Kazimierz Małycha

Kazimierz MAŁYCHA (naskiĝis en 1900, mortis la 25-an de marto 1988 en Bydgoszcz) estis pola esperantisto de 1920 kaj honora membro de Pola Esperanto-Asocio; ĵurnalisto, malliberulo de koncentrejoj.

En la periodo 1955-1985 li aperigis ĉ. 10000 noticojn pri Esperanto en Ilustrowany Kurier Polski, la organo de la pola Demokrata Partio, kies vicĉefredaktoro li estis; li krome aktivis diverspostene en la landa movado kaj en MEM.