Kategorio-Diskuto:Teritoria dispozicio

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Kial ne nomi la kategorion "pejzaĝa arkitekturo", tiel kiel vastega plimulto de la koncernaj alilingvaj kategorionomoj faras? En la termino "pejzaĝa arkitekturo" la vorto "arkitekturo" ja uziĝas en iom vasta senco, sed tamen la termino pli simple kompreneblas sen komparo de diversaj lingvoj ol la kripta vortumo de "dispozicio de teritorio". Ĉiu vortaro informas ke en Esperanto dispozicio estas aŭ jura klaŭzo, aŭ medicina stato, kiu favorigas aŭ malfavorigas certan malsanon, aŭ en muziko estas la tuta instalaĵo de orgeno. Nenio el tiuj tri klarigoj de faka lingvaĵo iel ajn taŭgas por tio, kio estas en tiu ĉi kategorio - se inventi iun novan terminon, kiu enhavas la silabojn "dispo", eble permeseblus inventi ion kiel "disponado pri teritorio" - sed kial inventi ion tute novan? Multe pli simplas kopii el la aliaj lingvoj la kategorionomon "pejzaĝa arkitekturo". ThomasPusch (diskuto) 18:42, 1 jun. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Teritoria dispozicio".