Kazernoj en Meiningen

La urbo Meiningen en Germanujo estis grava loko garnizona. Pro sia funkcio kiel ĉefa kaj rezideja urbo estiĝis jam je la komenco de la 18a jarcento la unua kazerno por la soldataro de la Duklando Saksio-Meiningen. Dum la 19a jarcento sekvis aliaj soldatloĝejoj. En la kadro de plifortigo de Wehrmacht en la 1930aj jaroj aldonitis du aliaj. En la teritorio de Meiningen troviĝis do ne malpli ol ses kazernoj. Tia rolo finiĝis en 1991 kiam la lastaj taĉmentoj de la Ruĝa Armeo forlasis Turingion.

Supra kazerno / Obere Kaserne redakti

(50° 33′ 52″ N, 10° 24′ 51″ O (mapo)50.56444444444410.414166666667 )

La unua kazernokonstruo iĝis baldaŭ post la fondo de la duklando en la jaro 1718. Antaŭ la Supra pordego en la sudo de la rezideja urbo la duka registaro starigis la Supran kazernon por la Majningena kontingento de la turingia soldataro kiun oni formis kune kun la aliaj turingiaj dukaj kaj princaj landoj. Post translokiĝo instalitis samloke ekde 1882 la societo tranokteja Herberge zur neuen Heimat. En 1981 la tuto malkonstruitis pro kadukiĝo kaj oni tie metis verdan zonon.

Nova kazerno / Neue Kaserne redakti

(50° 34′ 30″ N, 10° 24′ 58″ O (mapo)50.57510.416111111111 )

Pro la seninterompa pligrandiĝdo de la Majningena kontingento la Supra kazerno space malabundis kaj oni devis konstrui novan pli grandan. Tiel la registaro simple ŝanĝis je kazerno la iamam tabakaĵentreprenon Thorbecksche Tabakfabrik. Troviĝis tiu ĉi soldatloĝejo je la komenco de Leipziger-strato sur teritorio kiun okupas hodiaŭ la iama bankejo de Reichsbank kaj la Kulisa domo de la Teatro je Meiningen. Sed jam post du dekoj da jaroj ankaŭ tiu ĉi Nova kazerno ne plu sufiĉis por la truparaj bezonoj kaj sekve ekde 1865 faritis nova kazerno kiu poste nomiĝis Hauptkaserne respektive Stadtkaserne. La Nova kazerno post la (mallibervola) loĝejŝanĝo de la armilportantoj de la Majningena kontingento al Hildburghausen en 1866 ne plu utiliĝis kaj malkonstruis oni ĝin en 1880.

Ĉefa kazerno / Hauptkaserne redakti

(50° 34′ 41″ N, 10° 25′ 11″ O (mapo)50.57805555555610.419722222222 )

 
Ĉefa kazerno ĉ. 1880
 
La nuna stato de Ĉefa kazerno

Aparte varian historian havis la Ĉefa kazerno kies alia nomo estis Urba kazerno/Stadtkaserne. Ĝin konstruis inter 1865 kaj 1867 ĉefarkitekto Otto Hoppe por la 1700 virojn nombranta Majningena kontingento. Troviĝis ĝi je la fino de Linden-aleo ĉe la tiama norda urborando; nuntempe la areo estas meze de la urbo. Sed pro la Prusia-Aŭstria Milito de 1866 ĝia funkcio aliiĝis. La duklando sub la regado de Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen), kiu samtempe estis ĉefkomandanto de la majningenaj trupoj, subtenis la planojn de la malvenkonta Aŭstra Imperio. Konsekvence okupis en aŭgusto 1866 du batajlonoj prusaj la urbon Meiningen kaj la Majningena kontingento, kiu tiam estis apud Mainz, haste reenkuris. Pro la novaj politikaj eventoj ili sen prepariĝo translokigitis je Hildburghausen. Kontraŭ la oferto je daŭra ekzisto de memstara duklando la prusoj klopodis la abdikon de duko Bernardo la 2-a. La novaj loĝantoj de la moderna Ĉefa kazerno iĝis la 1a kaj la 2a Batalionoj de la 2a Turingia infanteriregimento nr. 32. Komandanto iĝis la nova duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen). Restis la regimento surloke ĝis la neniiĝo en decembro 1918.

En 1873 jam la regimento starigis la unuajn flankajn ejojn, i.a. lazareton. En 1921 anoj de la 1a Bataliono de la 14-a Infanteriregimento de Reichswehr eniris la kazernon. De ili iĝis en 1934 la 1-a kaj la 2-a Batalionoj de la Infanteriregimento Meiningen, kiu alinomitis en oktobro 1935 Tiraljoraregimento nr. 2 submetote al la 2a Tankdivizio de la 9a Armekorpuso de Wehrmacht. La 2a Bataliono transloĝiĝis en 1936 al nove konstruita Drachenberg-kazerno. La Tiraljorregimento nr. 2 venis en 1938 sur la teritorio de la post Anschluss neniiĝinta ŝtato Aŭstrio kaj inverse venigis oni je la fino de 1938 la el eksaj aŭstraj trupoj konsistantan Tiraljorregimenton nr. 12 de la 4a Tankdivizio.

Dum la Dua mondmilito venis unue la Tiraljoranstataŭiga regimento nr 81 kaj ekde 1943 la Tankgrenadiranstataŭiga bataliono nr.6 ekzistinta ĝis 1944. Ĝis la militfino estis surloke la Tanka kaj skoltada dividaĵo nr 9 kun sekcio por kandidatoj je oficireco. Post la eksieĝo de Meiningen ekde la 3a de aprilo 1945 fare de la Usona Armeo la Tanka kaj skoltada unio kaptis okazon fuĝi okcidenten en la direkto de Nurenbergo kio ebligis la rapidan formoviĝon de la usonanoj. Post la forlaso de la urbo fare de la usonaj liberigintoj kaj la ekokupo fare de sovetianoj prenis loĝeje tiun ĉi kazernon ekde julio 1945 la 23a Tankbataliono, la 11a Skoltadbataliono kaj ono de la 489a Tankdefenddividaĵo de la 8a Gardarmeo de Ruĝa Armeo. La teritorion pormilithospitalan oni separis de la aliaj kazerneroj kaj uzis ĝin por civiluloj. Poste la sovetianoj konstruigis aliajn ejojn i.a. loĝdomblokon por oficiroj kaj ties familianoj. La sovetiaj okupantoj restis pli ol 40 jaroj en Meiningen kaj post ilia finfina hejmenveturo en 1991 la kazerno kelkajn jarojn havis mankon de utiliĝo. Fine en 1993 la Liberŝtato Turingio akiris 3 hektarojn de sume 5,2 hektaroj de la kazerna areo por starigi surloke ĝis 2000 grandan justiccentron kaj policejon. Tiam oni alikonstruis la grandan ĉefan ejon kaj enkorpigis ĝin je la justiccentro. La stabejo estas hodiaŭ kune kun nova ejo la polica inspektorejo. La malsamaj konstruaĵoj malkonstruitis, krom la oficira kazino iĝonte moderna oldulejo. Sur la sukokcidenta parto kazerna Germana Federacia Banko]] kreis novan filion por Landeszentralbank Meiningen kun kelkaj aldonaj loĝejoj. La reston kovris ekde 2012 moderna loĝejzono.

Norda kazerno / Nordkaserne redakti

 
Norda kazerno en 1898
 
Restaĵoj de Norda kazerno en 2007 (eta kaj maleta brikŝtonejo kaj flava ejo)

(50° 35′ 3″ N, 10° 24′ 55″ O (mapo)50.58416666666710.415277777778 )

Por la 3a Bataliono de la 2a Turingia infanteriregimento nr. 32, kiu ĝis 1886 troviĝis ankoraŭ al Kaselo, la prusoj disponigis ekde 1885/86 la Nordan kazernon en Leipziger-strato. Ĝin konsistigis du grandaj skipaj ejoj, unu oficirejo kaj pluraj ekonomiaj domoj. Inter 1919 kaj 1933 ĝi utiligitis civile. Post la potencakiro de la nazioj]] la civila uzo interrompitis kaj kelkaj eroj ankoraŭ tie aldonitis. Post 1945 enestis denove civiluloj. La restintajn ejojn la aŭtoritatoj komunismaj alifunkciigis je distrikta provizaddeponejo (BVL) por Nacia Popolarmeo. Post la Turniĝo en 1999 Telekom venis surloken kaj aĉethalo. La norda skipejo malkonstruitis en 1994 por povi pligrandigi straton kaj kruciĝon. La restintaj ejoj, kiujn enloĝis intertempe ankaŭ rifuĝintoj, cedis en 2007 la lokon al supermerkato; sekve nenio plu memorigas onin je la Norda kazerno en Meiningen.

Drachenberg-kazerno redakti

(50° 35′ 5″ N, 10° 25′ 31″ O (mapo)50.58472222222210.425277777778 )

Post ekvalido de nova defenleĝaro en la 16a de marto 1935 ene de malmultaj monatoj sukcese konstruitis Drachenberg-kazerno, cetere la plej granda kazernokomplekso de la tuta urbo kun ok skipaj kaj stabaj domoj kaj riparejoj kaj veturilejoj. Ekenloĝis ĝin en la 5.1.1936 la 2a Bataliono de la Tiraljonregimento nr. 2 de la 2a Tankdivizio de Wehrmacht. Post translokiĝo kompleta en la komenco de marto 1938 al la okupita Aŭstrio venis en novembro 1938 bataliono de la Pafistregimento nr. 12 de la 4a Tankdivizio. Post militeksplodo kaj la sekvinta ĉefronten-irdevo de la regimentanoj uzis la tuton la Anstataŭigbataliono nr. 1 de la motorizitaj pafistoj kaj kelkaj trejndividaĵoj.

 
Drachenberg-kazerno en 1944
 
Sekcio de la tujintervenpolico ĝis 1990, maldekstra la stabejo, dekstre la skipejo
 
La eksa kazerno estas hodiaŭ klerigcentro policara (bildomezo)

Ekde la 23.8.1943 la ĉefkomandantaro de Wehrmacht translokigis eron de la sekcio Wehrmachtinformejo (WASt) kaj de Wehrmachtperdaĵoj (WVW) en la Drachenberg-kazernon majningen-an. La dua ero venis al Saalfeld (Saale). Ne tute 1400 oficiroj, skipanoj kaj civiluloj sub la komando de subkolonejo von Wittig administris disde Meinigen ĉiujn informojn pri falintaj soldatoj kaj materialaj perdoj de la germana armeo. En la 31.3.1945 maldungis von Wittig kvazaŭ ĉiujn siajn laborantojn por ne trudi al ili militkaptitecon minacontan; tiumaniere li krome protektis ĉiujn gravajn dokumentojn antaŭ eblaj damaĝoj dumbatalaj. Post la venko de la usonanoj en la 5.4.1945 speciala dividaĵoj usona transprenis la WASt-sekcion kaj ankoraŭ antaŭ la diktatura ekregado de la sovetianoj en julio 1945 transportitis la plejmulto de la dokumento al Fürstenhagen. Restis nur la slipoj pri italoj kaj eosteŭropanoj en la manoj de la sovetianoj kiuj transportis ilin en 1946 al Vajmaro]].

Destinite je malkonstruiĝo Drachenberg-kazerno ekde 1947 refunkciis porarmee. Post la enloĝo de la landlimaj trupoj venis ankaŭ anoj de la Tujintervena polico. Dum la GDR-tempo estis ĝis 1990 en la okcidenta kazernono la 13a dividaĵo de la Tujintervena popola milico. Magnus Poser; en la eosta parto kazerna setlis la staba kompanio, la informa/skoltda kompanio kaj la 3a Bataliono de la landlimajŝirmregimento nr. 9 Konrad Blenkle.

Post Turniĝo transprenis al tuton la turingia polico kaj instalis unue pluklerigejon. Ĝis la finfaro de la majningen-a justicentro en 2000 troviĝis surloke ankaŭ la polica inspektorejo (PI) kaj la ejo de la publika persekutisto. Alvenis en 1994 ankaŭ la Turingia fakaltlernejo polica kaj kreitis Klerigcentro de la turingiaj policanoj. De tiam la iama kazerno iĝas moderna kampuso por ĉ. 500 studantoj kun sportejo, pafejo, kantino, aŭditorioj kaj pluraj domoj por realecsimila kaj konkreta trejnadoj.

Barbara-kazerno redakti

(50° 35′ 35″ N, 10° 25′ 20″ O (mapo)50.59305555555610.422222222222 )

 
Barbara-kazerno en 1944

Nelonge post la konstruo de Drachenberg-kazerno venis en 1936 aldone la Barbara-kazerno por gastigi dividaĵojn de la Artileriregimento nr. 74 de la 2a Tankdivizio. Ĝi troviĝis en Utendorfer-strato en la nuna urbokvartalo Jerusalem. Estiĝis ses kvaretaĝaj porskipaj kaj porstabana domoj kiel ankaŭ veturilejoj kaj riparejoj. Oni nomis la soldatloĝejon laŭ la patronino de la artilerianoj Barbara. Post kiam la soldatoj de la Artileriregiemento nr. 74 translokigitis je okupita Aŭstrio en 1938 venis al la Barbara-kazerno la stabaro kaj la 1a Dividaĵo de la Artileriregimento nr. 103 de la 4a Tankdivizio. Dum la tuta mondmilito la kazerno estis kaj lazareto kaj eskapejo por de la armilejo kasela.

Post la transpreno fare de la sovetianoj en julio 1945 ekgastis tie la 117a Garda pafistregimento de la 39a Garda pafistdivizio de la 8a Gardarmeo. Poste venis ankoraŭ la 519a Aerdefend-raketdividaĵo de la 18a Raketdefendbrigado. Ĝis aŭgusto 1991 enestis sekve anoj de la Ruĝa Armeo. Post la kazerno vakis; la eosta parato kun la veturilejoj forigitis ekde 1995 kune kun ĉiuj medipoluantaj rareoj kaj kelkajn jarojn poste oni malkonstruis ankaŭ la stabejon sudan por krei spacon porloĝejan. Restis tiam nur tri domoj ankoraŭ.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Meininger Kasernen en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Dieter Zeigert: Militärbauten in Thüringen. Ein Katalog der Kasernenbauten mit ausführlicher Darstellung der militärhistorischen Umstände in Thüringen seit der deutschen Wehrverfassung von 1821, Bad Hombur/Leipzig 1997, p. 65-68 kaj 238-256, ISBN 3-927879-94-0
  • Peter Schmidt-Raßmann: Meiningen wie es früher war. Wartberg Verlag, 1992, ISBN 3-925277-82-X.
  • Wilhelm Pocher: Weiße Fahnen über Meiningen. Stadtarchiv Meiningen, 2000.
  • Rüdiger Overmans: Deutsche militärische Verluste im Zweiten Weltkrieg. Oldenbourg Wissenschaftsverlag, 2004, ISBN 978-3-4862002-8-7.
  • Kuratorium Meiningen (eld.): Lexikon zur Stadtgeschichte Meiningen. Bielsteinverlag, Meiningen 2008, ISBN 978-3-9809504-4-2.