Kazeino

kemia kombinaĵo

Kazeino estas animala proteino kiu aperas en lakto. Temas pri la plej grava laktoproteino. Ĝi gravas por la nutrado de ido, ĉar estas facile digestebla en esencajn aminoacidojn por la sintezo de aliaj proteinoj.

80 % de la proteinoj de bovina lakto konsistas el kazeino.

Kazeinon oni produktas diluante senkremigitan lakton kun akvo, al kiu oni poste aldonas aceton por ke la kazeino precipitiĝu. Kazeino povas esti industriskale produktata varmigante lakton kaj acidigante ĝin per sulfuracido.

Aplikado redakti

En pentrado oni aplikas kazeinon. Ĝi estas solvita en kalcia hidroksidonatrio por ligi kolorigaĵon. Tiel ĉi preparitaj koloroj estas veterrezistaj kaj tial escepte bone utiligeblaj por fari murprentaĵojn je seka stuko. Tiu ĉi metodo ekestis en la mezepoko kaj furoris en la murpentrado de la baroko.