Katedralo de Verden

La Katedralo Sanktaj Maria kaj Cecilia (germane: Dom St. Maria und Cäcilia estis la katedralo de la iama romkatolika episkopujo Verden; post enkonduko de la reformacio en Verden en la jaro 1568 ĝis la Vestfalia Paco 1648 sidejo de la luteranaj princepiskopoj de Verden. Nun ĝi loĝigas la protestantan-luteranan paroĥon de Verden.

Katedralo de Verden
Luterana katedralo [+]
Koordinatoj52° 55′ 2″ N, 9° 13′ 43″ O (mapo)52.91729.228483Koordinatoj: 52° 55′ 2″ N, 9° 13′ 43″ O (mapo)

Estiĝo1290

Katedralo de Verden (Malsupra Saksio)
Katedralo de Verden (Malsupra Saksio)
DEC
Lokigo de Malsupra Saksio en Germanio

Map
Katedralo de Verden
Vikimedia Komunejo:  Dom St. Maria und Cäcilia (Verden) [+]
vdr
Suda vidaĵo
Nordokcidenta vidaĵo

Konstruhistorio redakti

La romanika katedralo el la 12-a jarcento viktimiĝis pro brulego je la fino de la 13-a jarcento. De ĝi konserviĝis nur la malsupraj etaĝoj de la masiva turo.

La unua konstrufazo de la gotika katedralo daŭris de 1290 ĝis 1323. Tiutempe ekestis la haloĥoreja ĉirkaŭirejo, la transversa navo kaj la unua navero de la laŭlonga domo. Ekde 1473 ĝis 1490 oni alkonstruis la restajn tri laŭlongdomajn naverojn.

Dum renovigo en 1829 sub estrado de konstruestro Leo Bergmann oni forigis ŝanĝojn el renesanco kaj baroko kaj regotikigis la katedralon laŭ romantisma spirito. La ĥorejo ricevis je tio novgotikan ĉefaltaron.

Priskribo de la konstruaĵo redakti

La laŭlonga domo (tegmentokresto altas 38 metrojn) estas trinava halo kun kvar naveroj. La ĥorejo havas same altan ĉirkaŭirejon. La transversa navo estas mallonga, la navokruciĝo kvadrata. La murojn de ĥorejo kaj laŭlonga domo ordigas grandaj ornamripaj fenestroj kaj apogopilastroj. La transversnavaj fasadoj belas pro abunde ornamriĉaj brikogabloj. La internon strukturas rondpilastroj kun fortikaj bendarkoj kaj maldikaj faskokolonoj.

Taksado redakti

La tuta aperaĵo de la konstruaĵo estas malgraŭ longa konstrutempo unueca. La katedralo estas halopreĝejo kun la supozeble plej malnova haloĥora ĉirkaŭirejo en Germanujo. Arĥitekture la katedralo sin apogas sur la katedraloj de Reims kaj Minden. Ĝi mem ankaŭ estis modelo por diversaj preĝejoj, interalie por la preĝejo Sankta Johano en Lüneburg kaj por la ĥorejo de la katedralo de Lübeck.

Literaturo redakti

  • Urs Boeck k.a.: Der Dom zu Verden (DKV-Kunstführer 394). Deutscher Kunstverlag, Munkeno 2001
  • Adolf E. Hofmeister: 500 Jahre gotischer Dom zu Verden. Dokumente zur Geschichte des Verdener Domes. Domgemeinde, Verden 1990
  • Ernst Andreas Friedrich: Der Dom zu Verden, S.54-56, en: Wenn Steine reden könnten, volumo 3, Landbuch-Verlag, Hanovro 1995, ISBN 3-7842-0515-1.

Eksteraj ligiloj redakti