Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Kateri Tekakvida. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Katarina.

Kateri (Katerina) TEKAKVIDA (naskiĝis en 1656, mortis la 17-an de aprilo 1680) estis indiĝena monaĥino, kiu fariĝis la unua oficiala sankta indiĝena amerikanino en la historio de Romkatolikismo[1]. Ŝi naskiĝis en Ossernenon, mohoka vilaĝo proksime de la nuna Auriesville, Novjorkio. Ŝia patro estis mohoka tribestro; la patrino estis abnakia katolika militkaptito. Kateri Tekakvida suferis variolon kiam ŝi estis tre juna (ĉ. 5-jara) kaj la malsano lasis malbelegajn makulojn sur ŝia vizaĝo. La epidemio ankaŭ mortigis ŝiajn gepatrojn, sed ŝin adoptis la onklo, kiu mem estis klanestro de la testuda klano. Tamen, ĉar la patroj (kaj la genera kaj la adopta) estis tribestroj, multaj junuloj laŭdire sopiris edzinigi ŝin, sed ŝi ĉiujn rifuzis pro deziro resti virga. Ŝi interesiĝis pri katolikismo, kaj konvertiĝis, kio kaŭzis malakcepton pri ŝi flanke de la mohoka popolo, kiuj restis en la propra triba religio. En 1666 franca armeo sub Alexandre de Prouville detruis ŝian hejman vilaĝon, kaj la klano transloĝiĝis al loko apud nuna Fonda (Novjorkio) ĉeborde de la Mohokrivero. Tie ŝin baptis jezuita pastro Jacques de Lamberville.

Sankta
Kateri Tekakvida
Persona informo
Kateri Tetakwithas
Naskiĝo 1-an de januaro 1656 (1656-01-01)
en kantono Montgomery
Morto 17-an de aprilo 1680 (1680-04-17) (24-jaraĝa)
en Kahnawake
Tombo Kahnawake vd
Religio katolika eklezio vd
Etno MohokojAlgonkenojIndianoj vd
Lingvoj mohoka vd
Ŝtataneco Kanado vd
Profesio
Okupo romkatolika monaĥino vd
En TTT Oficiala retejo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La plej frua pentraĵo pri Kateri Tekakvida, ĉ. 1690

Ŝi poste fuĝis al Kebekio, kie ŝi loĝis en religia komunumo en Kahnawake. Ŝi mortis en 1680.

Oni komencis la procezon de kanonigado en 1884, kaj en 1980, la 300-jara datreveno de ŝia morto, papo Johano Paŭlo la 2-a oficiale beatigis ŝin. En 2006 en Vaŝingtonio laŭdire okazis la miraklo bezonata por ŝia sanktuliĝo. La 21-an de oktobro 2012 papo Benedikto la 16-a deklaris ŝin sankta.[2]

Ŝi estas la patronino de indianoj kaj ekologiistoj. Ŝia festotago estas la 14-a de julio en Kanado kaj la 17-a de aprilo en la cetera parto de mondo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La unua sankta amerikano (viro) estas Johano Diego Cuauhtlatoatzin.
  2. Homily of His Holiness Pope Benedict XVI (angle). Vatikano (2012-10-21). Alirita 2016-04-17. (Ankaŭ germane, hispane, france, itale, pole, portugale).