Ĉeno

(Alidirektita el Kateno)

Ĉeno estas longa aro da etaj metalaj konsisteroj kunigitaj inter si (1-a al 2-a, 2-a al 3-a, ..., kaj ofte lasta al 1-a).

Ĉeno de ŝipo.
Sade enkatenigita.

Laŭ Francisko Azorín Ĉeno estas Ligilo konsistanta el ringoj, objektoj, aĵoj, kunligitaj unu kun alia.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kathema (kateno, koliaro) kaj de tie la latina catena. Li aldonas teknikajn terminojn por ĉentipoj aŭ rilataj konceptoj, nome senfina ĉeno, mezurĉeno, florĉeno, homĉeno, ĉenero, ĉeneto, ĉeni, enĉeni, deĉeni.[2]

Kateno redakti

Kateno estas tre ofte indikita kiel sinonimo de ĉeno, ĉar ambaŭ signifas serion da ligitaj eroj kiu utilas por ligi forte. Sed por kateno, estas pli forte la negativa nuanco de malliberigo, dum por ĉeno estas pli forta la nuanco pri forta ligo kaj serio da eroj ne nepre por malliberigo, kiel ĉe montoĉeno, leterĉeno ktp. Tiele NPIV por ĉeno indikas Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia, Similforma objekto, uzata por diversaj servoj, kaj Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj, krom aliaj teknikaj uzoj.[3] Do, ne aperas la nocio pri malliberigo, dum oni indikas diversaj servoj. Male por kateno, oni indikas Fortika ĉeno, uzata por ligi la malliberulojn k malhelpi ilin forkuri, kaj Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp,[4] kaj en ambaŭ priskriboj, unu specifa kaj alia ĝenerala aperas la negativa nuanco. Tiu klarigo necesas, ĉar en kelkaj lingvoj ambaŭ vortoj tradukeblas simile, kaj en kelkaj kuntekstoj eĉ en Esperanto mem ambaŭ povas funkcii.

Laŭ Francisko Azorín Kateno estas Ferligilo; fortika ĉeno uzata por ligi malliberulojn.[5] Kaj li indikas etimologion el la latina catena. Li aldonas terminojn kateni, por ligi per kateno; kaj enkatenigi.[6]

Priskribo redakti

Oni kutime uzas ĉenon por transdoni turnan momanton de unu denta rado al alia.

La larĝterenan uzon de la ĉenoj pravigas sia multflanka, favora ecaro, el kiuj la plej gravaj estas:

  • transporto de granda tirforto en malgranda spaco kaj senglate,
  • favora efikeco de fortotrasporto, kiu ĉe bona lubrikado estas ĝis 98%,
  • relative alta allasebla funkcitemperaturo,
  • altrgrada malsentebleco kontraŭ la eksteraj efikoj,
  • diversaj ekipaĵoj esatas facile almunteblaj, kaj multflanke utiligeblaj.

Kiel malavantaĝo oni devas mencii, ke la ĉenoj malbone toleras la dinamikan streĉon; kaj oni devas eviti la uzon je malalta temperaturo (sub 0 oC), ĉar tiam signife altiĝas la sentebleco kontraŭ dinamikaj efikoj. Tiu pli lasta signifas, ke la ŝarĝon de la ĉenoj sub frostopunkto oni devas redukti. Plua malavantaĝo estas la granda pometra pezo, kaj erodiĝemo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
  2. Azorín, samloke.
  3. NPIV [1] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  4. NPIV [2] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  5. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 108.
  6. Azorín, samloke.