Katedralo de Eĉmiadzin

La Katedralo de Eĉmiadzin (armene: Էջմիածնի մայր տաճար, Eĉmiadzni majr taĝar) estas la patrina preĝejo de la Armena Apostola Eklezio, situanta en la urbo Eĉmiadzin, Armenio[1][2]. Laŭ plej multaj fakuloj ĝi estis la unua katedralo konstruita en antikva Armenio, kaj estas ofte konsiderata la plej malnova katedralo en la mondo[3][4].

Katedralo de Eĉmiadzin
Էջմիածնի մայր տաճար
Monda heredaĵo

Էջմիածնի Մայր Տաճար.jpg
Lando Flago-de-Armenio.svg Armenio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 40° 9′ 42″ N, 44° 17′ 28″ O (mapo)40.16166666666744.291111111111Koordinatoj: 40° 9′ 42″ N, 44° 17′ 28″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Armaviro

Geografia lokigo sur la mapo : Armenio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La origina kirko estis konstruita komence de la 4-a jarcento inter 301 kaj 303 laŭ la tradicio, de la patrono de Armenio, Gregorio la Iluminanto, post la adopto de kristanismo kiel ŝtata religio fare de reĝo Tiridato la 3-a. Ĝi estis konstruita sur pagana templo, simbolante la konvertiĝon de paganismo al kristanismo. La kerno de la nuna konstruaĵo estis konstruita en 483/484 fare de Vahan Mamikonjan post kiam la katedralo estis grave damaĝita pro persa invado. Ekde ĝia fondo ĝis la dua duono de la 5-a jarcento, la Katedralo de Eĉmiadzin estis la sidejo de la Katolikoso, la supera estro de la Armena Eklezio[5].

Kvankam neniam perdante sian signifon, la katedralo poste suferis jarcentojn da virtuala neglekto. En 1441 ĝi estis restaŭrita kiel katolikosejo kaj restas tia ĝis hodiaŭ. De tiam la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin estis la administra sidejo de la Armena Eklezio. Eĉmiadzin estis prirabita de ŝaho Abaso la 1-a de Irano en 1604, kiam restaĵoj kaj ŝtonoj estis prenitaj el la katedralo al Nov-Ĝulfo por subfosi la ligon de armenoj al sia lando. De tiam la katedralo spertis kelkajn renovigojn. Belfridoj estis aldonitaj en ĉi-lasta duono de la 17-a jarcento kaj en 1868 sakristio estis konstruita ĉe la orienta angulo de la katedralo. Hodiaŭ ĝi asimilas stilojn de malsamaj periodoj de armena arkitekturo. Malpliigita dum la frua sovetia periodo, Eĉmiadzin reviviĝis denove en la dua duono de la 20-a jarcento, kaj sub sendependa Armenio[6].

Kiel la ĉefa sanktejo de armenaj kristanoj tutmonde, Eĉmiadzin estis grava loko en Armenio ne nur religie, sed ankaŭ politike kaj kulture. Grava pilgrimejo, ĝi estas unu el la plej vizitataj lokoj en la lando.  Kune kun pluraj gravaj fruaj mezepokaj preĝejoj situantaj proksime, la katedralo estis listigita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2000[7].

HistorioRedakti

 
Reliefo pri Gregorio la Iluminanto en la okcidenta belfrido de la katedralo, ĉirkaŭ 1650-aj jaroj

Fundamento kaj etimologioRedakti

Laŭ armena eklezia tradicio, la katedralo estis konstruita inter 301 kaj 303,  proksime de la reĝa palaco en tiama armena ĉefurbo Vagharŝapat[8], sur la loko de pagana templo. La Armena reĝlando, sub Tiridato la 3-a, iĝis la unua lando en la mondo se temas pri adopti kristanismon kiel ŝtatan religion en 301.  Agatangelos rakontas en sia Historio de la la armenoj la legendon pri la origino de la katedralo[8]. Li skribas, ke la patrono de Armenio, Gregorio la Iluminanto, havis vizion de Jesuo Kristo malsuprenirante de la ĉielo kaj frapante la teron per ora martelo por montri, kie la katedralo devas esti konstruita tie. Post ĉi okazaĵo, la patriarko nomis la katedralon Eĉmiadzin (էջ "deveno" + մի mi "nur" + -ա- -a- ( lig-elemento ) + ծին dzin "naskis")[9],  kiu tradukiĝas al "la Deveno de la Ununaskita [Filo de Dio]". Tamen la nomo Eĉmiadzin ne ekuziĝis ĝis la 15-a jarcento, dum pli fruaj fontoj nomas ĝin "Katedralo de Vagharŝapat"[10]. La Festo de la Katedralo de Sankta Eĉmiadzin (Տոն Կաթողիկե Սբ. Էջմիածնի) estas festata de la Armena Eklezio 64 tagojn post Pasko, dum kiu "speciala himno estas kantata, verkita de la 8-a jarcento Katolikoso Sahak la 3-a de Dzorapor, rakontanta pri la vizio de Gregorio kaj la konstruado de la Katedralo"[11].

La formo de la originala strukturo de la 4-a jarcento
kiel proponite de Aleksander Sahinjan (1966)[12]
   
 

Dum arkeologiaj elfoselaboroj en la katedralo inter la periodoj 1955-1956 kaj poste denove en 1959, gviditaj de historiisto pri arkitekturo Aleksander Sahinjan[13], oni malkovris restaĵojn de la origina konstruaĵo de la 4-a jarcento, inkluzive de du niveloj de kolonaj bazoj sub la nunaj kaj pli mallarĝa altara absido sub la nuna[10]. Surbaze de ĉi tiuj trovoj, Sahinjan asertis, ke la origina kirko estis tri-nava volba baziliko, simila al la bazilikoj de Tekor, Aŝtarako kaj Aparano[14]. Tamen, aliaj erudiciuloj malakceptis la opinion de Sahinjan. Inter ili, Suren Jeremjan kaj Armen Ĥaĉatrjan opiniis, ke la origina kirko estis en formo de rektangulo kun kupolo subtenata de kvar kolonoj. Stepan Mnacakanjan sugestis ke la origina konstruaĵo estis "kanopeo starigita sur kruco [plano]"[15], dum arkitektur-esploristo Vahagn Grigorjan sugestas kion Mnacakanjan priskribas kiel "ekstreman vidon" laŭ kiu la katedralo estis esence en la sama formo kiel ĝi estas hodiaŭ[16][17].

Rekonstruo kaj malkreskoRedakti

 
La baza plano de la katedralo post la rekonstruado de la 5-a jarcento

Laŭ Faŭsto de Bizanco, la katedralo kaj la urbo Vagharŝapat preskaŭ tute detruiĝis dum la invado de la persa reĝo Ŝapuro la 2-a en la 360-aj jaroj (ĉirkaŭ 363)[18]. Pro la malavantaĝaj ekonomiaj kondiĉoj de Armenio, la katedralo estis renovigita nur parte de la katolikoso Nerses la granda[19] (ĉ. 353-373) kaj Sahak Partev (ĉ. 387-439)[13].

En 387, Armenio estis dividita inter la Romia Imperio kaj la Sasanida Imperio. La orienta parto de Armenio kie Eĉmiadzin situis restis sub la regado de armenaj vasalaj reĝoj submetitaj al Persio ĝis 428, kiam la Armena reĝlando estis dissolvita[20].

En 450, en provo trudi Zaratuŝtrismon al la armenoj, la sasanida reĝo Jazdegerdo la 2-a konstruis fajrotemplon ene de la katedralo. La aŭtodafeo de la fajrotemplo estis elterigita sub la altaro de la orienta absido dum la elfosadoj en la 1950-aj jaroj[21].

