuj parte ankoraŭ ekzistas dokumentoj.

Origine konceptita kiel trinava romanika pilastrobaziliko laŭ ligita sistemo, kun transversa navo, tri absidoj, kripto, ĉefĥorejo kaj okcidenta alkonstruaĵo kaj konstruita el kalkŝtono el la montoĉeno Elm kaj sabloŝtono el la ĉirkaŭaĵo de Brunsvigo, trans la jarcentoj la katedralo estis plurfoje pliampleksigata kaj transkonstruata. La aparta arĥitektura formo rezultas el la pilastroj kaj muraj antaŭmetaĵoj kun eĝokolonoj, kuboformaj kapiteloj, troaltigitaj krucokrestaj volboj, en la meznavo kiel barelvolboj kontinue sen bendoarkoj. Tiu ĉi modestas volboformo, kiu rezignas la subdividon de la volbo en naverojn, estas surpriziga por malfruromanika preĝejo.

La orienta flanko de la katedralo estis malplej konstrue ŝanĝata dum la paso de la jarcentoj. Sur la norda flanko ankaŭ troviĝas la ĉefa portalo de la preĝejo, sur tiu la blazono de la velfa kanceliero kaj kolegiatestro Ludolf Quirre kaj la jarnombro 1469. La du okangulaj turoj de la katedralo ricevis proksimume 1300 gotikan sonorilkameron, restis tamen ĝi nun nefinitaj.

Inter 1322 kaj 1346 oni almetis ĉe la suda flanko kroman flanknavon, kaj post kiam oni sur la norda flanko estis malkonstruinta la tie jam ekzistantan flanknavon, oni konstruis anstataŭe dunavan malfrugotikan halon. Lakonsekrado okazis en 1477.

Okulfrapas, ke la nordaj flanknavoj estas konstruitaj laŭ la rektangula gotiko, la stilo de angla malfrugotiko maltipa por la regiono. Karakterizaj por tio estas la tipaj fenestroj kun Tudor-Arkoj same kiel la fasonado de la volboj. La kolonoj portantaj la volbojn estas en si mem torditaj kaj prezentas majstroverkojn de ŝtontajla arto.

Pli grandaj arĥitekturaj ŝanĝoj okazis sub duko Rudolfo Aŭgusto proksimume 1687 kaj lia frato duko Antonio Ulriĥo proksimume 1700. Inter 1866 kaj 1910 inter alie konstruestro Ernst Wiehe finfine fundamente resanigis kaj transkonstruis la katedralon laŭ la tiama modo la katedralon historiisma.

LiteraturoRedakti

  • Reinhard Dorn: Mittelalterliche Kirchen in Braunschweig. Niemeyer, Hameln 1978, ISBN 3-87585-043-2.
  • Adolf Quast: Der Sankt-Blasius-Dom zu Braunschweig. Seine Geschichte und seine Kunstwerke. Selbstverlag, Brunsvigo 1975.
  • Tilmann Schmidt: Die Grablege Heinrichs des Löwen im Dom zu Braunschweig. En: Braunschweigisches Jahrbuch. 55. 1974, pj. 9–45.
  • Monika Soffner-Loibl, Joachim Hempel: Der Braunschweiger Dom. 2-a, ŝanĝita eldono, Kunstverlag Peda, Passau 1999, ISBN 3-89643-499-3.
  • Frank Neidhart Steigerwald: Das Grabmal Heinrichs des Löwen und Mathildes im Dom zu Braunschweig. Eine Studie zur figürlichen Kunst des frühen 13. Jahrhunderts, insbesondere der bildhauerischen. (Braunschweiger Werkstücke 47), doktortezo 1971, Brunsvigo 1972.

Eksteraj ligilojRedakti