La Kazana ĥanlando (en la tatara: Qazan xanlığı; en la rusa: Казанское ханство) (1438-1552) estis tatara feŭda ŝtato kiu formiĝis post la disfalo de la Ora Hordo. La ĉefurbo de la ĥanlando estis Kazan. Ĝi estis fondita de la ĥano Olug Mohammed en 143738.

Kazana ĥanlando
1438 – 1552
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Mapo de la Ĥanato de Kazano en 1540.

La ĥanlando troviĝis en teritorio de la iama Bulgario ĉe Volgo. Ĝi okupis la nunajn teritoriojn de Tatarstano, Mari El, Ĉuvaŝio, Mordovio, parto de Udmurtio kaj Baŝkirio. Ĝia teritorio ampleksis teron inter riveroj Vjatka kaj Volgo, kaj etendiĝis de Okao ĝis la riverbuŝo de Belaja. Sur la teritorio de la ĥanlando loĝis multaj popoloj: tataroj, marioj, ĉuvaŝoj, udmurtoj, baŝkiroj.

En 1545-52 la ĥanlando estis konkerita fare de la Moskva ŝtato gvide de la rusa caro Ivano la Terura.