Ĝis la lasta kvarono de la 5-a jarcento la katedralo kadukiĝis. Laŭ Ghazar Parpeci, ĝi estis rekonstruita de la fundamentoj fare de marzpano (guberniestro) de persa Armenio Vahan Mamikonjan en 483/484, kiam la lando estis relative stabila, post la lukto por religia libereco kontraŭ Persio[22]. Plej multaj esploristoj konkludis, ke tiel la kirko transformiĝis al krucoforma preĝejo kaj plejparte prenis sian nunan formon[23]. La nova preĝejo tre diferencis de la originala kaj "konsistis el kvarkolona absida salono konstruita el malbrila, griza ŝtono enhavanta kvar sendependajn krucformajn kolonojn por subteni ŝtonan kupolon". La nova katedralo estis "en la formo de kvadrato enfermanta grekan krucon kaj enhavas du kapelojn, unu ambaŭflanke de la orienta absido".  Laŭ Robert H. Hewsen, la dizajno de la nova preĝejo estis miksaĵo de la dizajno de zaratuŝtra fajrtemplo kaj maŭzoleo de klasika antikveco[24].

Kvankam la sidejo de la Katolikoso estis transdonita al Dvin iam en la jaroj 460-470[25] aŭ 484, la katedralo neniam perdis la gravan signifon kiun ĝi dekomence havis kaj restis "unu el la plej grandaj sanktejoj de la Armena Eklezio".  La lastajn konatajn renovigojn ĝis la 15-a jarcento faris la katolikoso Komitas en 618 (laŭ Sebeos) kaj la katolikoso Nerses la 3-a (ĉ. 640-661). En 982 laŭdire la kruco de la katedralo estis forigita de araba emiro[26][27].

Dum ĉi tiuj jarcentoj de neglekto, la stato de la katedralo "malboniĝis tiel"  ke ĝi instigis la eminentan ĉefepiskopon Stepanos Orbeljan verki unu el liaj plej rimarkindaj poemoj, "Lamento nome de la katedralo" ("Ողբ ի դիմաց Կաթողիկէին" Voğb i dimats Katoğikein ) en 1300.  En la poemo, kiu rakontas pri la konsekvencoj de la mongolaj kaj mamelukaj invadoj de Armenio kaj Kilikio[28], Orbeljan prezentas la katedralon de Eĉmiadzin "kiel virinon en funebro, pripensante sian iaman majestecon kaj admonante siajn infanojn reveni al sia patrujo [...] por ke ili redonu ĝian gloron"[29].

 
Gravuraĵo de Eĉmiadzin de franca vojaĝanto Jean Chardin, detalo de la 1670-aj jaroj․[30]
 
Detalo de mapo de 1691 de Eremya Çelebi Kömürciyan, otomana armena vojaĝanto.

De reviviĝo al rabadoRedakti

Post la falo de la Armena reĝlando en Kilikio en 1375, la Seĝo de Siso spertis malkreskon kaj malordon. La Katolikosejo de Aĥtamar kaj la loke influaj Sjunik-aj episkopoj plifortigis la gravecon de la regiono ĉirkaŭ Eĉmiadzin. En 1441 ĝenerala konsilio de kelkcent religiemaj personoj kunvenis en Eĉmiadzin kaj voĉdonis reestabli la katolikosejon tie[31]. La katedralo estis reestigita fare de la katolikoso Kirakos inter 1441 kaj 1443. Tiutempe Eĉmiadzin estis sub la regaĵoj de la tjurklingva kara-kojunlo, sed en 1502, Safavida Irano akiris la regaĵon de partoj de Armenio, inkluzive de Eĉmiadzin, kaj donis al la Armena Eklezio kelkajn privilegiojn[32].

Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, Armenio suferis pro sia loko inter Persio kaj Otomana Turkio, kaj la konfliktoj inter tiuj du imperioj. Samtempe kun la deportado de ĝis 350,000 armenoj en Persion fare de ŝaho Abaso la 1-a kiel parto de la bruligita tera politiko dum la milito kun la Otomana Imperio[33], Eĉmiadzin estis prirabita en 1604. La ŝaho volis "dispeli armenajn esperojn reveni al sia patrujo" movante la religian centron de la armenoj al Irano  por provizi Persion per forta armena ĉeesto. Li volis detrui la katedralon kaj alporti ĝiajn restaĵojn al Esfahano. En la okazaĵo, nur kelkaj gravaj ŝtonoj, la altaro, la ŝtono kie Jesuo Kristo descendis laŭ tradicio[34] , kaj la plej sankta restaĵo de armena eklezio, la Dekstra Brako de Gregorio la Iluminanto, estis proponitaj al Nov-Ĝulfo, Esfahano en centra Irano. Ili estis integritaj en la loka armena preĝejo Sankta Georgo kiam ĝi estis konstruita en 1611. Ŝaho Abbaso laŭdire ofertis la katedralon al la papo[35].

17a-18a jarcentojRedakti

Ekde 1627, la katedralo spertis gravan renovigon sub la katolikoso Moseo, kiam la kupolo, plafono, tegmento, fundamentoj kaj pavimo estis riparitaj[36]. En tiu tempo, ĉeloj por monaĥoj, gastejo kaj aliaj strukturoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la katedralo. Plie, muro estis konstruita ĉirkaŭ la katedralo, igante ĝin fortikaĵ-simila komplekso[36]. Eli Smith skribis en 1833: "La tuta regiono estas ĉirkaŭita de alta muro laŭflankita per cirklaj turoj, kaj havas ekstere aspekton de fortikaĵo. Ene, estas urbo en miniaturo"[37]. Douglas Freshfields kribis en 1869, ke "monaĥejo kaj katedralo estas ene de granda fortika ĉirkaŭejo" kaj asertis, ke ĝi "siatempe rezistis multajn atakojn de la malfideluloj"[38].

La renovigaj laboroj estis interrompitaj de la Otomana-safavida milito de 1635–1636, dum kiu la katedralo restis sendamaĝa. La renovigadoj rekomenciĝis sub la katolikoso Filipo (1632-55), kiu konstruis novajn ĉelojn por monaĥoj kaj renovigis la tegmenton. Dum ĉi tiu jarcento, belfridoj estis aldonitaj al multaj armenaj preĝejoj. En 1653–1654, li komencis la konstruadon de la belfrido en la okcidenta alo de la katedralo Eĉmiadzin[39]. Ĝi estis kompletigita en 1658 fare de katolikoso Hakob la 4-a Jugajeci. Laŭ Hewsen la sonorilo estas de tibeta origino kun budhana surskribo, "verŝajne la delonge forgesita donaco de iu mongola aŭ ilĥanlanda ĥano"[40]. Jardekojn poste, en 1682, la katolikoso Jeghiazar konstruis pli malgrandajn belfridojn kun ruĝaj tofaj turetoj sur la sudaj, orientaj kaj nordaj flankoj.

La renovigoj de Eĉmiadzin daŭris dum la 18-a jarcento. En 1720, katolikoso Astvacatur kaj poste, en 1777–1783 Simeono la 1-a de Erevano ekagis konservante la katedralon. En 1770, Simeono la 1-a establis eldonejon proksime de Eĉmiadzin, la unua en Armenio. Dum la regado de Simeono, la monaĥejo estis tute murigita kaj apartigita de la urbo Vagharŝapat. La katolikoso Luko daŭrigis la renovigojn en 1784–1786[41].

 
"Vidaĵo de la Monto Ararato el la Tri Preĝejoj" de Joseph Pitton de Tournefort, en verko Vojaĝo al Levantenio (1718).
 
Pentraĵo de la katedralo de nekonata eŭropa artisto (1870-aj jaroj)

Rusa transprenoRedakti

La Rusa Imperio iom post iom penetris Transkaŭkazion ekde la frua 19-a jarcento. Persa Ĥanato de Erevano, en kiu troviĝis Eĉmiadzin, fariĝis grava celo por la rusoj. En junio 1804, dum la rusa-persa milito (1804-1813), la rusaj trupoj estritaj de generalo Pavel Cicianov provis preni Eĉmiadzin, sed malsukcesis[42]. Kelkajn tagojn post la provo, la rusoj revenis al Eĉmiadzin, kie ili surprizis alian persan trupon kaj venkis ilin. La fortoj de Cicianov eniris en Eĉmiadzin[43][42], kiun, laŭ Auguste Bontems-Lefort, tiutempa franca armea sendito al Persio, ili rabis, grave damaĝante la armenajn religiajn konstruaĵojn[43]. Tuj poste, la rusoj estis devigitaj retiriĝi de la areo kiel rezulto de la sukcesa persa defendo de Erevano[43][44][45]. Laŭ Bontems-Lefort, la rusa konduto ĉe Eĉmiadzin kontrastis al tiu de la persa reĝo, kiu traktis la lokan kristanan loĝantaron kun respekto[43].

La 13-an de aprilo 1827, dum la rusa-persa milito (1826–1828), Eĉmiadzin estis kaptita de la soldatoj de la rusa generalo Ivan Paskeviĉ sen batalo kaj estis formale aneksita de Rusio, kun la persaj regataj partoj de Armenio, proksimume egalantaj al la teritorio de la moderna Armena Respubliko (ankaŭ konata kiel Orienta Armenio), per la Traktato de Turkmenĉajo de 1828.[46].

La katedralo prosperis sub rusa regado, malgraŭ la suspektoj, kiujn la imperia rusa registaro havis pri Eĉmiadzin fariĝanta "ebla centro de la armena naciisma sento".  Formale Eĉmiadzin fariĝis la religia centro de la armenaj loĝantoj ene de la Rusa Imperio per la statuto aŭ konstitucio de 1836 (poloĵenje)[47].

En 1868, Katolikoso Georgo la 4-a faris la lastan gravan ŝanĝon al la katedralo aldonante sakristion al ĝia orienta flanko.  En 1874, li establis la Gevorgjan Teologian Seminarion, kio estis teologia lernejo-kolegio situanta ĉirkaŭ la regiono de la katedralo. La katolikoso Makaro entreprenis la restarigon de la interno de la katedralo en 1888.

20-a jarcento kaj pliRedakti

 
La monaĥejo de Eĉmiadzin komence de la 20a jarcento kun la monto Ararato fone.

En 1903, la rusa registaro eldonis edikton por konfiski la posedaĵojn de la Armena Eklezio, inkluzive la trezorojn de Eĉmiadzin. Rusaj policanoj kaj soldatoj eniris kaj okupis la katedralon[48][49]. Pro popola rezisto kaj la persona spitemo de la katolikoso Mkrtiĉ Ĥrimjan, la edikto estis nuligita en 1905[47].

Dum la Armena genocido, la katedralo de Eĉmiadzin kaj ĝia ĉirkaŭaĵo fariĝis ĉefa centro por la turkaj armenaj rifuĝintoj. Fine de 1918, estis ĉirkaŭ 70.000 rifuĝintoj en la distrikto Eĉmiadzin[50]. Hospitalo kaj orfejo ene de la posedaĵoj de la katedralo estis establitaj kaj konservitaj fare de la usona Armena Proksim-Orienta Fondaĵo antaŭ 1919[51] .

Printempe de 1918 la katedralo estis en danĝero de atako de la turkoj. Antaŭ la Batalo de Sardarapat de majo 1918 , kiu okazis nur kelkajn kilometrojn for de la katedralo, la civila kaj milita gvidantaro de Armenio proponis al Katolikoso Georgo la 5-a foriri al Bjurakan por sekurecaj celoj, sed li rifuzis[52][53]. La armenaj trupoj finfine forpuŝis la turkan ofensivon kaj starigis la fundamenton de la Unua Respubliko de Armenio.

Sovetia periodoRedakti

 
La soveta registaro kreis stampilon priskribante la katedralon de Eĉmiadzin en 1978.

ForigoRedakti

Post dujara sendependeco, Armenio sovetiĝis en decembro 1920. Dum la Februara Ribelo de 1921 Eĉmiadzin estis mallonge (ĝis aprilo) transprenita de la naciisma Armena Revolucia Federacio, kiu regis la antaŭsovetian armenan registaron inter 1918 kaj 1920. En decembro 1923, la suda absido de la katedralo kolapsis. Ĝi estis reestigita sub la inspektado de Toros Toramanjan en kio estis la unua kazo de restarigo de arkitektura monumento en soveta Armenio.[54].

Dum la Granda Purigo kaj la radikalaj ŝtataj ateismaj politikoj fine de la 1930-aj jaroj, la katedralo estis "sieĝita institucio, ĉar la kampanjo estis ekstermanta religion"[55]. La subpremoj kulminis en 1938 kiam katolikoso Ĥoreno la 1-a estis murdita en aprilo de la NKVD[56]. En aŭgusto de tiu jaro, la armena komunista partio decidis fermi la katedralon, sed la centra soveta registaro ŝajne ne aprobis tian rimedon. Izolita de la ekstera mondo, la katedralo apenaŭ plu funkciis kaj ĝiaj administrantoj estis reduktitaj al ĉirkaŭ dudek homoj[57]. Laŭdire ĝi estis la sola preĝejo en soveta Armenio kiu ne estis kaptita de la komunista registaro[58]. La disidenta kontraŭsovetia armena diocezo en Usono skribis, ke "la granda katedralo fariĝis kava monumento"[59].

ReviviĝoRedakti

La religia graveco de Eĉmiadzin malrapide resaniĝis dum la dua mondmilito. La oficiala revuo de la Patrina Seĝo rekomencis publikigon en 1944, dum la seminario estis ree malfermita en septembro 1945. En 1945 la katolikoso Georgo la 6-a estis elektita post la sep-jara vakanta posteno[60]. La nombro de baptoj faritaj en Eĉmiadzin multe kreskis: de 200 en 1949 ĝis ĉirkaŭ 1.700 en 1951. Tamen, la rolo de la katedralo estis malgravigita de la komunistaj oficialaj rondoj. "Por ili la eklezia Eĉmiadzin apartenas nerevokeble al la pasinteco, kaj eĉ se la monaĥejo kaj la katedralo estas foje la scenejo de impresaj ceremonioj inkluzive de la elekto de nova katolikoso, ĉi tio malmulte gravas laŭ la komunisma vidpunkto"[61], Walter Kolarz en 1961[62].

Eĉmiadzin reviviĝis sub la regado de katolikoso Vazgen la 1-a ekde la periodo konata kiel la Ĥruŝĉov degelo meze de la 1950-aj jaroj, post la morto de Stalin. Arkeologiaj elfosejoj okazis en 1955–1956 kaj en 1959; la katedralo spertis gravan renovigon dum ĉi tiu periodo. Riĉaj diasporaj bonfarantoj, kiel Calouste Gulbenkjan kaj Alex Manoogian, finance helpis la renovigon de la katedralo. Nur Gulbenkjan disponigis 400,000 usonajn dolarojn[63].

Sendependa ArmenioRedakti

En 2000 Eĉmiadzin spertis renovigon antaŭ la festoj de la 1700-a datreveno de la kristanigo de Armenio en 2001. En 2003 la 1700-an datrevenon de la konsekro de la katedralo estis festita de la Armena Eklezio. La Katolikoso Garegino la 2-a deklaris 2003 la Jaron de Sankta Eĉmiadzin[64]. En septembro de tiu jaro akademia konferenco okazis ĉe la Pontifika Loĝejo. En 2006, samseksa paro festis neformalan geedziĝon en la katedralo Eĉmiadzin[65].

La plej nova renovigo de la katedralo komenciĝis en 2012, kun fokuso pri plifortigo kaj restarigo de la kupolo kaj la tegmento[66].

ArkitekturoRedakti

Hodiaŭ Eĉmiadzin "havas krucoforman planon kun centra kupolo, kvar memstaraj pilastroj kaj kvar elstarantaj absidoj duonrondaj interne kaj plurlateraj ekstere. La centraj pilastroj, krucformaj en sekcio, dividas la internan spacon en naŭ egalajn kvadratajn kupeojn.

Ekstera projektadoRedakti

 
La nuntempa baza plano de la katedralo Eĉmiadzin

Aleksander Sahinjan deklaris, ke Eĉmiadzin havas unikan pozicion en la armena (kaj ne-armena) arkitektura historio, ĉar ĝi reproduktas trajtojn de malsamaj periodoj de armena arkitekturo. Laŭ Mack Chahin la konstruaĵo de la katedralo havas "grandegan arkitekturan intereson, precipe pro la multaj ŝanĝoj kaj aldonoj faritaj al ĝi ekde ĝia fondo. Tiel, nuntempe, la katedralo konstruas pli ol unu stilon de arkitekturo". Malgraŭ la fakto ke la katedralo estis renovigita multajn fojojn tra la jarcentoj kaj kelkaj ŝanĝoj estis faritaj en la 17-a kaj 19-a jarcentoj, ĝi konservas la formon de la konstruaĵo konstruita en 483/484[67]. La konstruaĵo de la 5-a jarcento estas la kerno de la katedralo, dum la ŝtona kupolo, gvatturetoj, belfrido kaj malantaŭa etendaĵo estas ĉiuj pli postaj aldonoj. Gravuritaj sur la ekstero de la konstruaĵo estas ornamaj geometriaj kaj floraj ŝablonoj same kiel blindaj arkadoj kaj medaljonoj prezentantaj sanktulojn. Partoj de la nordaj kaj orientaj muroj de la origina konstruaĵo pluvivis[18].

La ekstera aspekto de la katedralo estis priskribita kiel severa[68], asketa[69], malstreĉa[70], kaj kiel "masiva kubo superita de faceta konuso sur simpla cilindro"[71]. Robert H. Hewsen skribas, ke ĝi estas "nek la plej granda nek la plej bela el armenaj preĝejoj", tamen "la ĝenerala impreso prezentita de la ensemblo inspiras, kaj armenoj tre respektas la konstruaĵon". James Bryce skribis, ke la katedralo estas "malgranda, tio estas kompare kun ĝia famo aŭ graveco". Paul Bloomfield, skribe por The Times, esprimis similan vidpunkton: "[la] katedralo, kvankam eta laŭ eŭropaj normoj, estas ege grava"[72].  Herbert Lottman skribis en New York Times artikolo el 1976 : "Kiel ĉiuj praaj armenaj preĝejoj, la katedralo estas karakterizita per senarmige naiva, konusforma spajro. Kun minimuma ornamaĵo, la konstruaĵo [...] estas solida ŝtona konstruaĵo, ĝiaj arkoj sobraj romanikaj kurboj"[73].

 
 
 
 

ReliefojRedakti

Grekaj reliefojRedakti

La norda muro de la katedralo enhavas du reliefojn, kiuj prezentas Paŭlon la Apostolo kaj Sanktan Teklan kaj krucon kun ĉiuj brakoj de egala longo kun grekaj surskriboj. Paŭl kaj Tekla estas reprezentataj en konversacio, Paŭl montriĝas sidanta sur krucgamba tabureto[74]. Ĉi tiuj reliefoj estis datitaj de diversaj aŭtoroj inter la unua kaj sesa jarcentoj. Ŝahĥatunjan[75] kaj Ghevont Aliŝan sugestis, ke ĉi tiuj reliefoj estis kreitaj antaŭ la invento de la armena alfabeto en 405[76]. Art-historiisto Sirarpie Der Nersessian kredis, ke ili devenas de la kvina aŭ sesa jarcento. En lia analizo de la jaro 2012, Grigorjan skribis ke "ni povas insisti ke la tri reliefoj de la Katedralo de Eĉmiadzin estis kreitaj en la frua komenco, en 302-325.[77]" Laŭ Hasratjan ili estas la plej fruaj reliefoj sur la muroj de la katedralo[22] kaj inter la plej fruaj eroj de kristana armena skulpta arto[18].

Reliefoj kaj ornamaĵoj sur la okcidenta (ĉefa) belfrido

Interna aspektoRedakti

La fruaj freskoj ene de la katedralo estis restarigitaj en la 18-a jarcento. Stepanos Lehaci ilustris la belfridon en 1664. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, armenaj pentristoj kreis freskojn de scenoj de la Malnova Testamento kaj armenaj sanktuloj. Naghaŝ Hovnatan pentris partojn de la interno inter 1712 kaj 1721. Liaj pentraĵoj sur la kupolo kaj la pentraĵo de la Dipatrino sub la altaro pluvivis ĝis hodiaŭ. Aliaj membroj de la elstara Hovnatanjan familio (Hakob, Harutjun kaj Hovnatan) kreis pentraĵojn tra la 18-a jarcento. Ilia laboro estis daŭrigita de la sekvaj generacioj de la sama familio (Mkrtum kaj Hakob) en la 19-a jarcento[78].

La lignaj pordoj de la katedralo estis ĉizitaj en Tbiliso en 1889. La pentraĵoj estis senditaj for de la katedralo laŭ la ordono de la katolikoso Mkrtiĉ Ĥrimjan en 1891 kaj nun estas konservitaj en diversaj muzeoj en Armenio, inkluzive de la Nacia Galerio de Armenio. La freskoj ene de la katedralo estis restarigitaj de Lydia Durnovo en 1956 kaj en 1981-1982 sub la gvido de Vardges Baghdasarjan[79].

En la 1950-aj jaroj, la ŝtona planko estis anstataŭigita per alia el marmoro.

InfluoRedakti

 
Plano de la katedralo Bagaran.
 
Plano de la preĝejo de Germigny-des-Prés

Pri armena arkitekturoRedakti

La projektado de la katedralo de Eĉmiadzin, klasifikita kiel "kvar-absida placo kun ciborio",  kaj nomata Eĉmiatsnatip "Eĉmiadzin-tipo"[36] en armena arkitektura historiografio, ne estis ofta en Armenio en la frua mezepoka periodo. La nun detruita preĝejo Sankta Teodora de Bagaran, de 624 ĝis 631, estis la nura konata preĝejo kun signife simila plano kaj strukturo de tiu periodo[80].

En la 19-a jarcento, dum arkitektura reviviĝo, kiu retrorigardis al la pasinteco de Armenio, la plano de la Katedralo Eĉmiadzin komencis esti rekte kopiita en novaj armenaj preĝejoj. Kelkaj rimarkindaj ekzemploj de tiu periodo inkludas la gaviton de la monaĥejo de Sankta Tadeo en norda Irano , kiu datiĝas de 1811 aŭ 1819 tra 1830,  kaj la Katedralo Gazanĉecoc en Ŝuŝo, kiu datiĝas de 1868.  Ĝia plano ankaŭ estis reproduktita en la armena diasporo. Unu ekzemplo estas la Armena Preĝejo de Bukareŝto, Rumanio, projektita de Dimitrie Maimarolu kaj konstruita en 1911–1912[81].

Pri eŭropa arkitekturoRedakti

Art-historiisto Josef Strzygowski, kiu estis la unua eŭropano, kiu ĝisfunde studis armenan arkitekturon, kaj kiu metis Armenion en la centron de eŭropa arkitekturo, sugestis, ke pluraj preĝejoj kaj kapeloj en Okcidenta Eŭropo estis influitaj de la katedraloj de Eĉmiadzin kaj Bagaran pro similecoj trovitaj ene de iliaj planoj[82]. Laŭ Strzygowski, iuj ekzemploj de preĝejoj influitaj de Eĉmiadzin kaj Bagaran estas la preĝejo de la 9-a jarcento de Germigny-des-Prés en Francio (konstruita de Odo de Metz, probable armeno) kaj Sankta Satiro de Milano, Italio. Ĉi tiu vido poste estis subtenata de Aleksandre Sahinjan kaj Varazdat Harutjunjan[83]. Sahinjan sugestis ke armena preĝeja arkitekturo estis disvastigita en Okcidenta Eŭropo en la 8a kaj 9a jarcentoj fare de la pavlikianoj, kiuj migris de Armenio en maso post amasa subpremado fare de la bizanca registaro dum la Ikonoklasma periodo. Sahinjan aldonis multajn aliajn mezepokajn preĝejojn en Eŭropo, kiel ekzemple la Palatina Kapelo de Akeno en Germanio, al la listo de preĝejoj influitaj de la katedraloj Eĉmiadzin kaj Bagaran kaj de bizancaj dekoraciaj artoj[36]. Laŭ Murad Hasratjan, La dizajno de Eĉmiadzin disvastiĝis al Eŭropo per la Orienta Romia Imperio kaj servis kiel modelo, krom Germigny-des-Prés kaj Sankta Satiro, por la preĝejo Nea Ekklesia en Konstantinopolo kaj la preĝejoj de la monto Athos en Grekio[84].

SignifoRedakti

 
Eĉmiadzin en armena stampilo de 2009
 
 "Dum ĉiu kritika fazo de ilia historio, la armenoj rigardis Eĉmiadzin por gvido, al la Eklezio dum proksime de sescent jaroj estis ilia signo kaj ilia espero. Vizito al Eĉmiadzin ebligas al ni kompreni la persistemon de ĉi tiu popolo kaj ilia sindediĉo al sia fido pli bona ol tuta biblioteko de libroj"[85]

Dum multaj jarcentoj Eĉmiadzin estis la nacia kaj politika centro de la senŝtataj armenoj. Ĝi estis nomata "la fokuso de la ĉieaj armenoj". La loko kie sidas la katedralo Eĉmiadzin estas konsiderita "sanktigita grundo" en maniero simila al Templa Monto kaj la Ora Templo, por judoj kaj siĥoj, respektive. La Katolikoso Vazgen la 1-a nomis Eĉmiadzinon "la Templo de Salomono de la Armenoj"[86]. La katedrala komplekso estas ofte konata kiel "Armena Vatikano" aŭ eĉ "Armena Mekko" Ĉar la katedralo estis tiel grava por la disvolviĝo de la identeco de armenoj, pilgrimado al Eĉmiadzin estas "tiel etna kiel religia sperto". Usona ĵurnalisto kaj historiisto Francis Whiting Halsey priskribis la katedralon kiel "la plej zorge posedatan de la armena nacio" kaj "la fonto de tiu forto, kiu tenis ilin kune tra jarcentoj da persekutado, militado kaj masakro." la mararmea kapitano James Creagh elstarigis ĝian enorman rolon por la armena popolo en sia libro de 1880, skribante ke "La monaĥejo kaj katedralo de Eĉmiadzin povas, sen ajna troigo, esti priskribitaj kiel la koro de la armena nacio[87]".

Antaŭ la fondo de la Unua Respubliko Armenio kaj la oficiala nomado de Erevano kiel ĝia ĉefurbo en 1918, okcidentaj fontoj emfazis la politikan signifon de Eĉmiadzin. Libro de 1920 preparita de la Historia Sekcio de la Brita Fremda Oficejo agnoskis, ke Eĉmiadzin "estis rigardata kiel la nacia ĉefurbo de la armenoj"[88]. "Senigita de politika estro kaj eĉ politika ĉefurbo la [armena] popolo, almenaŭ kvincent jarojn, rigardis Eĉmiadzinon kiel la hejmon de sia popolo, la centro al kiu ili serĉis gvidon, senperfidan simpation, kaj praktikan helpon"[89], skribis kimra ĵurnalisto kaj politikisto W. Llewelyn Williams en sia libro pri Armenio de 1916[90].

Mabel Evelyn Elliott, la direktoro de Armena Proksim-Orienta Fondaĵo, skribis pri la longviveco de la katedralo en 1924[91]:

 
 Ŝanĝoj en tempaj aferoj batis kontraŭ la muroj de Eĉmiadzin dum dek ses jarcentoj kiel ondetoj kontraŭ granita klifo. Nun la caro falis, la sovetianoj venis. La sovetianoj eble eltenos kelkajn jarojn aŭ kelkajn jarcentojn; ĉio estas unu por Eĉmiadzin. Iam la sovetianoj foriros, kiel ĉiuj tempaj registaroj, sed Eĉmiadzin staros. 


Famaj vizitantojRedakti

Vojaĝantoj

Fruaj eŭropaj vizitantoj al Eĉmiadzin, kiuj donis priskribojn de la katedralo, inkluzivis Jean-Baptiste Tavernier[92] (antaŭ 1668), Jean Chardin (1673), Joseph Pitton de Tournefort (ĉ. 1700), James Morier (1810) –16), Robert Ker Porter (1817-20)[93] , Friedrich Parrot (1829)[94], August von Haxthausen (1843), Moritz Wagner (1843), James Bryce ( 1876), H.F.B. Lynch.[95] (1893).

Artistoj kaj humanistoj

Multaj elstaraj individuoj vizitis Eĉmiadzinon, inkluzive de rusa diplomato kaj dramisto Aleksandro Gribojedov (1828), rusa poeto Valerij Brjusov, Fridtjof Nansen (1925), armen-usona verkisto William Sarojan (1976), angla komponisto Benjamin Britten, rusa kantaŭtoro Vladimir Visockij, rus-usona poeto kaj eseisto Iosif Brodskij kaj multaj aliaj[96][97].

Religiaj gvidantoj

Gravaj religiaj figuroj kiel Patriarko Cirilo de Bulgario (1967), Ĉefepiskopoj de Canterbury Donald Coggan (1977) kaj George Carey (1993), Ilia la 2-a de Kartvelio (1997, 2003), Papo Johano Paŭlo la 2-a (2001), Bartolemeo la 1-a de Konstantinopolo (2001), Ignaco Zakka la 1-a[98] (2002), Patriarko Cirilo de Moskvo (2010), Papo Francisko (2016) vizitis Eĉmiadzinon. Papo Francisko preĝis en la katedralo la 24-an de junio. Li nomis la katedralon "atestanto pri la historio de via popolo kaj la centro, de kiu radias ĝia spiriteco"[99].

Ŝtatestroj

Gvidantoj de pluraj landoj, kiel Rusio (Vladimir Putin[100] en 2005), Francio (Jacques Chirac en 2006[101] kaj Nicolas Sarkozy en 2011[102][103], Kartvelio (Miĥail Saakaŝvili en 2004,[104], Giorgi Margvelaŝvili en 2014), Rumanio (Emil Constantinescu en 1998), Libano (Michel Aoun , 2018), Germanio (Angela Merkel[105][106], 2018), kaj reĝoj, kiel ekzemple Nikolao la 1-a de Rusio (1837)[107], Reĝo Mahendra de Nepalo (1958),[108], Karolo de Belgio (2013)[109] vizitis la katedralon kiel parto de iliaj ŝtataj aŭ privataj vizitoj al Armenio.

Heredaĵa nomoRedakti

En 2000 Unesko aldonis la Katedralon de Eĉmiadzin, la preĝejojn Sankta Ripsime, Sankta Gajane, Ŝoghakat kaj la ruinita Katedralo Zvartnoc al la listo de Mondaj heredaĵo[110].

En 2002, la katedrala komplekso kun pli ol 50 monumentoj, inkluzive de multaj ĥaĉkaroj (krucŝtonoj) kaj tomboj situantaj ĉirkaŭ la katedralo, estis listigita de la Registaro de Armenio en la listo de historiaj kaj kulturaj monumentoj de la provinco Armaviro[111].

RelikvojRedakti

 
La Sankta Lanco en Eĉmiadzin

La muzeo de la katedralo havas multajn ekspoziciaĵojn, inkluzive manuskriptojn kaj religiajn objektojn. Inter ĝiaj rimarkindaj ekspoziciaĵoj estas la Sankta Lanco, restaĵoj apartenantaj al Apostoloj de Jesuo kaj Johano Baptisto, kaj fragmento de la Arkeo de Noa[112].

Kulturaj bildigojRedakti

La monata revuo Eĉmiadzin, la oficiala periodaĵo de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin fondita en 1944, prezentas la katedralon sur sia kovrilpaĝo kiel gazeta emblemo[113].

En la filmo (1991) Mayrig , reĝisorita de franc-armena direktoro Henri Verneuil, reala filmaĵo de la katedralo montriĝas kiam Azad Zakarjan, la ĉefa rolulo kaj filo de pluvivantoj de la Armena genocido, estas pridemandita pri sia fido en katolika lernejo[114].

Sovetunio kaj Armenio eldonis poŝtmarkojn prezentantajn la katedralon respektive en 1978 kaj 2009. La katedralo estas prezentita sur la averso de la 50.000- dram-monbileto (2001)[115].

