Katedralo de Sevilo

Monda heredaĵo de UNESKO

La Katedralo Sankta Maria de la Seĝo de Sevilo estas la katedralo el gotika arĥitekturo plej granda en la mondo. En 1987 estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO. La metropolita urbodomo estas ĝia administranto dum la 7 jarcentoj da historio de la katedralo.

Katedralo de Sevilo
katolika katedralo
katolika katedralo [+]

LandoHispanio

SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)37.385742159631-5.9930955622969Koordinatoj: 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)

Longo135 m
Larĝo100 m
Areo0,02 km² (2,4 ha) [+]

Ekkonstruo1401
Finkonstruo1519
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro1987 (11)
Numero383
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriterioji, ii, iii, vi

Katedralo de Sevilo (Sevilo)
Katedralo de Sevilo (Sevilo)
DEC
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Katedralo de Sevilo

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Seville [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Sevilo

Por la ekleziaj celoj okazas ĉiutaga meso, la celebrado de la festoj de la Korpo de Kristo kaj de la Senmakula Koncipiĝo kaj oni ankaŭ zorgas pri la kultado al la Virgulino de la Reĝoj. En tiu ĉi templo ankaŭ troviĝas la restaĵoj de Sankta Fernando Reĝo, patrono de la urbo.

Reĝa Kapelo de la Katedralo de Sevilo estas kapelo situanta en la ĉefa parto de la Katedralo de Sevilo apartenanta al la Katolika Eklezio. En ĝi estas enterigitaj Fernando la 3a, Alfonso la 10a kaj Petro la 1-a de Kastilio, inter aliaj membroj de la leon-kastilia nobelaro. En la kapelo ankaŭ troviĝas la bildo de la Virgulino de la Reĝoj, patronino de la urbo Sevilo.