Kati Andresz
hungara aktorino
Kati ANDRESZ [andres], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andresz Kati estis hungara voĉoaktoro, aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Katalin, ties karesnomo estas Kati.
Kati Andresz | |
---|---|
Kati Andresz | |
Persona informo | |
Naskonomo | Andresz Katalin |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1955 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de decembro 2023 (68-jaraĝa) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patrino | Q124079689 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Katalin Andresz[1][2] naskiĝis la 7-an de aprilo 1955 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de decembro 2023.
Biografio redakti
Kati Andresz akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1978. Ŝia ĉefinstruisto estis Endre Marton. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét. Inter 1981 kaj 1984 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs), poste de Teatro Kisfaludy kaj Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1988 ŝi ne apartenas al teatra trupo, plej ofte ŝi estas voĉoaktoro. Ŝi ricevis voĉoaktoran premion en 2018.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Molière: Tartufo - Elmira
- Friedrich Schiller: La Rabistoj - Amália
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - florvendistino
- Eŭripido: Helena - korusestro
- Ferenc Molnár: Doktor úr - Lenke
- István Örkény: Macskajáték - S-ino Orbán
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- István, a király (1984)
- Hótreál (1987)
- Hurok (2014) - Fanni
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Claude Jade, Diane Keaton, Diane Keaton, Shohreh Aghdashloo, Liza Minnelli, Cher[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Fent a Spitzbergáknál (1978) – amikino de Olga
- Égető Eszter (1989)
- Szomszédok (serio, 1991–1996)