Artaj bildigojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (1999) History on the Move: Views, Interviews and Essays on Armenian Issues. Detrojto: Wayne State University Press, p. 211. ISBN 978-0-8143-2916-0.
  2. (2010) Religions of the World: A Comprehensive Encyclopedia of Beliefs and Practices, 2‑a eldono, Santa Barbara, Kalifornio: ABC-CLIO. ISBN 978-1-59884-204-3.
  3. (2010) Դպրոցական Մեծ Հանրագիտարան, Գիրք II [Great School Encyclopedia Book II] (). Erevano: Armena Enciklopedio. “Սբ Էջմիածնի գլխավոր շինությունը Մայր տաճարն է. այն հայկական առաջին եկեղեցին է...”.
  4. (2005) The Oxford History of Christian Worship. Oxford University Press, p. 147. ISBN 978-0-19-513886-3. “In a vision, Gregory was shown to build the first church in the country, in Etchmiadzin...”.
  5. Պատմաաշխարհագրական ակնարկ [Historia-geografia superrigaro] (). Armavir Province: Armenian Ministry of Territorial Administration. Arkivita el la originalo je 28an de februaro 2014. Alirita 15an de aprilo 2014. “...Վաղարշապատ (1945–1995թթ. կոչվել է Էջմիածին) քաղաքը...”.
  6. (2001) Treasures from the Ark: 1700 Years of Armenian Christian Art. Los-Anĝeleso: J. Paul Getty Museum. ISBN 978-0-89236-639-2. “...Ashtishat, 'where the first church had been built...”.
  7. (1996) Armenien: Tagebuch einer Reise in das Land des Ararat. Zuriko: Institut für Hochbautechnik ETH Zurich, p. 110. ISBN 978-3-7281-2292-6. “La katedralo de Eĉmiadzin estas laŭ Thomson nek la unua katedralo nek la unua preĝejo konstruita de Krikor. Antaŭis ĝin la preĝejo, kiun ĉi tiu konstruis ĉe Aŝtiŝat, en Okcidenta Armenio ...”.
  8. 8,0 8,1 Grigoryan 2012a, pp. 28–29.
  9. Arakelian et al. 1984, p. 205.
  10. 10,0 10,1 Sahinian, Zarian & Ghazarian 1978, p. 71.
  11. Տոն Կաթողիկե Սբ. Էջմիածնի [Feast of the Cathedral of Holy Etchmiadzin] (armene). Ararata Pontifika Diocezo. Arkivita el la originalo je 29an de marto 2014.
  12. Sahinian 1966, pp. 91–92.
  13. 13,0 13,1 Arakelian et al. 1984, p. 571.
  14. (1993) A History of the Armenian People: Pre-history to 1500 A.D. Costa Mesa, Kalifornio: Mazda Publishers, p. 64. ISBN 978-0-939214-96-9. “Following Gregory's vision, the great temple of Anahit in Vagharshapat was replaced by the cathedral of Edjmiadsin.”.
  15. Sahinian 1966, p. 84.
  16. Hmayakyan, Hasmik (2005). “Հոգևոր ավանդույթների ժառանգությունը (Պտղաբերության պաշտամունքից մինչև քրիստոնեություն) [Heritage of spiritual heritage (From fertility cult to Christianity)]”, 21st Century (armene) 2, p. 169. “Հետագայում Կաթողիկե եկեղեցին (Էջմիածինը՝ Հայաստանի քրիստոնեական առաջին տաճարը) ըստ Ագաթանգեղոսի վկայության, կառուցվում է Տրդատ թագավորի, Գրիգոր Լուսավորչի և ժողովրդի կողմից ավերված Սանդարամետի մեհյանի տեղում:”. 
  17. (1979) Հայրենագիտական էտյուդներ [Armenian studies sketches] (armene). Erevano: Sovetakan Grogh. “....Էջմիածնի Մայր տաճարը ... որտեղ գտնվում էր Սանդարամետի գետնափոր մեհյանը։”.
  18. 18,0 18,1 18,2 Hasratyan 2003, p. 267.
  19. Sahinian 1966, p. 72.
  20. (2000) The Heritage of Armenian Literature: From the Oral Tradition to the Golden Age 1. Detrojto: Wayne State University Press. ISBN 978-0-8143-2815-6.
  21. Arakelian et al. 1984, p. 572.
  22. 22,0 22,1 Hasratyan 2003, p. 268.
  23. Hasratyan 2003, p. 269.
  24. Grigorian, G. M. (1976). “Ստեփանոս Օրբելյան [Stepanos Orbeljan]”, Patma-Banasirakan Handes (armena), p. 162. 
  25. (2013) “Հայրապետական աթոռի' Վաղարշապատից Դվին տեղափոխման հարցի շուրջ [About Transfer of the Patriarchal Throne to Dvin from Vagharshapat]”, Patma-Banasirakan Handes (armene), p. 171. 
  26. (1999) Encyclopedia of Early Christianity, 2‑a eldono 1, Novjorko: Routledge, p. 227. ISBN 978-0-8153-3319-7.
  27. (2012) The Orthodox Christian World. Oxon: Casiday, Augustine, p. 47. ISBN 978-1-136-31484-1.
  28. Hacikyan et al. 2005, p. 536.
  29. Mnatsakanian 1987, p. 154: "Со дня своего основания, независимо от того, был ли храм кафедральной церковью католнкосата Армении или же католикосы находились в других местах, этот памятник вплоть до XX века являлся одной из величайших святынь армянской церкви..."
  30. (1855) An Illustrated Description of the Russian Empire. Novjorko: Robert Sears.
  31. (1958) A History of Armenia. Novjorko: Ĝenerala Armena Bonfara Unio, p. 355.
  32. Adalian 2010, p. 300.
  33. (1990) Conversion and Continuity: Indigenous Christian Communities in Islamic Lands Eighth to Eighteenth Centuries. Toronto: Pontifical Institute of Mediaeval Studies, p. 230. ISBN 978-0-88844-809-5.
  34. (2004) Slaves of the Shah: New Elites of Safavid Iran. Londono: I. B. Tauris. ISBN 978-1-86064-721-5.
  35. Ejmiatsin (9a de decembro 2011).
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 Sahinian, Zarian & Ghazarian 1978, p. 72.
  37. (1833) Researches of the rev. E. Smith and rev. H.G.O. Dwight in Armenia, Volume 2. Bostono: Crocker & Brewster, p. 94.
  38. Travels in the Central Caucasus and Bashan. Londono: Longmans, Green, and Co..
  39. Vivier-Muresan, Anne Sophie (2007). “Autour de l'Eglise Saint-Georges d'Esfahan”, Archives de Sciences Sociales des Religions (franca), p. 49–68. doi:10.4000/assr.4542. 
  40. (2012) Persia in Crisis: Safavid Decline and the Fall of Isfahan. Novjorko: I. B. Tauris, p. 179. ISBN 978-1-84511-745-0. “He [Shah Abbas] thus offered the famous Armenian cathedral of Echmiadzin near Yerevan to the pope...”.
  41. Ejmiatsin (9a de decembro 2011).
  42. 42,0 42,1 Atkin 1980, p. 120.
  43. 43,0 43,1 43,2 43,3 Behrooz 2013, p. 56.
  44. Bournoutian 1992, p. 14.
  45. Atkin 1980, pp. 120-121.
  46. M. G., Nercissian (1972). “Արևելյան Հայաստանի միացումը Ռուսաստանին [Eastern Armenia Joining Russia]”, Patma-Banasirakan Handes (armena), p. 12. 
  47. 47,0 47,1 Adalian 2010, p. 130.
  48. (2001) World Christian encyclopedia: a comparative survey of churches and religions in the modern world, Volumo 1, 2‑a eldono, p. 78. ISBN 978-0-19-510318-2. “In 1903, in the part of Armenia controlled by Russia, Armenian Orthodox churches and schools were forcibly closed and church property confiscated. The clergy resisted, and Russian police occupied Holy Echmiadzin.”.
  49. Rev. Samuel G. Wilson (Novembro 1905). “Riots and the gospel in Transcaucasia”, The Missionary Review of the World 28, p. 817. “This measure was forcibly carried out, and churches, monasteries, and even the cathedral and treasure-house at Etchmiadzin, were entered by soldiers, and the properties listed or seized.”. 
  50. (1971) The Republic of Armenia: The First Years, 1918–1919. Los-Anĝeleso: University of California Press. ISBN 0-520-01805-2.
  51. (2004) Հատընտիր [Selection] (). Erevano: Respublikana Partio de Armenio, p. 332. ISBN 99930-1-057-X. OCLC 61254330.
  52. (1985) Armenian victories at Khznavous and Sardarabad on May 23, 1918: and program for re-establishment of independent and neutral state of Armenia. Novjorko: St. Vartan Press, p. 14. ISBN 978-0-934728-15-7.
  53. (1973) The Battle of Sardarabad. Hago: Walter de Gruyter, p. 29.
  54. (2014) “Եկեղեցու սեփականության բռնագրավումը Խորհրդային Հայաստանում (1920 թ. դեկտեմբեր – 1921 թ. փետրվար) [Expropriation of church in Soviet Armenia (December 1920 – February 1921)]”, Lraber Hasarakakan Gitutjunneri (armena), p. 95–102. 
  55. (1993) Armenia and the Bible: papers presented to the international symposium held at Heidelberg, Julio 16-19, 1990. Atlanto: Scholars Press. ISBN 978-1-55540-597-7.
  56. Corley 1996, p. 9.
  57. Eastern Christianity and the Cold War, 1945–91. Abingdon, Oxon: Leustean, Lucian N., p. 190. ISBN 978-1-135-23382-2.
  58. Central Diocesan Board. (1958) Crisis in the Armenian church: text of a memorandum to the National Council of the Churches of Christ in the United States of America on the dissident Armenian Church in America. Bostono: Armenian National Apostolic Church of America, p. 22–23.
  59. Harutyunyan 1984, p. 56.
  60. Corley 1996, p. 18.
  61. Corley 1996, p. 21.
  62. (1961) Religion in the Soviet Union. Londono: Macmillan.
  63. Corley 1996, p. 25.
  64. Celebrating 1,700th Anniversary of the Consecration of the Mother Cathedral of Holy Etchmiadzin. Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, Inform-servoj (30a de januaro 2003). Arkivita el la originalo je 6a de septembro 2014.
  65. His Holiness Karekin II Declares 2003 as the Year of Holy Etchmiadzin. Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, Inform-servoj (3a de februaro 2003). Arkivita el la originalo je 6a de septembro 2014.
  66. "Գիտաժողով՝ նվիրված Սուրբ Էջմիածնի Մայր Տաճարի օծման 1700-ամյակին [Academic conference on the 1700th anniversary of the consecration of Etchmiadzin Cathedral]", 12a de septembro 2003. ()
  67. Adalian 2010, p. 298.
  68. Jordan, Robert Paul (junio 1978). “The Proud Armenians”, National Geographic, p. 873. Alirita 23a de junio 2014.. “...an extreme austere and commanding work of man...”. 
  69. Путешествие по весенней Армении: день первый [Journey through spring in Armenia: day first] (ruse). National Geographic Russia (2013). “Эчмиадзинский монастырь [...] впечатляет своим аскетизмом...”.
  70. Telfer, John Buchan (29an de majo 1891). “Armenia and Its People”, Journal of the Society of Arts XXXIX, p. 575. 
  71. (1948) Soviet Russia: the Land and Its People Volume 25, George H. Hanna (tradukisto), Novjorko: Sheridan House, p. 125.
  72. "Armenia: mountains, monasteries and a glimpse of the land of Noah", The Times, 16an de majo 2015.
  73. "Despite Ages of Captivity, The Armenians Persevere", The New York Times, 29an de februaro 1976, paĝo 287.
  74. Grigoryan 2012b, p. 9.
  75. Shahkhatunian 1842.
  76. Der Nersessian 1945, p. 95.
  77. Grigoryan 2012b, p. 20.
  78. Sahinian, Zarian & Ghazarian 1978, pp. 72–73.
  79. Մայր Տաճար > Պատմություն (). Patrina Seĝo de Montara Karabaĥo.
  80. Thierry & Donabedian 1989, p. 599.
  81. Thierry & Donabedian 1989, p. 66.
  82. (1904) Der dom zu Aachen und seine entstellung (germane). Leipzig: J. C. Hinrichs'sche Buchhandlung.
  83. Buxton 1975, p. 100.
  84. Hasratyan 2003, p. 270.
  85. (1906) Fire and Sword in the Caucasus. Londono: T. F. Unwin.
  86. (2002) {{{Titolo}}}. Santa Barbara, Kalifornio: ABC-CLIO. ISBN 978-1-57607-004-8.
  87. "Vazgen I, Head of Armenian Church, Dies at 85", The New York Times, 19an de aŭgusto 1994.
  88. (1924) Beginning Again at Ararat. Novjorko: Fleming H. Revell Company, p. 321.
  89. (1916) Armenia: Past and Present. Londono: P.S. King & Son.
  90. (1919) The Literary Digest History of the World War Volume VIII. Novjorko kaj Londono: Funk & Wagnalls, p. 38.
  91. (1880) Armenians, Koords and Turks. Londono: Samuel Tinsley & Co..
  92. (1713) Les six voyages de Jean-Baptiste Tavernier Volume 1 (france). Parizo: Pierre Ribou.
  93. (1821) Travels in Georgia, Persia, Armenia, ancient Babylonia, &c. &c. Volume 1. Londono: Longman, Hurst, Rees, Orme, and Brown.
  94. (2016) Journey to Ararat, Enkonduko de Pietro A. Shakarian, Londono: Gomidas Institute, p. 81–82. ISBN 978-1-909382-24-4.
  95. Armenia, travels and studies. Volume I: The Russian Provinces. Londono: Longmans, Green, and Co..
  96. Владимир Высоцкий: воспоминания, Давид Карапетян
  97. Ереванские этюды Иосифа Бродского. Arkivita el la originalo je 2017-01-11. Alirita 2020-10-12.
  98. "Patriarch of Antioch Visits Etchmiadzin", Asbarez, 21an de oktobro 2002. Kontrolita 22 August 2014.
  99. Visit and Prayer to the Armenian Apostolic Cathedral. Apostola Seĝo (24an de junio 2016).
  100. "Владимир Путин прибыл в Эчмиадзин [Putin vizitas Eĉmiadzin]", 25an de marto 2005. Kontrolita 22an de aŭgusto 2014. (ruse)
  101. "Ժակ Շիրակը այցելել է Մայր Աթոռ Ս. Էջմիածին [Jacques Chirac vizitas la Patrinan Seĝon de Sankta Eĉmiadzin]", A1plus, 1an de oktobro 2006. ()
  102. http://echmiadzin.asj-oa.am/8725/
  103. "Franca prezidento vizitas Armenion", 6an de oktobro 2011. Kontrolita 22an de aŭgusto 2014.
  104. http://echmiadzin.asj-oa.am/13783/
  105. "Catholicos of All Armenians Garegin II holds meeting with German Chancellor Angela Merkel", 25ande aŭgusto 2018.
  106. "Անգելա Մերկելն այցելեց Մայր Աթոռ Սուրբ Էջմիածին", 168.am, 25an de aŭgusto 2018. ()
  107. Рукописные сокровища Матенадарана - Page 7, Ашот Гарегини Абрахамян - 1959
  108. http://echmiadzin.asj-oa.am/3606/
  109. "Prince Charles visits the Mother See of Holy Etchmiadzin", 30an de majo 2013. Kontrolita 22an de aŭgusto 2014.
  110. Cathedral and Churches of Echmiatsin and the Archaeological Site of Zvartnots. UNESKO. Alirita 26an de oktobro 2013.
  111. Registaro de Armenio (2002). Հայաստանի Հանրապետության Արմավիրի Մարզի Պատմության և Մշակույթի Անշարժ Հուշարձանների Պետական Ցուցակը [List of the Immovable Historical And Cultural Monuments in the Armavir Province of the Republic of Armenia] (). Armenian Legal Information System. Arkivita el la originalo je 12an de marto 2014.
  112. (1a de julio 1996) “Muzeo de Sankta Eĉmiadzin: Longa historio”, AGBU Magazine. 
  113. "Էջմիածին" ամսագիր [Etchmiadzin monthly] (). Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin. Arkivita el la originalo je 31a de marto 2014.
  114. Mayrig/Mother (Full Movie in French). YouTube. Alirita 31a de marto 2014.
  115. Banknotes in circulation - 50000 drams. Centra Banko de Armenio. Arkivita el la originalo je 27an de marto 2014.
  116. Dish, Decorated. Usona Muzeo de Natura Historio.

BibliografioRedakti

Akademiaj artikolojRedakti

LibrojRedakti

Specifaj
  • (2003) The Etchmiadzin chronicles (angla, itala, ruda, germana, franca, armena). Erevano: Moughni Publishers. ISBN 99941-33-04-7.
  • (1911) Ս. Էջմիածնի բարեկարգութեան պէտքը [Sankta Eĉmiadzin bezonas renovigon] (). Konstantinopolo: Shant.
  • (1877) Նկարագրութիւն Մայր եկեղեցիոյն հայոց Ս. Էջմիածնի [Priskribo de la Patrina Preĝejo de Sankta Eĉmiadzin] (armena, rusa).
  • (1978) Էջմիածին [Eĉmiadzin] (armene). Erevano: Sovetakan Grogh. OCLC 19983186.
  • (1985) Eĉmiadzin (france). Erevano: Hayastan. OCLC 78980119.
  • (1988) Եկայք շինեսցուք: Պատմութիւն Ս. Էջմիածնի Մայր Աթոռի շինարարական գործունէութեան Ամենայն Հայոց Կաթողիկոս Վազգէն Առաջինի գահակալութեան շրջանում (1955–1988) [Historio de la konstruado ĉe la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin dum la regado de Katolikoso de ĉiuj armenoj Vazgen la 1-a (1955–1988)] (armene). Los-Anĝeleso: Erebuni.
  • (2007) Кафедральный собор Сурб Эчмиадзин и восточнохристианское зодчество IV-VII веков [Katedralo de Sankta Eĉmiadzin kaj arkitekturo de Orienta Kristanismo de la 4a-7a jarcentoj] (ruse). Moskvo: Locus Standi. ISBN 978-5-94428-041-1.
  • (1996) International Dictionary of Historic Places: Middle East and Africa 4. Ĉikago: Ring, Trudy, p. 250–253. ISBN 978-1-884964-03-9.
  • (1931) Էջմիածինն անցյալում: Պատմական ուսումնասիրության փորձ [Eĉmiadzin en la pasinto: Provo pri esplorado historia] (armene). Pethrat: Erevano.
  • (1978) Ս. Էջմիածին / Св. Эчмиадзин / St. Etchmiadzine (armena, rusa kaj franca). Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin. OCLC 47168540.
  • (1842) Ստորագրութիւն Կաթուղիկէ Էջմիածնի եւ հինգ գաւառացն Արարատայ [Priskribo de la katedralo de Eĉmiadzin kaj la kvin distriktoj de Ararato], 2 volumoj (). Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.
  • (1910) Էջմիածնի տաճարը: Ճարտարապետական եւ հնագիտական հետազօտութիւններ [Katedralo de Eĉmiadzin: Arkitekturaj kaj arkeologiaj studoj] (armene). Tbiliso: Aganiants Publishing.
  • (1890) Նկարագրութիւն Սուրբ Էջմիածնի Մայր տաճարի [Priskribo de la Katedralo de Sankta Eĉmiadzin] (). Vagharŝapat: Holy Etchmiadzin Cathedral Publishing. OCLC 861620582.
  • (1903) Ս. Էջմիածին 303-1903: Պատկերազարդ նկարագրութիւն [Sankta Eĉmiadzin 303-1903: Ilustrita priskribado] (armene). San Lazzaro degli Armeni, Venecio: Mekitarista kongregacio. OCLC 35048877.
  • (1903) Սուրբ Էջմիածին: 1600-րդ տարեդարձ (303-1903) [Sankta Eĉmiadzin: 1600a datreveno (303-1903)] (armene). Sankt-Peterburgo: Pushkinean Aragatip. OCLC 46338801.
Ĝeneralaj