Katedralo de Kolonjo

Monda heredaĵo de UNESKO

La katedralo de Kolonjo (germane Kölner Dom, oficiala nomo Hohe Domkirche St. Peter und Maria ("alta katedrala preĝejo Sanktaj Petro kaj Maria") - estas katolika preĝejo en la historia centro de la germana urbo Kolonjo kaj la katedralo de la katolika diocezo Kolonjo. La patronoj de la katedralo estas Simono Petro kaj Maria, la patrino de Jesuo.

Katedralo de Kolonjo
katolika katedralo • vidindaĵo [+]

Koordinatoj50° 56′ 29″ N, 6° 57′ 30″ O (mapo)50.9413888888896.9583333333333Koordinatoj: 50° 56′ 29″ N, 6° 57′ 30″ O (mapo)
Areo2,58 km² (258 ha) [+]

Estiĝo1248

Katedralo de Kolonjo (Nordrejn-Vestfalio)
Katedralo de Kolonjo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio

Map
Katedralo de Kolonjo

Vikimedia Komunejo:  Cologne Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Signifo redakti

 
Fotokummetaĵo
 
kompleta bildo de la okcidenta fasado
 
la katedralo dum vespero
 
kaj dumnokte
 
katedralo, ĉefstacidomo kaj hohencolerna ponto de supre

La katedralo de Kolonjo havas altecon de 157,38 metroj. Ĝi estas, post la katedralo de Ulm, la dua plej alta preĝeja konstruaĵo de Eŭropo kaj la tria plej granda de la mondo.

La katedralo situas en distanco de proksimume 250 metroj okcidente de la rivero Rejno ĉe la eksa norda limo de la antikva romia urbo Kolonjo. Laŭ la nuntempa urba arkitekturo, rekte najbaras la trajna ĉefstacidomo de la urbo, la muzeo Ludwig, romia-ĝermana muzeo, kaj la fervoja hohencolerna ponto, kiu okcidente-oriente superpontas la riveron.

La konstruaĵo troviĝas sur monteto pli-malpli 17 metrojn super la rivera nivelo, kaj ankaŭ plurajn metrojn super la ĉirkaŭaj stratoj, kaj nuntempe prezentiĝas kvazaŭ starante sur betona konstruaĵo, kiu ĉirkaŭ la katedralo kreas vastan placon. La preĝejo bonorde havas poŝtan adreson, kiu estas Domkloster 4.

La kolonja katedralo estas la tutmonde tria plej granda katedralo en gotika arkitektura stilo – post la katedraloj de Sevilo en Hispanio kaj Milano en Italio. Multaj artohistoriistoj en ĝi vidas unikan harmonian realigon de ĉiuj konstruaj elementoj kaj dekoraĵoj de la mezepoka-gotika arkitekturo. La katedralo dum la jaro 1996 registriĝis en la listo de la monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESKO.

Inter la jaroj 1880 kaj 1884 la katedralo estis entute la plej alta konstruaĵo de la mondo. Krome temas pri la plej populara turisma vidindaĵo de Germanio: dum la jaro 2001 nombriĝis kvin milionoj da vizitantoj, kaj dum la jaro 2004 ses milionoj da vizitantoj el ĉiuj partoj de la mondo.

Antaŭaj konstruaĵoj redakti

Antikva kaj frumezepoka arkitekturo redakti

 
frukristana baptejo oriente de la katedrala ĥorejo

Dum arkeologiaj fosadoj sub la katedraloj estis trovitaj restoj de romiaj loĝdomoj de la 1-a ĝis 4-a jarcentoj. Fine de la 4-a aŭ komence de la 5-a jarcento sub la ĥorejo de la nuntempa katedralo ekestis 30 ĝis 40 metrojn longa halo, kiu eble jam estis absida preĝejo. Post jarcento tiu konstruaĵo anstataŭiĝis pere de simile granda konstruaĵo, kiu havis tombejojn de frankaj regantoj kaj probable jam estis preĝejo. Dum la dua duono de la 6-a jarcento ekestis tria konstruaĵo, kiu klare rekoneblas kiel kristana preĝejo. La konstruaĵo ĝis la jaro 800 pli kaj pli ampleksiĝis. El la 6-a jarcento konserviĝis frukristana baptejo oriente de la nuna katedrala ĥorejo kun okangula bapta baseno.

Malnova katedralo redakti

La "malnova katedralo" estis la konstruaĵo, kiu senpere antaŭis la nunan katedralon. Ĝi inaŭguriĝis la 27-an de septembro 873. Arkeologiaj fontoj indikas, ke ĝi konstruiĝis dum pli ol 70 jaroj, kaj ke la konstruaj laboroj do komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 800.

Tiu katedralo havis longan centran navon kaj ĉe ambaŭ finaĵoj pli malgrandajn transversajn navojn. Ĝi estis la modelo por multaj aliaj preĝejoj de la epoko en tuta Eŭropo. En la katedralo admireblis la tiel nomata Gero-kruco, la dua plej aĝa granda ligna skulptaĵo de tuta Eŭropo kreita post la antikva epoko. Ĝi verkiĝis dum la 10-a jarcento kaj altas 2 metrojn.

Dum la jaro 1248 oni planis iom post iom malkonstrui la malnovan katedralon por havi spacon por komenci la konstruan laboron pri la nova katedralo. Dum provo forigi la orientan ĥorejon per brulado tamen akcidente brule detruiĝis preskaŭ la tuta konstruaĵo. La okcidenta flanko estis provizore riparita, por havi lokon por kristanaj diservoj, sed energie oni samjare, pli intense ol planite, komencis la konstruon de la nova, nuntempa katedralo.

Nova katedralo redakti

 
la nefinita katedralo ĉirkaŭ la 1824.
 
la katedralo mallonge antaŭ la finkonstruo dum la jaro 1880

La konstruo de la nuna gotika katedralo evoluis en du epokoj. La unua konstruofazo komenciĝis la 15-an de aŭgusto 1248. Ekde 1510 iom post iom ĉesis la konstrulaboroj je la katedralo, la lasta sciigo pri konstruado devenas el 1528. La dua fazo komenciĝis en 1823 kaj daŭris ĝis la finkonstruo de la katedralo en 1880.

Unua Konstrufazo: 1248 ĝis 1530 redakti

Kolonjo tiutempe havis duonmilionon da enloĝantoj kaj estis senkonkurence la plej granda urbo de la mezepoka Eŭropo – komerca metropolo. La 23-an de julio 1164 la kolonja ĉefepiskopo alportis la relikvojn de la sanktaj tri reĝoj, salutintaj la novnaskitan bebon Jesuo, de Milano al Kolonjo. La imperiestro Frederiko la 1-a de la germanlingva Sankta Romia Imperio nomis la relikvojn donaco al sia kanceliero. La relikvoj altiris amason da pilgrimantoj al la kolonja katedrelo, kiuj estis tro multaj por la malnova preĝeja konstruaĵo kaj fortigis la planon krei pli grandan, vere metropolan katedralon.

La gotika konstruaĵo komenciĝis la 15-an de aŭgusto 1248. La uzitaj ŝtonoj plejparte venis el la proksima montaro Siebengebirge oriente de Bonno. Modelo estis la katedralo de Amiens en Francio. Post kiam Kolonjo dum la jaro 1288 fakte iĝis libera imperia urbo, ne plu posedaĵo de la katolika episkopo de Kolonjo (kiu daŭre posedis la tutan kompletan regionon), la konstruata konstruaĵo plue formale restis la rezidejo de la ĉefepiskopo, sed li vizitis sian rezidejon malofte. La ĥorejo inaŭguriĝis la 27-an de septembro 1322, kaj la relikvoj de la sanktaj tri reĝoj estis transportitaj tien.

Dum 1410 la suda turo ricevis sian duan etaĝon, kaj sur ĝi dum 1418 en ligna kadro pendiĝis granda katedrala sonorilo. Fine de la 15-a jarcento pli kaj pli malintensiĝis la laboroj pri la katedralo, post la jaro 1530 la laboroj tute ĉesis. Pluraj epidemioj estis malforigintaj la urban loĝantaron, la reformacio malfortigis la pozicion de la katolika eklezio kaj la pilgrimantoj forte malpliiĝis, kio rezultigis fortajn financajn problemojn por la giganta preĝeja entrepreno.

Dum pli ol 300 jaroj la nefinita katedralo dominis la urban silueton. Ĝis la jaro 1868 sur la nefinita suda turo troviĝis konstrua gruo el la 14-a jarcento, kiu dum jarcentoj ne plu estis uzita, sed ne forprenita. La urbanoj ekŝercis, ke la mondo pereos kiam la katedralo pretiĝos (sed tio neprobablas...).

Konstruestroj de la unua konstrufazo redakti

Dua Konstrufazo: 1823 ĝis 1880 redakti

 
la katedralo dum 1900

Dum 1814 la arkitekto Georg Moller en Darmstadt retrovis unu duonon de la pli ol 4 metrojn granda historia fasadoplano pri la katedralo, kaj la alian duonon dum 1816 retrovis lia kolego Sulpiz Boisserée en Parizo. Komence de la 19-a jarcento krome la epoko de romantikismo fortigis la publikan intereson pri la mezepoko kaj repopulariĝis la nefinita katedrala konstruaĵo. La 4-an de septembro 1842 rekomenciĝis la konstruaj laboroj. Multaj privatuloj donacis monon por la projekto, kaj ankaŭ la ŝtato Prusio, kiu estis konkerinta la okcidentan provincon Rejnlando kun ĝia centro Kolonjo, kontribuis al la kostoj. Dum la jaro 1880 la katedralo estis finkonstruita, pli ol 600 jarojn post la komenco de la konstruaj laboroj. La pezo de la konstruaĵe uzataj ŝtonoj ampleksas proksimume 300.000 tunojn. La 157,38 metrojn alta preĝejo dum kvar jaroj estis entute la plej alta konstruaĵo de la mondo: fine de la jaro 1884 la rekordon transprenis la 169,3 metrojn alta Vaŝingtona Monumento.

La fino de la katedrala konstruo la 15-an de oktobro 1880 estis celebrata per granda festo, kiun Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la naŭ jarojn pli frue fondita Germana Regno, uzis por publika memprezento kaj naciisma reprezentado. La festo tamen okazis dum la epoko, en kiu la prusia ŝtato en Germanio favorigis la protestantisman eklezion kaj luktis kontraŭ katolikaj institucioj. La oficanta kolonja ĉefepiskopo Paulus Melchers estis en ekzilo, kaj multaj el la plejgrandparte katolikaj kolonjanoj bojkotis la akcepton de la protestantisma imperiestro.

Konservo redakti

Dum la Dua Mondmilito la katedralo forte damaĝiĝis, interalie per la trafo de pli ol 70 bomboj. Brulojn kaŭzitajn de la bomboj pluraj helpantoj poziciigitaj en la konstruaĵo tuj estingis, sed tamen la fizikaj damaĝoj pro la eksplodoj kolapsigis plurajn tegmentajn volbaĵojn. La fera tegmenta skeleto restis stabila. Post la milito 95 procentoj de la kolonja urbocentro estis detruitaj, kaj inter la ruinoj la nur parte detruita katedrala skeleto fantome elstaris. Dum 1948 komenciĝis la rekonstruo, kaj ekde la jaro 1956 la kadedralo denove taŭgis por diservoj.

Nuntempe aparte mediaj problemoj damaĝiĝas la katedralon. Acida pluvo atakas la ŝtonan substancon, kaj la motoraj gasoj de la urbocentra trafiko malheligas ĝin. Daŭre la katedralaj skulptistoj renovigas unuopajn fasadajn elementojn, kaj luktas rapidi pli ol la mediomalpura detruo.

Iom da fotaj impresoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti