Kazimierz Badeni

aŭstra politikisto

Kazimierz Feliks Badeni (naskiĝis la 14-an de oktobro 1846 en Surochów, apud Jarosław, mortis la 9-an de julio 1909) – pola grafo kaj politikisto, juristo kaj ĉefministro de la registaro de Aŭstrio-Hungario, aŭstra ĉambelano en 1878.

Kazimierz Badeni
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1846 (1846-10-14)
en Surochów
Morto 9-an de julio 1909 (1909-07-09) (62-jaraĝa)
en Krasne, Rzeszów County
Lingvoj pola
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Jagelona Universitato
Memorigilo Kazimierz Badeni
Familio
Patro Władysław Badeni
Infano Count Ludwig Joseph Ladislaus Badeni
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr

Vivo redakti

Kazimierz Badeni devenis de la Badeni-familio stampanta sin per la italdevena blazono Bończa, kiu estis nobeligita en la 8-a jarcento. Li finis studojn akirante titolojn de doktoro pri juro kaj filozofio.

Li estis konservista politikisto. La politikan karieron komencis kiel starosto en Żółkiew, poste en Rzeszów kaj Krakovo. Li estis parlamentano por Sejmo (Pollando) de Reĝlando Galicio kaj Lodomerio de la 5-a ĝis 9-a kadencoj. En la jaroj 1888-1895 estis prokuristo de Galicio. Li klopodis mildigi polan-ukrainan konflikton. Li interkompreniĝis kun la ukraina movado, akre kontraŭbatalis naskiĝantan socialisman movadon kaj la popolan (kristana-socia de pastro Stojałowski). Paralele kun la ofico de Prokuristo plenumis postenon de prezidanto de la imperiestra-reĝa landa trezor-direkcio kaj de la galicia direkcio de ŝtataj bonaĵoj. Lia anstataŭanto estis Jan Lidl. En 1894 kiel prokuristo aktive partoprenis organizadon de la granda Universala Landa Ekspozicio en Lvovo - superaneksa prezentado de artaĵoj kaj kulturaĵoj de la pola nacio. Li disvolvis lernejan edukadon.

En la jaroj 1895-1897 estis ĉefministro de Aŭstrio. En saluta alparolo la imperiestro esprimis esperon, ke kun lia registaro volus kunlabori ĝis la morto. Lia registaro falis sub influo de la rezisto de germanoj kaj socialistoj post kiam enkondukis en Ĉeĥio egalrajtecon de la ĉeĥa kaj germana lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti