Kawaii (可愛い, transskribite: tsuki, aŭ pli ofte かわいい elp. /kaw̜aii/ aŭ ĝia esperantigo Kavaja, estas japana adjektivo kiu signifas ĉefe "ĉarma", „aminda“,„dolĉa“ (可愛い), „infaneca“ aŭ „alloga“ (かわいい). La kulturo kaj la ideo transdonita per ĉi tiu vorto preterpasas la limojn de la japana insularo por etendiĝi al multaj landoj, kaŭzante pli-malpli misreprezenton de ĝia uzo, malbonan komprenon de la japana kulturo kaj/aŭ de la kultura fenomeno, foje malsame ol la realo mem en Japanio.

Modo Kawaii
Modo Kawaii

Kawaii estas tre vaste uzata en Japanio, kun malsama tono por la viroj kaj por la virinoj. La kavaja fenomeno troveblas iomete ĉie en Japanio, de la stratkomerceto ĝis grandaj entreprenoj, la registaro aŭ urbodomo. Multnombraj entreprenoj, malgrandaj kaj grandaj, uzas maskotojn kawaiiĝuru-ĉara (ゆるキャラ?) por prezenti produktojn kaj servojn al la publiko.

Historio redakti

La komenca signifo de kawaii, tiam skribita かわゆい (kawayui), devenas de la libro de Murasaki Shikibu, Genji monogatari, kie ĝi indikis la karakterizaĵojn kiuj verkas kompaton[1]. La adjektivo poste evoluis sub la formo kiel oni konas ĝin hodiaŭ かわいい samkiel en kanji 可愛い. Tiu lasta estas kunmetita de «可» signifante en tiu kunteksto «kapabla de» kaj «愛» signifante «afekcion» aŭ « amo » kiun oni povus traduki per "ĉarma". Tamen la komenca signifo permesas ankaŭ aldoni la sencon de "vundebla" aŭ "delikata" kiel infano kaj do kun la senco de "infaneca" kaj "malgranda".

Pro la revuo CUTiE fine de la 1980-aj jaroj[2], la kawaii fariĝis akceptita parto de la ina identeco de la japaninoj.

Kutima uzado redakti

 
Boeing 747 de All Nippon Airways ornamita en kawaii-stilo kun Pokémon-figuroj

La vorto kawaii povas esti uzata por bestoj, personoj (sen devige fari distingon de sekso aŭ de aĝo), objektoj, same kiel por pejzaĝoj, situacioj aŭ eĉ ĉiuĝenraj ideoj. Kawaii povas same esti uzata por priskribi personojn kiu havas «ĉarman» personecon[3] (vidu ankaŭ sub Diferenco kun "beleco").

La estetika kawaii povas ŝajni intriga ekster Japanio, ĉar ĝi estas uzata en situacioj kie ĝi povas ŝajni nekongrua, doni frivolan imprenson aŭ mankon de seriozeco, kiel en registaraj eldonoj, anoncoj de la publikaj servoj, en la armeo aŭ fare de aviadilkompanioj.

Kawaii povas esti uzata por indiki la malgrandajn rondajn aferojn. Defakte, la vorto estas tre ofte uzata por priskribi bebojn. Kawaii estas ankaŭ uzata en okazoj kie pliaĝuloj agas infanece aŭ kiam plenkreskuloj montras signojn de senkulpeco, senmaliceco aŭ aliaj trajtoj tipe infanaj. La adjektivo estas ankaŭ uzata por indiki rolulon juĝitan ĉarma.

Diferenco inter uzo de kawaii kaj la ideo de "beleco" redakti

En la japana socio, kvalifiki plenkreskan personon kiel kawaii povas esti nekongrua kaj generi iom da ĝenatecon kaj miskomprenojn. Por virino, tio povas subkomprenigi, aludi ke ŝi posedas infanan kaj naivan pensmanieron, inkluzive nematuran. Por viro, tio povas subkomprenigi ke li estas virineca.

Por indiki ideon de beleco kaj en konstrasto kun kawaii, kiu posedas konotacion de juneco kaj de senmalico («ĉarmeco»), oni uzas pli ĝuste la adjektivon ucukuŝii («mirinda») aŭ la vorton bijin «bela persono» por la virinoj, kaj la adjektivo kakkō ii («bona stilo») aŭ la vorto ikemen por la viroj.

 
かわいい! „Dolĉa“ hundo kun siaj adorantinoj.

En aliaj kulturoj redakti

Kawaii fariĝis komuna vorto en iuj lingvoj, sed ĝenerale estis uzata de junuloj kaj de la adeptoj de azia kulturo, de mangaoj kaj de animeoj.

La produktoj ĉirkaŭ la kulturo kawaii, estas ekstreme popularaj en Japanio, sed ankaŭ en Ĉinio[4], en Singapuro, en Tajvano kaj en Sud-Koreio[4].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. angle Shiokawa, Cute But Deadly: Women and Violence in Japanese Comics ; Themes and Issues in Asian Cartooning: Cute, Cheap, Mad and Sexy. Ed. John A. Lent. Bowling Green, Kentucky: Bowling Green State University Popular Press, 1999. 93–125. (ISBN 0-87972-779-9).
  2. (en) Cally Blackman (trad. Hélène Tordo),  [«100 Years of Fashion »], Parizo, La Martinière, aprilo 2013, 399 p. (ISBN 978-2-7324-5710-9, rete), p. 302.
  3. (en) Erika Geers, Glen McCabe kaj Hiromi Fumoto, Making Out in Japanese: Revised Edition, Tuttle Publishing, 2003, p. 69
  4. 4,0 4,1 (en) Nanette Gottlieb kaj Mark J. McLelland, , Routledge, 2003, paĝoj 51-58