Katolika Universitato Péter Pázmány

Katolika Universitato Pázmány Péter estas privata universitato de la Romkatolika Eklezio en Hungario en Budapeŝto, Esztergom kaj Piliscsaba, kie lernas proksimume 9,000 studentoj. La universitato estas rekonita fare de la ŝtato. La hungara konata mallongigo estas PPKE.

Blazono de la universitato
Parto de la universitato en Piliscsaba

HistorioRedakti

La teologia fakultato estis establita fare de ĉefepiskopo Péter Pázmány en Nagyszombat en 1635. Depost dominado de turkoj la plena universitato translokiĝis al Buda. Baldaŭe la universitato portis la nomon pri la fondinto Péter Pázmány. Dum la socialismo tiu nomo estis forŝovita. En 1950 aparta Teologia Akademio funkciis. En 1992 oni fondis filozofian fakultaton, kiun la hungara ŝtato akceptis en la sekva jaro. En 1999 ĝi estis rekonita ankaŭ fare de Apostola Seĝo.

 
La universitato en Esztergom
 
Aerfoto pri la universitato en Piliscsaba

La universitato situas en tri urboj: la oficejo, de la rektoroj la teologia fakultato, la Juda Fakultato, la Fakultato de Informa Teknologio, kaj la Postdiplomulo-Instituto situas en Budapeŝto. La kampuso de la Vitéz János Fakultato pri Instruado estas en Esztergom. La kampuso de la Filozofia Fakultato estas en Piliscsaba. La universitato havas plurajn esplorgrupojn, institutojn, larĝan gamon de internaciaj kunlaboroj.

Elektitaj instruistojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en Katolika Universitato Péter Pázmány.
 
La universitata domo en Budapeŝto

Elektitaj studentojRedakti

FontojRedakti