Katolika Esperantista Hispana Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Katolika Esperantista Hispana Asocio (KEHA) estis landa faka Esperanto-asocio. La nomo klarigas ke ĝi kombinis poresperantan kaj porkatolikan agadon en Hispanio, kaj konsekvence la asocio estis kaj ligita al Hispana Esperanto-Federacio (HEF), la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Hispanio, kaj al la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Aparte ligiĝas al la asocio la nomo Fernando de la Puente, dum la 1960-aj jaroj de KEHA kaj poste honora prezidanto, kiu en 1954 fondis la bultenon Katolika Esperantisto, asocia organo de KEHA. Tiu bulteno do ne konfuzindas kun la internacia revuo de IKUE, Espero Katolika, kiu aperas de 1903 kaj estas la plej malnova daŭre aperanta Esperanto-gazeto. Kiam la asocio finis la agadon, momente ankoraŭ ne klaras - ĉiukaze la retejo de HEF en sia listo de suborganizoj en Hispanio laŭ la stato de printempo 2025 nur listigas regionajn grupojn kaj neniujn fakajn. Kaj ĉar la vikipedia paĝo pri IKUE mem informas ke la internacia unuiĝo, kiu iam havis pli ol 10 aktivajn landajn asociojn, en la 2020-aj jaroj nur havas tri landajn sekciojn, en Ĉeĥio, Italio kaj Madagaskaro, dedukteblas la konstato ke la hispana asocio estas ĉiukaze eksa. Sed ĉar kvin internaj ligiloj en Vikpedio antaŭvidas tekston pri la, eĉ se historia, asocio, kaj tia teksto ĝis nun dum pli ol 20 jaroj ne kreiĝis, tamen miniatura teksto pri ĝi pli bonas ol tute neniu spaco en Vikipedio.