Katedralo de Wetzlar

La katedralo de Wetzlar (germane Dom Unserer Lieben Frau) estas unu el la atributoj de Wetzlar kaj samtempe la plej granda preĝejo de la urbo. La iama monaĥopreĝejo kaj nuna paroĥopreĝejo staras sub patroneco de Sankta Maria. Fakte ĝi ne estas katedralo proprasence, ĉar ĝi neniam estis sidejo de episkopo. La nomo katedralo tamen venkis fine de la 17-a jarcento, post kiam la ĉefepiskopo de Treviro en 1671 estis transpreninta la oficon de preposto. La katedralo de Wetzlar[1] estas nun la plej aĝa preĝejo en la teritorio de la protestanta eklezio en Rejnlando, kiun katolikoj kaj protestantoj komune uzas.

Katedralo de Wetzlar
plurkonfesia preĝejo [+]
Koordinatoj50° 33′ 21″ N, 8° 30′ 7″ O (mapo)50.5558338.501944Koordinatoj: 50° 33′ 21″ N, 8° 30′ 7″ O (mapo)

Estiĝo1230

Katedralo de Wetzlar (Hesio)
Katedralo de Wetzlar (Hesio)
DEC
Lokigo de Hesio en Germanio

Map
Katedralo de Wetzlar
Vikimedia Komunejo:  Wetzlarer Dom [+]
vdr
Katedralo de Wetzlar

En la 14-a jarcento oni volis anstataŭi kaj pligrandigi la romanikan konstruaĵon de la katedralo de Wetzlar per preĝejo de gotika arĥitekturo, kio laŭkutime okazis per starigo de novkonstruaĵo ĉirkaŭ la antaŭan konstruaĵon ne jam malkonstruitan. Apartaĵo de la katedralo de Wetzlar estas, ke la konstruaĵo restis nefinita en ĉi tiu alikonstrua fazo kaj la diversaj enkapsuligitaj konstrupartoj restis parte konserviĝintaj.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-13. Alirita 2021-08-14.