Katedralo de Monrealo
La Katedralo de Monrealo (en la itala, Duomo di Monreale) estas unu el la plej grandaj atingoj de normanda arto en la mondo. Estas rimarkinda ĝia fuzio kun la araba arto, kiu regis en Sicilio antaŭ la konkero de la insulo fare de la normandoj. La katedralo estis fondita en 1172 de Vilhelmo la 2-a de Sicilio, kaj tre baldaŭ konstruis benediktanan monaĥinejon. La katedralo estas fama pro la imponaj oraj mozaikoj, kiuj kovras ĝian internon, kie oni povas vidi scenojn de la Malnova Testamento kaj de la Nova Testamento.
Katedralo de Monrealo | ||
---|---|---|
katedralo, malgranda baziliko [+] | ||
Koordinatoj | 38° 4′ 55″ N, 13° 17′ 31″ O (mapo)38.08185833333313.292066666667Koordinatoj: 38° 4′ 55″ N, 13° 17′ 31″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,02 km² (2 ha) [+] | |
Areo | 0,02 km² (2 ha) [+] | |
Estiĝo | 1172 | |
Katedralo de Monrealo | ||
Vikimedia Komunejo: Cathedral (Monreale) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La klostro, apud la katedralo, estas subtenata de 228 kolonoj, ornamitaj profuse, kaj ellaboritaj per tre detalaj kapiteloj. Sur ĉi tiuj estas apogitaj arkoj kiuj indikas fortan araban inspiron.
En julio 2015, la ensemblo "Palermo araba-normanda kaj la katedraloj de Cefalù kaj Monreale" estis inkludita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko. (kun ID 1487-009).