Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (pole Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II (KUL), latine Catholica Universitas Lublinensis Ioannis Pauli II) estas nepublika katolika universitato en Lublin, posedanta rajtojn de publika altlernejo kaj financata de ŝtata buĝeto laŭ principoj de publikaj universitatoj. Fondita en 1918, ĝis 1928 sub la nomo Lublina Universitato, de la 16-a de oktobro 2005, surbaze de voĉdono de senato agnoskita de pola episkoparo, la universitato ŝanĝis nomon al Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". En 1938 KUL akiris rajton atribui sciencajn rangojn.
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" | ||
---|---|---|
universitato katolika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 8-a de decembro 1918 | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 14′ 52″ N, 22° 32′ 41″ O (mapo)51.24777777777822.544722222222Koordinatoj: 51° 14′ 52″ N, 22° 32′ 41″ O (mapo) | |
lando | Pollando | |
Estraro | ||
rektoro | Mirosław Kalinowski | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 20 317 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
| ||
Laŭ TTT-rangolisto de altlernejoj en la mondo okupas 38-an lokon inter 410 klasifikitaj altlernejoj en Pollando. Ĝi posedas la plej bonan teologion en Pollandon, la 4-an filozofion, la 5-an polan filologion, kaj la studdirektoj kiel juro, administracio, pedagogiko, sociologio aŭ psikologio troviĝas pli malpli ĉe la 10-a loko laŭ "Perspektywy" (Perspektivoj).
Ĝia biblioteko, kies plurjara direktoro estis Andrzej Paluchowski, disponigas interrete plurajn deŝuteblajn librojn kaj revuojn en Esperanto.
Historio
redaktiKatolika Universitato de Lublin estiĝis iniciate de pastro Idzi Radziszewski, kiu kolektis fondusojn por ekesto de katolika altlernejo en Pollando inter la pola diasporo en Peterburgo, anstataŭ likvidata de bolŝevikaj regopovoj Animzorga Akademio en Peterburgo.
Lekciistoj
redakti- Władysław Bartoszewski, ĵurnalisto, politikisto
- Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, lingvisto, esperantisto
- Czesław Biedulski, pastro, lektoro de Esperanto, elektronikisto, eldonisto, kunfondinto de Esperanto-librejo
- Franciszek Blachnicki, pastro, fondinto de katolika ordeno, persekutata
- Wojciech Chudy, filozofo-personisto, etikisto
- Leon Cyboran, spertulo pri la hinda filozofio, jogo, tradukisto el sanskrito, persekutata
- Johano Paŭlo la 2-a, papo
- Jerzy Kłoczowski, historiisto pri Mez-Orienta Eŭropo
- Andrzej Kołaczkowski, filologo, tradukisto el skandinavia lingvaro, lektoro de Esperanto
- Jerzy Korytkowski, monaĥo, poligloto, lektoro de Esperanto
- Mieczysław Albert Krąpiec, plurjara rektoro
- Etsuo Miyoshi, japana esperantisto, prezidanto de firmao Swany
- Andrzej Paluchowski, plurjara direktoro de la Biblioteko de KUL kun ties Esperanto-Librejo
- Bolesław Pylak, teologo, dioceza ĉefepiskopo, honora membro de la gildo de polaj radiestezistoj
- Ryszard Rubinkiewicz, pastro, orientalisto, spertulo pri apokrifoj
- Włodzimierz Sedlak, fondinto de pola skolo de bioelektroniko
- Tadeusz Styczeń, etikisto
- Stefan Swieżawski, filozofo, spertulo pri mezepoko
- Romuald Szeremietiew, spertulo pri militistiko, persekutata
- Mirosław Wróbel, pastro, tradukisto de Aramea Biblio, direktoro de Instituto pri Bibliaj Sciencoj
- Franciszek Tokarz, pastro, filozofo pri la hinda filozofio kaj ĉina filozofio, esperantisto
- Antoni Tronina, teologo, tradukisto de Aramea Biblio
- Maciej Stanisław Zięba, poligloto, esperantisto, filozofo pri la hinda filozofio kaj ĉina filozofio
- Edward Zwolski, historiisto pri antikva epoko, poligloto
Diplomitoj
redakti- Tadeusz Doktór, sociologo de religio
- Mieczysław Gogacz, filozofo-tomisto
- Michał Heller, pastro, kosmologo
- Józef Tadeusz Milik, pastro, orientalisto, spertulo pri manuskriptoj de la Morta Maro
- Janusz Palikot, filozofo, politikisto
- Jerzy Popiełuszko, pastro, kapelano de Solidareco, persekutata
- Edward Stachura, poeto
- Zbigniew Lew-Starowicz, psikiatro, seksologo
- Piotr Szczepanik, kantisto
- Alfred Wierzbicki, pastro, etikisto
- Stefan Wyszyński, primaso, persekutata
Someraj Lernejoj de la Pola Lingvo kaj Kulturo
redaktiEn 2019 dum plenaj du monatoj (julio-aŭgusto) okazas la 46-a Somera Lernejo de Pola Lingvo kaj Pola Literaturo. Pli ol 170 partoprenantoj el 40 landoj konatiĝos kun Pollando, ties historio kaj geografio. Ili vizitos Lublin, Sandomierz, Varsovion, Kozłówka kaj Zamość.
Interesaĵo: en la pasinta 20-a jarcento la kurson senpage partoprenis ukraina esperantistino el pola kaj aramea diasporoj el Vinico (danke al apogo de esperantistoj Krzysztof Śliwiński kaj Maciej Stanisław Zięba)
Interesaĵoj
redaktiLa 23-an de oktobro 1944 komunistaj regopovoj en Popola Pollando fondis Universitaton Maria Curie-Skłodowska en Lublin por kontraŭstari al Katolika Universitato de Lublin.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Encyklopedia 100-lecia KUL, unua volumo, p. 648, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-611-0 (unua volumo)
- Encyklopedia 100-lecia KUL, dua volumo, p. 678, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-612-7 (dua volumo)