Malfermi la ĉefan menuon
Katedralo de Mönchengladbach Sankta Vito

La Katedralo de Mönchengladbach Sankta Vito estas katolika preĝejo en Mönchengladbach. Ekde 974 ĝis la jaro 1802 la katedralo estis la abato-preĝejo de la benediktana abatejo Gladbach. En 1974 papo Paŭlo la 6-a rangaltigis la preĝejon okaze de la 84-a Germana Katolika Foiro en Mönchengladbach kaj de la 1000-jara festado de la abateja fondado al papa malgranda baziliko.

La preĝejohalon karakterizas frugotika ĉefa navo kaj la altgotika ĥorejo, kiuj per sveltaj kaj noblaj formoj konsistigas la arĥitekturan kulminon de la interno. Ĝin starigis konstruestro Majstro Gerardo, kiu ankaŭ estis la unua konstruestro de la katedralo de Kolonjo La riĉe ornamitaj kolonoj kaj murarkaĵoj de la abatokapelo en la supra turetaĝo estas per sia ekestoj en la epoko de la Ŝtaŭfoj plej gravaj por la Rejnlando.

51.1923611111116.4316666666667