Katedralo de Kristo Savinto

katedralo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Moskvo, Rusio

La katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, Rusio (ruse Кафедральный Соборный храм Христа Спасителя) estas plej granda preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ĝia plej alta punkto atingas 105 metrojn. En ĝi samtempe povas preĝi 10 000 homoj.

Katedralo de Kristo Savinto
ortodoksa katedralo • detruita kirko • vidindaĵo • rekonilo [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 44′ 40″ N, 37° 36′ 20″ O (mapo)55.74444444444437.605555555556Koordinatoj: 55° 44′ 40″ N, 37° 36′ 20″ O (mapo)

ArkitektoKonstantin Thon

Estiĝo19-a de aŭgusto 2000
konsekro1883
Poŝtkodo119019 [+]

Katedralo de Kristo Savinto (Moskvo)
Katedralo de Kristo Savinto (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando

Map
Katedralo de Kristo Savinto

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Christ the Saviour [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
arkitekto K.Thon, pentris Karl Brjulov en 1820

Ĝi estis konstruata dum kvardek kvar jaroj laŭ projekto de la arkitekto Konstantin Thon por danki Dion en venko super napoleona Francio. La 26-an de majo 1883 la katedralo estis konsekrita kaj tie okazis la unuaj diservoj.

La 5-an de decembro 1931 laŭ ordono de la registaro de Sovetunio la katedralo estis detruita ĝisfunde. Ekde 1960 ĝis 1994 ĉi-loke funkciis la sporta malkovrita baseno kun varmeta akvo destinita ĉefe por vintra naĝado.

En 2000 honore al tiama jubileo de Mesio la katedralo de Kristo Savinto estis restarigita. Nun denove ĝiaj blankaj muroj kaj kvin orumitaj kupoloj estas videblaj el diversaj lokoj de la urbo.

La 21-an de februaro 2012 kvar feministinoj el Pussy Riot organizis prezentaĵon en la katedralo, tiamaniere esprimante sian nekonsenton kun politiko de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Malgraŭ amasaj opoziciaj subtenaj aranĝoj ili estis enprizonigitaj.

Meze de 2012 Socio por defendado de rajtoj de konsumantoj (ruse ОЗПП) alvokis rusian juĝistaron deklarinte ke en la preĝejo la Rusa Ortodoksa Eklezio nelaŭleĝe faras komercan agadon. La juĝistaro decidis ke tiu agado ne estas komerco sed nur donacoj post oferado de mono[1].

Referencoj redakti

  1. Komercon en la katedralo oni nomis donacadon. Arkivita el la originalo je 2013-03-13. Alirita 2013-03-21.

Eksteraj ligiloj redakti