Kavango-regiono

(Alidirektita el Kavango)

Kavango-regiono aŭ simple Kavango estas unu el la 13 regionoj de Namibio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉefurbo estas Rundu, la dua plej granda urbo de Namibio.

Kavango-regiono
regiono
Lando {{{1 Namibio
Ĉefurbo Rundu
Areo 48 463 km² (4 846 300 ha)
Loĝantaro 202 694 (2001)
Denseco 4,62 loĝ./km²
Ĉefulo Johannes U Thighuru, (SWAPO)
Vikimedia Komunejo: Kavango
Retpaĝo: www.kavangorc.com.na
La nomo

La ĉefa loka etno estas la kavangoj, laŭ ili nomiĝas la regiono Kavango, same kiel la ĉefa rivero Okavango.

Geografio redakti

Kavango limas al Angolo (norde, Angola provinco Cuando Cubango), al aliaj Namibiaj provincoj (okcidente ĝis sude: Ohangwena, Oshikoto kaj Otjozondjupa), al Bocvano (sude kaj sudoriente) kaj al Namibia provinco Kaprivo (oriente).

 
Kalahari-dezerto (bruna) kaj -baseno (oranĝa)

Kavango estas norda parto de la Kalahari-baseno, altebenaĵo de ĉirkaŭ mil-metra alteco. Same kiel la tuta nordo de Namibio Kavango-regiono havas pli da pluvo, tiel ĝi estas multe pli verda ol centra kaj suda Namibio. La rivero Okavango kaj la inunditaj terenoj ĉirkaŭ ĝi estas karakteraj por la regiono. Foje troviĝas arbaroj, agrikulturo ĉefe produktas sorgon, maizon kaj legomojn.

Kavango havas plurajn naciajn parkojn: Kaudom- und Mangeti- kaj Mahango-parko.

Administra strukturo redakti

Kavango havas ok balotdistriktojn kun entute 202.694 loĝantoj:

Ekonomio redakti

La homoj vivas ĉefe de malgranda komerco, fiŝkaptado kaj agrikulturo. Viglas malgrandaj lokaj bazaroj. Iom da minado de kupro okazas ĉe Simanya kaj nafto ĉe Katwitwi.

Bildaro redakti

Notoj, referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti