Sauropus androgynus

(Alidirektita el Katuko)

Sauropus androgynus, nomata ankaŭ katukotropika asparago, estas arbusto kiu estas kultivata en kelkaj tropikaj regionoj de la mondo kiel folilegomo. En la ĉina la legomo nomiĝas mani cai (马尼菜); en la japana amame ŝiba (アマメシバ); en la malaja cekur manis, sayur manis, asin-asincangkok manis en la bruneja ps-in-air-asin-asin, en la taja pak waan; en la vjetnama, rau ngót; en la filipina ĉina malungaj kaj en Kerala, en Barato, madhura cheera.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sauropus andorogynus

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj, Dikotyledonae
Ordo: Malpigialoj, Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj, Euphorbiaceae
Genro: Sauropus
Specio: S. androgynus
Sauropus androgynus
(L.) MERR.

Sinonimoj:

  • Aalius androgyna (L.) KUNTZE
  • A. lanceolata (HOOK.F.) KUNTZE
  • A. oblongifolia (HOOK.F.) KUNTZE
  • A. retroversa (WIGHT) KUNTZE
  • A. sumatrana (MIQ.) KUNTZE
  • Agyneia ovata POIR.
  • Andrachne ovata LAM. EX POIR.
  • Clutia androgyna L. (bazonimo)
  • Phyllanthus acidissimus NORONHA (nom inval.)
  • P. speciosus NORONHA (nom inval.)
  • P. strictus ROXB.
  • Sauropus albicans BLUME
  • S. a. var. gardnerianus (Wight) MÜLL.ARG.
  • S. a. var. intermedius MÜLL.ARG.
  • S. a. var. zeylanicus (WIGHT) MÜLL.ARG.
  • S. convexus J.J.SM.
  • S. gardnerianus WIGHT
  • S. indicus WIGHT
  • S. lanceolatus HOOK.F.
  • S. macranthus FERN.-VILL. (nom illeg.)
  • S. oblongifolius HOOK.F.
  • S. parviflorus PAX & K.HOFFM.
  • S. retroversus WIGHT
  • S. scandens C.B.ROB.
  • S. sumatranus MIQ.
  • S. zeylanicus WIGHT
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La trunkoj atingas alton de 2.5 metroj kaj estas malhele verdaj. La folioj estas 6 ĝis 7 cm longaj kaj ovalaj.

Ĝi estas unu el la plej ŝatataj folilegomoj en Sudazio kaj Sudorienta Azio. La ŝosoj estas vendataj kiel tropika asparago. La malgrandaj floroj estas purpuraj.

La legomo havas multe da vitamino K kaj multe da provitamino A kaj vitaminoj B kaj C krom multe da mineraloj.[1]

Nutraĵo redakti

Sauropus androgynus estas bona fonto de β-karoteno α- kaj β-karotenoj kiuj estas metabolita parte al vitamino A. Planto havas multe da vitamino C. Ĝi enhavas pli ol 100 % de la taga bezono de fero (23% taga bezono) kaj zinko (10% DV).[2].

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Sauropus androgynus (L.) Merr
  2. Nguyen, Khan. (2007) Vietnamese Food Composition Table.. Hanoi: Ministry of Health, National Institute of Vietnam, p. 168.

Eksteraj ligiloj redakti