Kazimierz Nitsch

pola lingvisto

Kazimierz Ignacy NITSCH (naskiĝis la 1-an de februaro 1874 en Krakovo, mortis la 26-an de septembro 1958 samloke) – pola lingvisto, slavistikisto, historiisto de la pola lingvo, dialektologo. Li estis kunfondinto de la Societo de Amantoj de la Pola Lingvo kaj en la jaroj 1919-1958 redaktis organon de la societo „Język Polski” (Pola Lingvo). En 1901 li komencis dialektologiajn esplorojn en Kaŝubio. Prezidanto de Pola Akademio de Scipovoj.

Kazimierz Nitsch
(1874–1958)
Tajloro Ludwik Sikora el Jablunkov kaj profesoro Kazimierz Nitsch (inter 1909 kaj 1912).
Tajloro Ludwik Sikora el Jablunkov kaj profesoro Kazimierz Nitsch (inter 1909 kaj 1912).
Persona informo
Kazimierz Nitsch
Naskiĝo 1-a de februaro 1874
en Krakovo, Pollando
Morto 26-a de septembro 1958
en Krakovo, Pollando
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioPollando vd
Alma mater Universitato de Krakovo
Familio
Patro Maksymilian Nitsch vd
Edz(in)o Aniela Gruszecka vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto • dialektologo vd
Laborkampo lingvoscienco • polologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En Krakovo, kie naskiĝis, finis gimnazion. Profesoro de Jagelona Universitato, en la jaroj 1917-1920 de Lviva Universitato. Apartenis al la polaj prestiĝaj akademioj – Pola Akademio de Scipovoj (1911 membro-korespondanto, 1924 aktiva membro), Pola Scienca Akademio (1952 reala membro), Varsovia Scienca Societo (1932 ordinara membro). Spertulo de pola delegitaro al la paca konferenco de Parizo 1919 pri geografiaj kaj etnogeografio. En 1936 estis distingita per Ora Laŭro de Pola Akademio de Literaturo.

En la jaroj 1946-1952 estis prezidanto de PAU (Pola Akademio de Scipovoj), en 1952-1957 vicprezidanto de PAN (Pola Scienca Akademio). Post la dua mondmilito membro de Komisiono pri Difino de Nom-Lokoj.

Kelkaj verkoj redakti

  • Mowa ludu polskiego (Parolo de la pola popolo) (1911)
  • Dialekty języka polskiego (Dialektoj de la pola lingvo) (1915, ŝanĝita eldono en 1923 kaj 1958)
  • Atlas językowy polskiego Podkarpacia (Lingva atlaso de la pola Antaŭkarpatio) (1934, kune kun Mieczysław Małecki)

Biografia literaturo redakti

  • A. Gruszecka-Nitschowa, Całe życie nad przyrodą mowy polskiej. Kazimierz Nitsch i jego prace (La tuta vivo pri naturo de la pola parolo), Kraków 1977.
  • K. Nitsch, Ze wspomnień językoznawcy (El rememoroj de lingvisto), Kraków 1960.
  • Kazimierz Nitsch – uczony i badacz w rozwoju polskiego językoznawstwa (Kazimierz Nitsch - sciencisto kaj esploristo en evoluo de la pola lingvoscienco), Warszawa 1954.

En 1953 Kazimierz Nitsch ricevis ŝtatan premion de la unua grado.