Kazaĥio en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La kazaĥa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 94 sportistojn. Ili partoprenis en 20 fakoj. Flagtenanto de la kazaĥa teamo estis Kamŝibek Kunkabajev kaj Olga Ripakova[1] dum la malferma ceremonio respektive Kamŝibek Kunkabajev dum la ferma. La sportistoj atingis 8 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 83-an rangon.

Kazaĥio en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Kamŝibek Kunkabajev kaj Olga Ripakova[1] (malfermo)
Kamŝibek Kunkabajev (fermo)
Sportistoj 94 en 20 fakoj
Medaloj
rango: 83
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
8
Sume
8
vdr
la karateisto Darĥan Asadilov (jen en foto de 2018) gajnis unu el la 8 bronzaj medadoj por Kazaĥio, en la vira konkuro de kumiteo ĝis 67 kg

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Nacia Olimpika Komitato de la Respubliko Kazaĥio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kamŝibek Kunkabajev kazaĥe skribeblas en latina, cirila kaj araba skriptoj Qamşıbek Qoñqabayev/Қамшыбек Қоңқабаев/قامشىبەك قوڭقابايەۆ kaj Olga Ripakova, angle Rypakova, Ol'ga Rıpakova/Ольга Рыпакова/ولگا رىپاكوۆا.

Vidu ankaŭ redakti

 
Olga Ripakova, unu el la flagotenantoj en la Somera Olimpiko 2020