Kazano

ĉefurbo de Tatario, Rusio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kazan (apartigilo).

Kazano[1][2][3]Kazanjo[2][3] (tatare Казан [qɑˈzɑn], ruse Казань [kɐˈzanʲ]) estas urbo en Tatarstano en Rusio.

Panorama vido de la Kazana kremlo, templo Vernicle kaj rivero Kazanka
Panorama vido de la Kazana kremlo, templo Vernicle kaj rivero Kazanka
Kazano
ruse: Казань, tatare: Казан
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Казань
Lando Rusio Rusio
Aŭtonoma respubliko Tatarstano
Federacia regiono Ĉevolga federacia regiono
Konataj lokoj Moskeo Nurulla, Kremlo de Kazano
Riveroj Volgo, Kazanka
Situo Kazano
 - alteco 116 m s. m.
 - koordinatoj 55° 47′ 27″ N 49° 06′ 52″ O / 55.79083 °N, 49.11444 °O / 55.79083; 49.11444 (mapo)
Areo 525,2 km² (52 520 ha)
Loĝantaro 1 231 878 (2017)
Denseco 2 345,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1005
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 420 xxx
Telefona antaŭkodo +7 843
OKATO 92 401
Situo de Kazano enkadre de Rusio
Situo de Kazano enkadre de Rusio
Situo de Kazano enkadre de Rusio
Situo de Kazano en Tatarstano
Situo de Kazano en Tatarstano
Situo de Kazano en Tatarstano
Situo de Kazano enkadre de Eŭropo
Situo de Kazano enkadre de Eŭropo
Situo de Kazano enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kazano
Retpaĝo: www.kzn.ru
Map

Kazano estas unu el plej gravaj ekonomiaj, sciencaj, kulturaj centroj de Rusio. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo.

La interurba telefona kodo estas 843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (ekde la jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel la moskva tempo (en la jaro 2005).

En Kazano ekzistas metroo. En la urbo estas fervoja stacio.

Historio redakti

La urbo estis fondita en la jaro 1177. Sed antaŭ kelka tempo post longetaj dokumentaj kaj fosaj esploroj estis fiksita la dato de la fondiĝo de la urbo - la 31-a de aŭgusto 1005. Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1708.

Geografio redakti

La urbo estas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo, ĉe la enfluo en ĝin de la rivero Kazan-Akvo (en la tatara: Qazan-Su (Kazan-Su); en la rusa: Казанка (Kazanka)).

Loĝantaro redakti

En la jaro 1959 la urbo havis 667 mil loĝantojn. En la jaro 2002 la urbo havis 1 105,3 mil loĝantojn.

La loĝantaro por la jaro 2017 estas 1 231 878 da homoj.

Ĝi konsistas el 48,6% rusoj, 47,6% tataroj, baŝkiroj, mordvoj kaj ĉuvaŝoj.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Esperanto en Kazano redakti

En Kazano estis la strato Esperanto. Ekde de la jaro 2015 ĝi nomiĝas strato Nazarbajev. Kazano estas la naskiĝurbo de Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. En 1995 en Kazano okazis EoLA-7. En Kazano en la 1990-aj jaroj funkciis la Esperanto-klubo "Smeraldo" , kaj nune ekzistas la klubo "Rideto".

Referencoj redakti

  1. PIV
  2. 2,0 2,1 Esperanta-rusa vortaro de Bokarev "Kazan(j)·o назв. г. Каза́нь."
  3. 3,0 3,1 Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev "Kazan(j)/o геогр. Каза́нь."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti