Kazimierz Mariusz Kleina (naskiĝis la 21-an de februaro 1958 en Sierakowice, en Pomerio) estas pola entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a, 8-a, 9-a kaj 10-a oficperiodoj. Li estis ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la jaroj 2012-2015. De la jaro 2017 li estas ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) ([1]). Li kandidatas al Pola Senato dum la Balotoj 2019 en Pomerio kaj sukcese akiras la mandaton.

Kazimierz Kleina
Persona informo
Kazimierz Kleina
Naskiĝo la 21-an de februaro 1958
en Sierakowice
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Gdanska Universitato
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto • lerneja majstro vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Senatano el Balot-regiono n-ro 62 de Pola Senato
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Senatano Kazimierz Kleina kun Jadwiga Rotnicka kaj Jan Maria Jackowski dum la 82a kunsido de Pola Senato (2015)
Kazimierz Kleina, politikisto, parlamentano de Pola Sejmo (2005 - 2007), senatano de la jaro 2007 ĝis nun, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la jaroj 2012-2015 kaj de 2017 li estas ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE), foto rl la jaro 2016

Biografio redakti

Post la fino de liceo je la nomo de Stefan Żeromski (legu: Ĵeromski) en Lębork (legu: Lenbork) li finis la Gdanskan Universitaton, la Fakultaton de la Ekonomiko de la Transporto kaj la Fakultaton pri Humanistiko. Dum la jaroj 19841990 li laboris kiel instruisto en la mezlernejoj en Żukowo apud Gdansko. En la jaro 1990 estis elektita kiel Urbestro de Łeba (legu: Ŭeba). De la jaro 1991 li estis prezidanto de la Kaŝub-Pomeria Asocio.

Dum la jaroj 19931996 li estis Vojevodo de la Vojevodio en Słupsk. De la jaro 1997 ĝis 2001 li estis senatano de la 4-a oficperiodo kaj estis prezidanto de la Komisiono pri Nacia Ekonomio en Pola Senato. Li estis elektita al Senato de la Balot-Agado "Solidareco". De la jaro 2002 ĝis 2005 li estis ano de Pomeria Parlamento / nomata Sejmeto. Li estis ano de la Konservativ-Popola Unio, kaj poste ano de la Civitana Platformo. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2005 estis elektita por la Sejmo de la 5-a oficperiodo (2005 - 2007), de la partio Civitana Platformo.

La 15-an de februaro 2006 la unuan fojon en pola parlamento li parolis en la kaŝuba lingvo.

Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 li estis elektita kiel senatano ricevinte 220.390 da balotvoĉoj (la dua loko en la gdanska balot-regiono 2007 - 2011). Dum la sekvontaj balotoj en la jaro 2011 same sukcese eniris Senaton ricevinte 89.389 da balotvoĉoj en la unumandata balotregiono. Li denove en la jaro 2015 estis kandidato de Civitana Platformo en la parlamentaj balotoj por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 62, t.e. en la distriktoj: Lębork, Slupsko, Wejherowo kaj urbo Slupsko kiu estas mem distrikto - kaj li estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono [2].

Esperanto redakti

 
 
Kazimierz Kleina parolanta dum la 47-a kunsido de Pola Senato

Li estis la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Al la PGAE apartenis i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Senatano Kleina partoprenis la E-konferencon en Pola Senato kiu okazis la 17-an de oktobro 2012, li ankaŭ vizitis la E-ekspozicion "125 jaroj de Esperanto" kiu la saman tagon estis inaŭgurita en la Senato([3], [4]), krome li estis invitita de Etsuo Miyoshi kaj ĉeestis kun grupo de politikistoj kaj esperantistoj en la solena vespermanĝo kiu finis la E-eventojn en Pola Senato dum tiu tago. Senatano Kleina partoprenis ĉiujn ĝisnunajn kunsidojn de PGAE. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

La 13an de septembro 2016 estis fondita la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska. La saman tagon krom Anna Wasilewska aliĝis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Katarzyna Osos, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski, kaj iom poste ankaŭ aliĝis Paweł Bejda, Kazimierz Kleina kaj Leszek Czarnobaj([5], [6]).

La 24an de aprilo 2017 li partoprenis en la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon komencis la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio".

Dum la E-konferenco prelegis i.a.: Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto, la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto ([7]), prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk (Gdansko), Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Poznań (Poznano), Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ distrikt-estro, la Starosto de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vic-starosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- kaj baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB - ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([8],[9], [10],[11], [12],[13], [14], [15], [16], [17], [18], [19], [20], [21]).

La 21an de novembro 2017 je la horo 16a, en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko Ustka - okazis la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de Senatano Kazimierz Kleina kiu estas la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. La vernisaĝon persone ĉeestis la Senatano Kazimierz Kleina akompane de Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino), ĝuste tiu Urba Konsilantaro unuanime la 25an de januaro 2017 proklamis la "2017 la Jaro de Ludoviko Zamenhof en Słupsk", krome ĉesestis ankaŭ la eks-Ambasadoro de Respubliko Hungario en Varsovio Andras Asztalos kaj aliaj. La organizanto de la E-ekspozicio estas Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando) kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj de Pomeria Akademio en Słupsk. Aliĝis 10 interesitoj inter la ĉeestantoj de la vernisaĝo kaj ni faris tie la rapidan E-kurson por la urbanoj de Ustka kaj por la kuracgastoj de la sanatorioj en tiu fama kuracloko Ustka, la E-kurson gvidis Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra ([22], [23]).

Distingoj redakti

 
La Ordeno de Tri Steloj kun ĉeno kaj ordena stelo (Latvio) - Senatano Kazimierz Kleina, la Prezidanto de Pol-Latvia Grupo de la Parlamenta Kunlaboro, estis distingita fare de Prezidento de Latvio Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio) per la Ordeno de Tri Steloj de la 3a grado pro la laboro por ambaŭflanka (duflanka) parlamenta kunlaboro.

Li estas kavaliro (komandoro) de la Ordeno de Tri Steloj (Latvio) (vidu la apudan foton)

Senatano Kazimierz Kleina, estis distingita fare de Prezidento de Latvio Andris Bērziņš per la Ordeno de Tri Steloj de la 3a grado pro la laboro por ambaŭflanka (duflanka) parlamenta kunlaboro. La solenaĵo okazis la 4an de majo 2015. en Rigo. „Tio estas por mi honoro kaj granda distingo ricevi tiel altrangan ordenon. La solenaĵo estis majesta kaj kortuŝa. La rilatoj inter Pollando kaj Latvio estas modelaj. Mi opinias, ke la distingo pruvas, ke la agado de nia parlamenta grupo kaj mia propra laboro helpas al la bonaj kontaktoj" – diris la senatano.

Post la ceremonio Kazimierz Kleina interparolis kun Prezidento de Latvio Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio) kaj Ministro de Eksterlandaj Aferoj de Latvio Edgars Rinkēvičs.

Referencoj redakti

  1. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  2. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27.
  3. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  4. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=401311339949856&set=a.388731881207802.91758.100002129801373&type=3&theater&notif_t=like_tagged&notif_id=1483016499049296
  5. http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-01. Alirita 2017-04-21.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-24. Alirita 2018-05-02.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-17. Alirita 2017-04-25.
  9. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  10. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  11. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/[rompita ligilo]
  12. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/[rompita ligilo]
  13. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
  14. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1754917531201427&set=pcb.1754935277866319&type=3&theater
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-04.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-04.
  17. http://gryf24.pl/2017/04/23/ludwik-zamenhof-i-jezyk-esperanto-most-laczacy-narody/[rompita ligilo]
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-09.
  19. https://www.youtube.com/watch?v=zLto0gibuv4
  20. http://esperanto.cri.cn/2521/2017/06/14/241s193625.htm
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2018-03-21.
  22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-11. Alirita 2018-05-10.
  23. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1989616351064876&set=pcb.1989635147729663&type=3&theater

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti