Kazik Staszewski

Pola rokmuzikisto

Kazik STASZEWSKI, ankaŭ Kazik, propre Kazimierz Piotr Staszewski (naskiĝis la 12-an de marto 1963 en Varsovio) – pola muzikisto, kantisto, saksofonisto, aŭtoro de tekstoj kaj aranĝisto. Kunfondinto kaj membro de pluraj muzikgrupoj kiel Kult, kaj aliaj, prezentiĝinta ankaŭ kiel solulo. Realiganto de muzikaj kaj filmaj projektoj.

Kazik Staszewski
2008
2008
Bazaj informoj
Naskonomo Kazimierz Piotr Staszewski
Naskiĝo 12-an de marto 1963 (1963-03-12) (61-jaraĝa)
en Varsovio
Deveno Pollando
Ĝenroj Roko
Instrumentoj Saksofono, Elektra gitaro
Aktivaj jaroj 1979 - nuntempo
Retejo www.kazik.art.pl
Persona informo
Naskonomo Kazimierz Piotr Staszewski
Aliaj nomoj Kazik
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Patro Stanisław Staszewski
Okupo
Okupo kantaŭtoro • saksofonisto • diskografa artisto • rokmuzikisto • komponisto
TTT
Retejo https://kazik.pl/
vdr

Biografio redakti

Kazik Staszewski estas filo de Krystyna kaj Stanisław. Edukita de avino kaj patrino, ĉar la patro forvojaĝis al Francio, kiam Kazik estis 4-jara. Post fino de liceo je la nomo al Mikołaj Rej li ekstudis en Sociologia Instituto de Varsovia Universitato, sed ne finis ĝin.

De 1984 edziĝinta kun Anna, kun kiu havas du filojn Kazimierz kaj Jan. En 2008 kaj 2013 iĝis avo, havas du nepinojn. De kelkaj jaroj havas sian loĝejon sur Tenerifo, kie restas kelkajn semajnojn de ĉiu jaro. Li tamen loĝas en Pollando.

Kariero redakti

La unua muzikgrupo, en kiu prezentiĝis, estis Poland, fondita de Robert Schmidt kaj aganta en la jaroj 1979-1980. Li tiam surbendigis du verkojn "Młodzi Warszawiacy" (Junaj varsovianoj) kaj "Wojny" (Militoj). En 1981 fondis Novelty Poland, en 1982 la muzikgrupon Kult (Kulto), kiu prezentas ĉefe alternativan rokmuzikon. La muziko de Kulto havas siajn radikojn en punko kaj Nova ondo, utiligas ankaŭ elementojn de psikedela rokmuziko kaj eĉ ĵazo. En 1991 komencis solulan karieron.

Kazik surbendigis tri muzikalbumojn kun propraj interpretoj de la verkoj de Kurt Weill kaj Nick Cave (2001).

Li surbenigis ankaŭ muzikon al kelkaj filmoj kiel Czarny Czwartek (Nigra ĵaŭdo) de Antoni Krauze.

Ricevinto de multaj premioj, kiujn malofte prenis. Felietonisto de Gazeta Wyborcza. Junie 2005 rezignis pri la publikado pro redakcia cenzuro. En 2008 kolekto de liaj felietonoj aperis libroforme, titolita Niepiosenki (Nekantoj). En 2014 aperis libro Tata mimo woli (Malgraŭvola paĉjo) estanta biografio de Stanisław Staszewski, kies aŭtoroj estas Kazik Staszewski kaj Jarosław Duś.

Opinioj redakti

Kazik Staszewski deklaras ligitecon al tradiciaj valoroj, de kiuj la plej grava estas familio.

Li estas kontraŭulo de punoj pro narkotaĵoj, ĉar tio ebligas narkotaĵtrafikon pri kio okupiĝas krimaj grupoj. Politike proksima al li estis Unio de Realpolitiko. Li deklaras sin nekredanto kun granda bezono de la kredo. Dum juneco dum kelkaj jaroj estis ligita al Atestantoj de Jehovo esplorante kun ili la Biblion, sed rezignis pro iliaj sugestoj rezigni pri la muziko.

Diskaro redakti

Kazik

  • Spalam się (1991)
  • Spalaj się! (1993)
  • Oddalenie (1995)
  • 12 groszy (1997)
  • Melassa (2000)
  • Melodie Kurta Weill’a i coś ponadto (2001)
  • Piosenki Toma Waitsa (2003)
  • Czterdziesty Pierwszy (2004)
  • Los się musi odmienić (2005)
  • Silny Kazik pod wezwaniem (2008)
  • Wiwisekcja (2015, Kwartet ProForma)
  • Tata Kazika kontra Hedora (2017, Kwartet ProForma)
  • Utwory odnalezione (2017)
  • Zaraza (2020)

Kazik na Żywo

  • Na żywo, ale w studio (1994)
  • Porozumienie Ponad Podziałami (1995)
  • Las Maquinas de la Muerte (1999)
  • Występ (2002)
  • Bar la Curva/Plamy na słońcu (2011)

Interesaĵoj redakti

La 24-an de aŭgusto 2022, datrevene de la akiro de Sendependeco de Ukrainio, Kazik kun ukraina verkisto kaj tradukisto Serhij Ĵadan surbendigis komunan kanton "Ukrainio" pri la invado de Rusia Armeo: Bracie chwytaj za miecz, dnia tego strasznego nie wpuścimy żywych trupów do domu naszego (Frato kaptu la glavon, la teruran tagon en nian domon ni ne enlasu vivajn kadavrojn).

Eksteraj ligiloj redakti